(la bona lingvo) Re: fan-o

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 6, 2010, 9:18:33 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: May 05 12:36AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3bfd6f19fdb20b0c
>
> Andreas Kueck
>> Ankau al mi. De tiu vorto mi jam estas fano!
>
> Mi ne komprenis, cxu Andreas uzis intence aux sxerce la vorton "fano"
>
> (http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_F
> fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o,
> entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o)

La normala vorto por la alia signifo de la angla "fan" estas
ventilatoro, cxu ?

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fabio Bettani

unread,
May 6, 2010, 9:44:23 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
> La normala vorto por la alia signifo de la angla "fan" estas ventilatoro,
> cxu?

Laux Vikipedio kaj ReVo, ne.

Amike,

--
Fabio

Marcos Cramer

unread,
May 6, 2010, 10:36:52 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

La normala vorto por la alia signifo de la angla "fan" estas ventilatoro, cxu ?

Ne, la normala (kaj la rekomendinda) vorto estas "ventolilo".

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
May 6, 2010, 10:48:42 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Ne, la normala (kaj la rekomendinda) vorto estas "ventolilo".

Mi ne konis tiun vorton.

Mi malshategas la balastajn pseudofinajhojn "-atoro", "-oro" en Esperanto.

Sed "ventolilo" missugestas la radikon "ventol-", chu ne? Chu ghi
ekzistas paralele al "vent-", char vershajne ne derivita de ghi ?

Kial ne simple ventilo ? (oni povus eventuale precizigi per
"chambroventilo", ktp)

José Antonio

Marcos Cramer

unread,
May 6, 2010, 11:49:23 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
José skribis:

Sed "ventolilo" missugestas la radikon "ventol-", chu ne? Chu ghi
ekzistas paralele al "vent-", char vershajne ne derivita de ghi ?

Jes, "ventol·i" ekzistas paralele al "vent·o". "Ventol·i" estas Fundamenta, do certe ne malrekomendinda.

La verbon "venti" mi fakte uzas nur sensubjekte (kiel "pluvi" kaj "neĝi") por esprimi ke estas vento (do ke la ekstera aero moviĝas pro veteraj fenomenoj). "Ventoli" aliflanke estas verbo kiu nepre alprenas subjekton, kaj kiu esprimas tute alian ideon ol "venti", nome ke iu aŭ io kaŭzas moviĝon de aero por ia celo.

Pli simila al la verbo "ventol·i" estas "vent·um·i", kiu ankaŭ estas Fundamenta. Sed Zamenhof per la tradukoj en la Universala Vortaro klare indikis ke li intencas signifodiferencon inter "ventoli" kaj "ventumi":

 vent'um'  éventer | fan | fächeln | вѣять | wiać.
 ventol' éventer, vanner | ventilate | ventiliren | вентилировать | wentylować, wietrzyć.

"Ventoli" estas pli grandskala aermovado, ofte estigita helpe de iu maŝino, dum "ventumi" estas la malgrandskala aermovado kiun oni estigas per eta permane svingata ilo, ekzemple por iomete malvarmigi sian vizaĝon. El tiu sekvas la ĝis nun kutima signifodiferenco inter "ventolilo" kaj "ventumilo".

Amike,

Marcos



Kial ne simple ventilo ?  (oni povus eventuale precizigi per
"chambroventilo", ktp)

José Antonio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Ronald Schindler

unread,
May 6, 2010, 1:21:16 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
> La normala vorto por la alia signifo de la angla "fan" estas ventilatoro,
> cxu?

Fabio
Laux Vikipedio kaj ReVo, ne.

Laú internacia vortaro de <<baylon>> mi trovis pli ol 10 signifojn por "fan", i.a. ankaú "ventilatoro" kaj "blovilo".
En la germana lingvo ghi estas uzata kiel "fanatikulo", "adepto", ...
Elkore
Ronald

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 4:55:11 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald:
Laú internacia vortaro de <<baylon>> mi trovis pli ol 10 signifojn por "fan", i.a. ankaú "ventilatoro" kaj "blovilo".
Laŭ ĉi tiu mesaĝo de Ronald, mi serĉis en la reto kaj vidis ke en Vikipedio, la patrino de ĉiaj novaj vortoj de Esperanto, ankaŭ estas "ventilatoro".

Nepras linio

ventilaror-o --> ventol-il-o

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 5:03:15 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
 vent'um'  éventer | fan | fächeln | вѣять | wiać.
 ventol' éventer, vanner | ventilate | ventiliren | вентилировать | wentylować, wietrzyć.
Efektive estas tiel, do "fan" estus "ventumilo". Eble en kunteksto mi komprenus ankaŭ la "ventilo" de Jose'.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
May 6, 2010, 8:56:21 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos :

> Jes, "ventol·i" ekzistas paralele al "vent·o". "Ventol·i" estas Fundamenta,
> do certe ne malrekomendinda.

dankon pro la informo. Nu, jen Esperanto havas ech pliajn paronimojn
etimologie proksimajn ... Ech se Zamehofa, Fundamenta, Vatikana, Toraa
au kia ajn, mi tre bedauras ke nia lingvo montras malbelajn makulojn
tiajn.

Kial ne iom pligheneraligi la sencon de ventum-i kaj ventum-ilo ?

José Antonio Vergara

Masako TAHIRA

unread,
May 6, 2010, 11:31:35 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/7 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Marcos:
>
>  vent'um'  éventer | fan | fächeln | вѣять | wiać.
>  ventol' éventer, vanner | ventilate | ventiliren | вентилировать |
> wentylować, wietrzyć.
>
> Efektive estas tiel, do "fan" estus "ventumilo". Eble en kunteksto mi
> komprenus ankaŭ la "ventilo" de Jose'.
>
> Amike
>
> Renato

Kara Renato,

Antauxe iu skribis, ke la vorto "fan" estas ecx japana vorto. Sed gxi devenis
de la angla. Cxar la vorto estas tre simpla kaj mallonga, japanoj
facile ricevis
"fan" malgraux ke aliaj japanaj vortoj trovigxas, mi supozas.
Alia problemo. Mi antauxe trovis la vorton "fano" en papera El Popola Cxinio
anstataux "rizajxo", "kuirita rizo". Kompreneble "fano" estas cxinismo.
Lauxeble Esperanto evitu naciismon. Cxu ankaux "fan-o" ne estas anglismo?

Masako

Renato Corsetti

unread,
May 7, 2010, 2:38:50 AM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:
Mi antauxe trovis la vorton "fano" en papera El Popola Cxinio
anstataux "rizajxo", "kuirita rizo". Kompreneble "fano" estas cxinismo.
Lauxeble Esperanto evitu naciismon. Cxu ankaux "fan-o" ne estas anglismo?
Certe, laŭ mi. Ĉiuokaz eni havas nian Fundamentan "ventumilo".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 7, 2010, 2:40:43 AM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
Kial ne iom pligheneraligi la sencon de ventum-i kaj ventum-ilo ?
Mi kredas, ke tion faras esperantlingvanoj.

Mi rediras ke ankaŭ "ventilo" estas komprenebla.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 7, 2010, 4:53:52 AM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, jen Esperanto havas ech pliajn paronimojn
etimologie proksimajn ...

Ĉu la fakto ke ekzistas similsignifaj esprimoj kun komuna praa deveno estas malpli bona ol la fakto ke ekzistas similsignifaj esprimoj kun malsama deveno? Ĉu ekzemple la paroj "ventoli" / "ventumi"  kaj "pulvoro" / "polvo" vere estas malpli bonaj ol "hejti" / "varmigi"  kaj "paro" / "duopo". Laŭ mi ne.

Kial ne iom pligheneraligi la sencon de ventum-i kaj ventum-ilo ?

Nu, tiam oni bezonas pli longajn esprimojn por distingi inter "ventolilo" kaj "ventumilo" (ekzemple "mekanika ventumilo" kaj "mana ventumilo"). Certe tio eblus, sed pro la Fundamenteco kaj samtempa koncizeco mi preferas resti kun la paro "ventolilo" / "ventumilo".

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
May 7, 2010, 9:46:32 AM5/7/10
to la bona lingvo
On 7 Mai, 05:31, Masako TAHIRA <tahiramas...@gmail.com> wrote:

> Antauxe iu skribis, ke la vorto "fan" estas ecx japana vorto. Sed gxi devenis
> de la angla. Cxar la vorto estas tre simpla kaj mallonga, japanoj
> facile ricevis
> "fan" malgraux ke aliaj japanaj vortoj trovigxas, mi supozas.

Dankon por la konfirmo, ke la japana prenis tiun vorton. Tion chi mi
estis skribinta surbaze de mia vortaro pri la japana. Ke tiu vorto
estas japana vorto, tion skribis eble iu alia, sed mi ne rimarkis.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
May 7, 2010, 11:45:20 AM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 7/05/2010 4:31, Masako TAHIRA skribis:
> Cxar la vorto estas tre simpla kaj mallonga, japanoj
> facile ricevis
> "fan"
Kara Masako, ĉu japanoj ne emas prononci tiun vorton kiel "ĥan"?

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
May 7, 2010, 11:46:39 AM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 7/05/2010 1:56, José Antonio Vergara skribis:
> Kial ne iom pligheneraligi la sencon de ventum-i kaj ventum-ilo ?
>

"Aermovilo"

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
May 9, 2010, 7:57:07 AM5/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi tute konsentas ke "ventilo" sufichas, char ghi ne povas signifi
ion alian ol "ilo por fari venton", kaj tiajn ilojn oni normale uzas
nur en konstruajhoj, char ekster konstruajhoj, en la atmosfero, ni
(ankorau?) ne kapablas fari venton, nur uzi venton. (kelkiuj
atentigos, ke la motoroj de flugmashinoj faras venton; mi asertas ke
temas ne pri vento sed pri venteto, kio estas alia nocio).

mar...@melburno.org.au

unread,
May 9, 2010, 8:25:47 AM5/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
&#348;ajnas al mi konsilinda, uzi "ventumi" kaj "ventumilo" nur por
la plataj manmovitaj iloj por fari venton al certa loko, kaj "venti"
kaj "ventilo" (a&#365; "ventigi" kaj "ventigilo" se oni persistas uzi
"venti" netransitive) por la aparatoj kiuj blovas kaj faras venton.
(Ekzistas pend(ant)aj kaj star(ant)aj kaj fiks(it)aj kaj
enkonstruitaj(enmuraj) ventiloj).

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2010, 3:38:25 AM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:


"venti"
kaj "ventilo" (aŭ "ventigi" kaj "ventigilo" se oni persistas uzi
"venti" netransitive) por la aparatoj kiuj blovas kaj faras venton.
Ŝajnas al mi ke la signifo de "vent-i" ne povas esti alia ol la signifo de "pluv-i" kaj similaj verboj.

"En Palestrina ventas hodiaŭ" signifas normale "En Palestrina estas vento/vento blovas hodiaŭ". Mi neniam renkontis uzojn de la speco: "Mi ventas la ĉambron". En tiu signifo mi dirus "Mi ventumas la ĉambron".

Aliflanke ti one ŝajnas malhelpi "per ventilo mi ventumas la ĉambron".

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
May 10, 2010, 4:21:48 AM5/10/10
to la bona lingvo
Mi konsentas kun Renato pri la netransitiveco de 'venti'.
La distingon, kiel priskribitan de Marcis, inter ventumilo kaj
ventolilo mi trovas ankau en la vortaro de De Smedt. Do ghi shajnas
esti jam enradikighinta.
Mi hezitas pri la allaseblo de 'ventilo', aplikajho de 'principo de
neceso kaj suficho'?

Fine mi havas alian demandon: Chu ni jam pridiskutis la signifon de
elektroprodukta ventmuelejo/ilo (lau Vikipedio), kio lau mi estas
erara vorto, char mueli signifas 'frakasi/pisti grenerojn'.
Ghenerala vorto povus esti 'perventilo'.
Amike,
Johan


On May 10, 9:38 am, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Marcel:
>
> > "venti"
> > kaj "ventilo" (aŭ "ventigi" kaj "ventigilo" se oni persistas uzi
> > "venti" netransitive) por la aparatoj kiuj blovas kaj faras venton.
>
> Ŝajnas al mi ke la signifo de "vent-i" ne povas esti alia ol la signifo
> de "pluv-i" kaj similaj verboj.
>
> "En Palestrina ventas hodiaŭ" signifas normale "En Palestrina estas
> vento/vento blovas hodiaŭ". Mi neniam renkontis uzojn de la speco: "Mi
> ventas la ĉambron". En tiu signifo mi dirus "Mi ventumas la ĉambron".
>
> Aliflanke tio ne ŝajnas malhelpi "per ventilo mi ventumas la ĉambron".

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2010, 5:11:51 AM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
Mi hezitas pri la allaseblo de 'ventilo', aplikajho de 'principo de
neceso kaj suficho'?
  
Jes, eble temas pri iom tro streĉita apliko de tiu principo.

Fine mi havas alian demandon: Chu ni jam pridiskutis la signifon de
elektroprodukta ventmuelejo/ilo (lau Vikipedio), kio lau mi estas
erara vorto, char mueli signifas 'frakasi/pisti grenerojn'.
Ghenerala vorto povus esti 'perventilo'.
  
Ĉu vi aludas je tiuj grandaj helicoj sur fostoj, kiuj produktas elekton? Bonvolu doni la adreson de la vikipedia paĝo.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 10, 2010, 5:38:03 AM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:


Chu ni jam pridiskutis la signifon de
elektroprodukta ventmuelejo/ilo (lau Vikipedio), kio lau mi estas
erara vorto, char mueli signifas 'frakasi/pisti grenerojn'.
Ghenerala vorto povus esti 'perventilo'.

Mi ne trovis la esprimon "elektroprodukta ventmuelejo" en Vikipedio. Ĉiuokaze, ĝi certe estus erara.

La Vikipedia artikolo pri la temo nomiĝas "ventoturbino" kaj aldone mencias la alternativon "ventelektrigilo". Ambaŭ  vortoj ŝajnas al mi bonaj. "Turbino" ja estas oficiala kun ĉi tiu signifo. "Ventelektrigilo"  al mi sonas kvazaŭ oni igas la venton elektro; tio povus esti iom metafora maniero esprimi ke oni igas la ventan energion elektra energio, kaj ŝajnas al mi akceptebla metaforo por vortfarado.

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
May 11, 2010, 4:36:55 AM5/11/10
to la bona lingvo
Renato:
> Ĉu vi aludas je tiuj grandaj helicoj sur fostoj, kiuj produktas elektron?
> Bonvolu doni la adreson de la vikipedia paĝo.
Ventmuelejo estas muelejo kiu konvertas la kinetan energion de la aero
(vento) al rotacia energio de la aloj, kiu poste povas esti utiligata,
ekzemple por la produktado de elektro, la transporto de akvo aŭ la
muelado de greno aŭ aliaj celoj .

kio do devus esti:

Ventmuelejo estas muelejo kiu konvertas la kinetan energion de la aero
(vento) al rotacia energio de la aloj, kiu poste estas utiligata por
la muelado de greno.

Responde al Marcos: Turbino estu la oficiala vorto, ghi pensigas min
pri fortika radego en mashina chambro, ne pri elegantaj aloj
svingighantaj en la aero. Do mi preferas rekoni la vorton 'vento' en
la termino. Mi elcerbigu:
mastperventilo, ventoturnilo, ventoturbino.
Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 10:04:14 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
ventoturbino.
Eble tiu estas la solvo, kiu povas kontentigi ĉiujn.

Ni ne bezonas linion, krom se iu el vi vidas alijn uzojn.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 10:10:42 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
konvertas la kinetan energion
Mi kontrolis en PIV kaj pIV efektive listigas "kinet-a" kaj klarigas ĝin per "rilata al movo".

Ĉu ni havu la linion

kinet-a --> mov-a ?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 10:14:46 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
rotacia energio
Ĉu

rotaci-i --> turn-iĝ-i?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 11, 2010, 11:10:29 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al Johan:
konvertas la kinetan energion
Mi kontrolis en PIV kaj pIV efektive listigas "kinet-a" kaj klarigas ĝin per "rilata al movo".

Ĉu ni havu la linion

kinet-a --> mov-a ?

Ni jam havas la linion

kinet·a energi·o → mov·energi·o

Ĉar "kineta" apenaŭ aperas ekster la esprimo "kineta energio", ni verŝajne ne bezonas ion aldoni linion pri memstara "kineta".

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
May 11, 2010, 11:13:33 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Ĉu

rotaci-i --> turn-iĝ-i?

"Rotacii" estis oficialigita en la 9-a oficiala aldono. Laŭ mi ni ne nepre bezonas linion pri ĝi, kaj se jes, tiam nur kun "~" anstataŭ "→".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 11:18:09 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉar "kineta" apenaŭ aperas ekster la esprimo "kineta energio", ni verŝajne ne bezonas ion aldoni linion pri memstara "kineta".
Vi pravas.

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 12:17:24 PM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
"Rotacii" estis oficialigita en la 9-a oficiala aldono. Laŭ mi ni ne nepre bezonas linion pri ĝi, kaj se jes, tiam nur kun "~" anstataŭ "→".
Bone. Tiel mi faros.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
May 12, 2010, 5:25:29 AM5/12/10
to la bona lingvo


Renato:
> Ĉu ni havu la linion
>
> kinet-a --> mov-a ?


Mi hezitas. La energio ne movighas, nek movas, sed ghi havas sian
formon pro movigho. Kvante ghi ankau dependas de la maso de la
movighanta objekto.
Oni povus diri - klarigocele - movigheca energio, sed prefere skribu
kinet-a ~ movighec-a
Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2010, 6:26:48 AM5/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
Oni povus diri - klarigocele - movigheca energio
Mi aldonis tiun variaĵon, kvankam mi mem dubas pri la bezono de tia preciza esprimo.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages