Malgaja novaĵo por esperantistaj biologoj

15 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2012, 4:57:14 PM7/1/12
to °listo 'lbl'

La jena informo aperis en kelkaj ret-listoj.

La 10an de marto 2012 mortis Wim de Smet, belga zoologo, iniciatinto kaj ĉ‰efa motoro de la Nova Biologia Nomenklaturo.

NBN celas normigi pere de esperanto la nomsistemon de vivantaj estaĵoj, donante al ĉiuj specoj duvortan nomon mempriskriban (male al la nuna latinbaza sistemo kun tradiciaj nomoj ĉ‰u geografiaj, ĉ‰u fantaziaj, ĉ‰u personaj de la malkovrinto aŭ ties protektanto kaj simile).

Kun la forpaso de de Smet la projekto NBN ricevas fortan kontraŭbaton.


Leo komentas:


La ideoj de Wim iel koincidas kun la celo de Bona Lingvo: anstataŭ uzi nekompreneblajn nomojn por indiki bestojn (principe ĉiujn vivaĵojn): la sciencaj nomoj laŭ lia sistemo *NBN* uzas Esperanton.
Jen frazo de li:

La scienca nomo estas bela ekzemplo de la neunueco kaj forigindeco de la nuna scienca nomenklatursistemo: jam de jardekoj regas la senfina kaj senrezulta diskuto ĉ‰u uzendus Physeter catodon ĉ‰u Physeter macrocephalus (jen bona ekzemplo por la averto ne esperantigi rekte la sciencajn nomojn!). En Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) la nomo estas *Kapdelfeno familitipa*. Kompreneble ankaŭ en bestoscienco estas "Kuekoj" kaj "dekkvinaj reguloj"  :-)

Amike

Renato

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Jul 2, 2012, 3:13:22 AM7/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Tiaj hobiaj sistemoj kiaj NBN estas destinitaj malaperi, char ili neniam povos konkurenci kun jam forte enradikigitaj kaj vaste rekonataj sistemoj kiel la taksonomio de Linné.
Mi neniam renkontis - kaj esperas neniam renkonti - esperantiston, kiu proponas esperantigon de Physeter catodon au Physeter macrocephalus.
Biologiistoj de chiuj landoj, mi supozas inkluzive de Chinujo kaj arabaj landoj, uzas tiujn latinajn terminojn. Feliche, ke ili ekzistas, char en tiu tereno la latina funkcias kiel internacia lingvo.
Esperantistoj devus ech defendi Latinon kontrau entrudigho de anglalingvaj terminoj, chefe en medicinaj terminaroj. Sed influi tian evoluon vershajne estas tute super la povo de esperantaj organizajhoj (ech se oni povas esti kontenta, ke UEA iĝis Asocia Membro de la Internacia informejo pri terminologio kaj ekkunlaboras en teknikaj subkomitatoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado).
Chu ni ankau ne akceptas la internaciajn kodojn de lingvoj, kaj la duliteran kodaron kaj la triliteran, kaj multajn aliajn internaciajn kodojn, kies ekziston oni ech ne konas?
Tia estas la etiko de "la 15a regulo": Kio jam estas (tre) internacia, oni akceptu kiel internacian kaj ne perdighu en internaj kverelado pri "la pli bona ol la bona".
 
Johan Derks
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Ronald Schindler

unread,
Jul 2, 2012, 11:18:31 AM7/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi tre bedaŭras la forpason de Wim de Smet, kun kiu mi laboris rilate al NBN dum kelkaj jaroj por plifaciligi la biologian nomenklaturon, kvankam ni ne ĉiam havis la saman opinion. Tamen la laboro estis sufiĉe fruktodona kaj malfermis miajn okulojn al aliaj sferoj kaj formetis miajn okulŝirmilojn. Siatempe ni reciproke sendadis multe da papero, nuntempe ne imageble.

Li restu en nia memoro.

Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages