Re: la-bona-lingvo - 25 new messages in 7 topics - digest

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 29, 2009, 7:23:25 PM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Thurs 29 Jan 2009 02:32
From: Renato Corsetti

Francisko:
> Au chu ni tamen enmetu vortojn el la speco de "/krokodil/o/",
> "/guf/uj/o/" kaj similaj, tiujn malrekomendante au ne , char iujn
> legantojn au audantojn povas embarasi

povas embarasi legantojn kiu(j) ?


> Ĉu tamen ni havu la linion:

krokodili [sla] = parol-i naci-lingv-e (inter esperantistoj) ?

ne ajnan nacian lingvon, sed la gepatran de cxiuj partoprenantoj de la
konversacio

aliaj estas "aligatori" (lingvon gepatra por parto de la partoprenantoj),
kajmani (lingvo gepatra por neniu el la partprenantoj), kaj lacerti (alia
planlingvo)

> Ĉar la diskuto pri la antaŭaj S-vortoj praktike finiĝis, mi prezentas al
> vi kelkajn aliajn vortoj proponatajn de Niko por pripensado:

> Sagitala : lauhspina ?


lawspindirekta? Cxu spino estas pli bona ol rahxio? cxar gxi ne indikas
turnadon de ekzemple atompartoj

> Sagitario : du difinoj...

ne vere, unu estas astronomia dum la alia estas astrologia, cxu ne?

[unu laŭ mi estas Ark-pafisto]

> sakri : ofendi, blasfemi

forstreku "ofendi" . Law mi ne eblas "sakri iun".

> Aperis la Oportuna Poŝvostaro de Sylla Chaves

> Li proponas interkrampe kunmetitan variaĵon por vortoj, kiujn
> li taksas tro malfacilaj, ekzemple: heĝo (= branĉbarilo),

malbona propono, hegxo ja nek baras brancxon, nek konsistas
nur el unu brancxo. gxi konsistas el trunkoj kaj brancxoj

> hekatombo (= buĉofero, amasmortigo).

Mi gxis nun ne renkontis la vorton

Date: Thurs 29 Jan 2009 04:56
From: Marcos Cramer


En nia listo restis kvar linioj, kiuj laŭ malnova sistemo uzas "~" kaj "→"
kune:


> peron·o [fun] ~ ŝtup·ar(·et)·o

law mi ne temas pri sxtupareto

> ŝpat·o [4oa] ~ (plat·)fos·il·o, plug·il·et·o

sxpato estas speco de fosilo, sed gxi ne fosas platojn, nek plugas

> antipati·o [1oa] → mal·simpati·o

kial ne simple malsxato ?

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:16:27 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo, ĉu mi bone komprenas, ke vi estas por ĉi tiuj linioj:

krokodili [sla] = parol-i naci-lingv-e (inter esperantistoj)
aligator-i [sla] = paroli la gepatran lingvon de parto de la ĉeestantaro (inter esperantistoj)
kajman-i [sla] = paroli fremdan nacian lingvon (inter esperantistoj)
lacert-i [sla] = paroli alian planlingvon (inter esperantistoj)

Kion pensas la aliaj listanoj? Ĉu ili povas produkti pli simplajn sansignifajn esprimojn?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:18:47 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Sagitala : lauhspina ?
lawspindirekta? Cxu spino estas pli bona ol rahxio? cxar gxi ne indikas
turnadon de ekzemple atompartoj 
Spino ŝajnas al mi pli komuna ol la PIV-a "rakio".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:20:00 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Sagitario : du difinoj...

ne vere, unu estas astronomia dum la alia estas astrologia, cxu ne?

[unu laŭ mi estas Ark-pafisto]
Laŭ mi ambaŭ.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:21:06 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

ronaldo:

sakri : ofendi, blasfemi 

forstreku "ofendi" . Law mi ne eblas "sakri iun".
Bone.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:23:05 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com

Li proponas interkrampe kunmetitan variaĵon por vortoj, kiujn
li taksas tro malfacilaj, ekzemple: heĝo (= branĉbarilo),
malbona propono, hegxo ja nek baras brancxon, nek konsistas
nur el unu brancxo. gxi konsistas el trunkoj kaj brancxoj
Bone. Ni elpensu kune pli bonan samsignifaĵon. Barilo estas Fundamenta en tiu signifo.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:25:32 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
roanldo:
hekatombo (= buĉofero, amasmortigo).

Mi gxis nun ne renkontis la vorton
Do, vi favorus la linion:

hekatomb-o [1oa] = buĉ-ofer-o; amas-mort-ig-o

ĉu ne?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:27:08 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
 peron·o [fun] ~ ŝtup·ar(·et)·o

law mi ne temas pri sxtupareto
ŝpat·o [4oa] ~ (plat·)fos·il·o, plug·il·et·o

sxpato estas speco de fosilo, sed gxi ne fosas platojn, nek plugas

antipati·o [1oa] → mal·simpati·o

kial ne simple malsxato ?

Ĉu Marcos respondos pri ĉi tiuj?

Amike

Renato


                                   gxis, Ronaldo





Marcos Cramer

unread,
Jan 30, 2009, 8:48:06 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
krokodili [sla] = parol-i naci-lingv-e (inter esperantistoj)
aligator-i [sla] = paroli la gepatran lingvon de parto de la ĉeestantaro (inter esperantistoj)
kajman-i [sla] = paroli fremdan nacian lingvon (inter esperantistoj)
lacert-i [sla] = paroli alian planlingvon (inter esperantistoj)

La problemo estas, ke la signifoj de tiuj vortoj ne estas tiel konstantaj, kiel tiuj linioj ŝajnigas.

La plej multaj Esperantistoj nur uzas "krokodili", sendepende de tio, ĉu la uzata lingvo estas la denaska lingvo de ĉiuj ĉeestantoj, de nur parto de ili, aŭ eĉ de neniu. Aldone, almenaŭ multaj junuloj ankaŭ konas "aligatori", ĉar en junularaj renkjontiĝoj (ĉu ankaŭ en nejunularaj?) ofte estas programero kun la nomo "aligatorejo", en kiu oni ne rajtas paroli Esperanton aŭ sian denaskan lingvon, sed ja povas esti alparolata en onia denaska lingvo. Sed plej ofte oni uzas "aligatori" nur en la kunteksto de "aligatorejo"; kiam ekster tia programero okazas aligatorado, oni plej ofte nomas ĝin simple "krokodilado".

"Kajmani" kaj "lacerti" estas apenaŭ uzataj kaj tial ankaŭ apenaŭ konataj. "Lacerti" estis iomete uzata kiam popluraiĝis Tokipono.

Ĉar oni uzas "aligatori" ĉefe kuntekste de aligatorejoj, kie oni ofte parolas lingvon kiu ne estas denaska lingvo de iu ajn kunbabilanto, mi pensas ke la plej multaj uzus "aligatori" ankaŭ por tio, kion la supraj linioj difinas kiel "kajmani" (se oni entute distingas diversajn specojn de krokodilado).

Ĉiuokaze, mi konsentas kun Anna, ke ni tute ne bezonas liniojn pri ĉi tiuj esprimoj. Do ni eĉ ne bezonas malŝpari nian tempon serĉante bonajn alternativojn . La supraj linioj enhavas difinojn, ne alternativojn; sed nia listo ne estu listo kun difinoj! (Difinoj aperos en la Bonlingva Vortaro, pri kiu mi ankoraŭ plu-okupiĝos...)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 9:43:00 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉiuokaze, mi konsentas kun Anna, ke ni tute ne bezonas liniojn pri ĉi tiuj esprimoj.
En ordo por mi.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 30, 2009, 9:50:02 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

>hekatombo (= buĉofero, amasmortigo).
>Mi gxis nun ne renkontis la vorton
 
Renato:

>Do, vi favorus la linion:
>hekatomb-o [1oa] = buĉ-ofer-o; amas-mort-ig-o

Bucxofer(ad)o estas zamenhofa vorto (Jesaja 34,6: bucxoferadon la Eternulo arangxos en Bocra kaj grandan bucxadon en la lando de Edom), tamen – kiel klare montras la supra ekzemplo, gxi egalas al nur unu el la du signifoj de hekatombo (ofero de cent bovoj, do granda bucxofero, el la grekaj vortoj hekatòn  = cent kaj bous = bovo).

En figura senco, “hekatombo” egalas al “granda bucxado” (vidu en la supra ekzemplo mem!). En tiu kazo, krom “amasmortigo”, mi uzas ankaux “amasa bucxado”, “amasa mortigo”, “amasa murdo”, “amasbucxado”, “amasmurdo”, “masakro”, “eksterm(ad)o”.

Gxis

Antonio

 


Fra Simo

unread,
Jan 30, 2009, 10:32:22 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/1/30 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     Mi preferus malrekomendon (per uzo de la alia simbolo) de la vortoj post la unua.  Tiujn, kaj almenaue la lastan mi ech preferus ne aperigi, ne pro opinio, ke ilii estus bonalingvaj, sed por ne helpi al ilia disvastigo. Ili impresas al mi kiel penaj ludajhoj, kiuj ne eliru el la rondeto de la iuokazaj kunludantoj.
                                                                    F.

Ronald Schindler

unread,
Jan 30, 2009, 11:08:43 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Renato

Mi proponus: arbusta barilo aŭ arbeda barilo

 

Ronald

 

Marcos Cramer

unread,
Jan 30, 2009, 4:58:26 PM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "heĝo", Ronaldo skribis:

Mi proponus: arbusta barilo aŭ arbeda barilo

Pri "arbedo" ni havas

arbed·o → trunk·arbust·o, tuf·arbust·o

Sed "arbusta barilo" ja ŝajnas bona alternativo. Sed verŝajne ĉe heĝo sufiĉas "~" anstataŭ "→" (ĝi ja estas oficiala, jam nemalmulte uzata, kaj multe pli mallonga ol tiu alternativo), do:

heĝ·o ~ arbust·a bar·il·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marco

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 5:08:52 PM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
heĝ·o ~ arbust·a bar·il·o
En ordo por mi. Verdire mi citis ĝin nur por montri kion faris Sylla Chaves, sed nun mi registros ĝin.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 30, 2009, 6:04:24 PM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> aligator-i [sla] = paroli la gepatran lingvon de parto de la
> ĉeestantaro (inter esperantistoj)

Jes, sed tiu gepatra lingvo ne estu la denaska lingvo de tiu, kiu
aligatoras. Se mi parolas hispane kun hispana aux argentina aux kuba aux
alia hispanlingva E-isto, mi aligatoras, kaj mia kunparolanto versxajne
krokodilas.

> kajman-i [sla] = paroli fremdan nacian lingvon (inter esperantistoj)

Sed tiu lingvo estu la denaska lingvo de neniu el la kunparolantoj. Se mi
parolas hispane kun franca E-isto, ni kajmanas.

> lacert-i [sla] = paroli alian planlingvon (inter esperantistoj)

Tiun vorton mi ne konis, sed gxi placxas al mi. Dankon, Ronaldo!

Otto

Grosjean Mireille

unread,
Jan 31, 2009, 3:33:49 AM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!
Mi deziras aldoni, ke ALIgatori estas paroli la lingvon de la ALIulo.
KAJmani okazas, kiam KAJ unu KAJ la alia uzas fremdan lingvon.
 
elkore. Mirejo

2009/1/30 ro-esp <ro-...@dds.nl>
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Pilar Otto

unread,
Jan 31, 2009, 7:43:40 AM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mirejo:

> Mi deziras aldoni, ke ALIgatori estas paroli la lingvon de la ALIulo.
> KAJmani okazas, kiam KAJ unu KAJ la alia uzas fremdan lingvon.

BRILE! Pri tiuj rilatoj mi antauxe ne konsciis. Benitaj rampuloj! Cxu do
PENTo-faro de E-isto, kiu pekis per krokodilado, povas esti nomata
serPENTado???

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages