pantoflo

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 21, 2007, 7:13:30 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas

pantofl-o = hejm-shu-o

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2007, 8:00:10 AM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>pantofl-o = hejm-shu-o

Mi metas g'in en la ujon "post la reordigo de la listoj".

Kio pri:

'''serviro''' (sporto) servo

'''signaturo''': sub skribo, nom signo

'''sinki ''' subakvigxi

'''sinuo ''' kurbo

'''skafaldo ''' ?????

'''sketejo ''' rulbretejo

'''sketo ''' glitilo

'''skettabulo ''' rulbreto

'''skualo ''' mallongdauxra ventego

'''skut-i/ilo ''' ???/rulilo?

Amike

Renato

Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>

Pilar Otto

unread,
Nov 22, 2007, 8:48:01 AM11/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kio pri:

> '''serviro''' (sporto) servo

Mi ne kompetentas. Se estas la tenisa "serve", mi devas konfesi, ke pri
teniso mi scias preskaux nenion.

> '''signaturo''': sub skribo, nom signo

Jes.

> '''sinki ''' subakvigxi

Jes. Cxu gxi povus signifi ankaux "mallevigxi"?

> '''sinuo ''' kurbo

Jes.

> '''skafaldo ''' ?????

Malnova norvega-E-a vortaro diras: "stablo, cxarpentajxo, trabajxo". Sed
memoru, ke Piron uzis "skafaldo" gxuste en "La bona lingvo"! Nur legante
tiun libron mi lernis la vorton.

> '''sketejo ''' rulbretejo

Kial "-bret-"? Ja ne temas - laux mia scio - pri breto en la sama senco kiel
"librobreto", sed pli pri tabulo en la sama senco kiel "sxaktabulo". Mi
pensas, ke la germana "Brett" (kaj similaj vortoj en la skandinavaj lingvoj)
misgvidas. Mi devas insisti al miaj samlandanoj, ke la norvega "brett" estas
en E-o jen "tabulo", jen "pleto", dum la E-a "breto" norvege estas "hylle"
(angle "shelf", germane ankaux "Brett", kiel mi jxus konstatis).

> '''sketo ''' glitilo

Jes, eventuale ankaux "glitkurilo".

> '''skettabulo ''' rulbreto

"rultabulo", vidu supre.

> '''skualo ''' mallongdauxra ventego

Jes, kvankam intervenas ankaux pluvo, laux mia kompreno.

> '''skut-i/ilo ''' ???/rulilo?

Bonvolu trovi solvon! Mia E-norvega vortaro tradukas: "kjøre med hjulspark",
lauxvorte "veturi per rad-piedbat(il)o". Tio necesigas klarigon: En norda
Euxropo oni vintre, sur glacio eventuale kovrita de iom, sed ne tro multe,
da negxo, anstataux biciklon uzas veturilon, kiu sube havas ne radojn, sed
tion, kion havas sledoj (norvege "meier", svede "medar", angle "runners",
germane "Kufen", hispane "patines"). La veturiganto jen staras sur tiuj
"sxuoj", jen plirapidigas la glitadon de la veturilo piedbatante, de kie la
norvega (kaj sveda) nomo de la veturilo, "spark" (piedbato). Antaux la
veturiganto estas kvazaux timono, kaj antaux gxi ligna portilo, kiu povas
servi por transportado de pakajxoj aux infano. Mi iam en momento de kreemo
nomis tiun veturilon "vintra biciklo", sed poste, en iu diskutlisto, oni
proponis ion kun "skutilo".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2007, 5:14:41 PM11/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Otto. Mi kunemtis viajn observojn kun tiujn (akuzativo de
movo) de Harri.

Por skut-i/ilo surbaze de viaj klarigoj mi provas per glit-pusxilo
sen granda konvinko.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages