En retposxtlistoj kaj retaj forumoj, oni nomas "moderator" tiujn kiuj
administras la liston/ejon, kaj se necese baras mesagxo(part)ojn,
malabonas spamistojn ktp.
moderatoro-->administranto/listdiktatoro;-)/... ?
En la germana oni nomas moderatoro tiu kiu, en televida elsendo,
estras la konversacion
(interparolon). Cxu esp-o jam havas vorton por tio?
gxis, Ronaldo
| Interrete, "moderator'o", ĉu "lim'ig'ant'o"?
Mi normale vidas, ke oni nomas tiun "mastrumanto". Ĉu ĉiuj konsentus pri aldono al la linio pri "mpoderatoro" de ĉi tiu speco:
(en retaj listoj aŭ forumoj) mastr-um-ant-o ?
Amike
Renato
Mi kutime tradukas "moderator" per moderiganto.
Amike salutas Leo
| Mi kutime tradukas "moderator" per moderiganto.
Ankaŭ tion mi renkontis, sed ne tiel ofte. Bonvolu esplori en la reto.
Renato
950 trafojn trovis Google.
Amike salutas Leo