"datumo", "dateno" kaj "datao"

6 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 1, 2008, 3:27:23 PM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nia listo entenas la jenajn tri

data-o --> inform-o/-er-o, don-it-aĵ-o
daten-o = inform-o/-er-o, don-it-aĵ-o
datum-o = inform-o/-ero, don-it-aĵ-o

Lau mi la linioj devus aperi jene:

data-o --> datum-o
daten-o --> datum-o
don-it-ajx-o --> datum-o

Unue mi devas klarigi, kial mi malrekomendas la kunmetajhon "donitajho". Ja kutime ni donas preferon al kunmetajhoj en nia listo.

La kialo estas chefe, ke apenau ekzistas ligo inter la signifo de "datumo" kaj la signifo de "doni". Estas do tre mallogika kunmetajho, kiu nur respektas la etimologion de "datumo", sed tute ne ghian signifon. Aldone, la pasinteca finajho "-it-" povas esti problema, ekzemple kiam oni diras "mi kolektos donitajhojn".

"informo" ankau ne taugas, char la sama informo povas esti esprimata per malsamaj datumoj, depende de tio, kian formaton oni uzas. "informero" taugas ech malpli, char la rilato inter "informo" kaj "datumo" certe ne estas rilato inter tuto kaj ghia ero!

Do, finfine, mi nur devas klarigi, kial mi preferas "datumo" al "dateno" kaj "datao": Nu, "datao" estas apenau uzata en Esperanto, kaj preskau neniu vortaro registras ghin. Aldone, ni jam havas sufiche da anglismoj en la komuta fako. Pri "dateno", mi citu el ReVo: "La formo "dateno" restas malpli vaste uzata (kaj geografie kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por "dateno" kaj 74% por "datumo")." Aldone al ReVo, ankau la Komputada Leksikono donas preferon al "datumo". Finfine, ne estas bonaj kialoj por shanghi tiun kutimon.

Chu la aliaj konsentas kun mia propono?

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Oct 1, 2008, 4:45:12 PM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/1 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Nia listo entenas la jenajn tri

data-o --> inform-o/-er-o, don-it-aĵ-o
daten-o = inform-o/-er-o, don-it-aĵ-o
datum-o = inform-o/-ero, don-it-aĵ-o

Lau mi la linioj devus aperi jene:

data-o --> datum-o
daten-o --> datum-o
don-it-ajx-o --> datum-o
     Kial do "dat/um/o" ?  Estas nenia rilato kun datoj. Ke oni intencis skribi "datum/" kaj ne "dat/um", tio ne vidighas en la skribado ordinara (sen la streketoj intervorteraj).

Unue mi devas klarigi, kial mi malrekomendas la kunmetajhon "donitajho". Ja kutime ni donas preferon al kunmetajhoj en nia listo.

La kialo estas chefe, ke apenau ekzistas ligo inter la signifo de "datumo" kaj la signifo de "doni". Estas do tre mallogika kunmetajho, kiu nur respektas la etimologion de "datumo", sed tute ne ghian signifon.
     La signifo de la latina vorto "data" (multenombra neutra formo [dum mi estas skribanta venas al mi tiu ideo, ke oni eble povus diri : "ghi-form/o" ;  kion pri tio vi opinius ?] de la pasiva participo de la verbo "dare", "doni") estas ghuste tiu de "don/it/ajh/o/j". Tiun vorton oni uzas ankau en la lingvo angla (senshangha transpreno de latinajhoj estas karakterizajho de tiu lingvo kontraue al multaj aliaj), kaj tiu signifo estas tute klara por chia klera anglalingvano. En la franca oni anstataue uzas la francan lauvortan tradukajhon "données" <done'>. Simile okazas ankau en iuj aliaj lingvoj.
     Mi ekzemple uzis la formon multenombran, char tiu estas pli ofte bezonata, sed eblas laubezone uzi la ununombran : "datum", "donnée", "don/it/ajh/o", kaj oni efektive tiel faras.
     Shajnas al mi, ke "donitajho(j)" do certe estas akceptebla. El tio ne nepre sekvas, ke ni ne preferu ion alian, pli bonan. Chu, ekzemple, "sci/ajh/o/j", kun au sen iu participa sufikso, estus prikonsiderinda ?
 
Aldone, la pasinteca finajho "-it-" povas esti problema, ekzemple kiam oni diras "mi kolektos donitajhojn".
    Ja temas pri donitajhoj, kiujn oni ricevas por, tiujn jam havante, kalkuladi au rezonadi. Ion ankorau donotan oni ne povus kolekti. La participa finajho ne egalas al lokigo en la sinsekvo de okazajhoj : "mi os itajhon" =/= "mi os ion, kion jam antaue oni is".


"informo" ankau ne taugas, char la sama informo povas esti esprimata per malsamaj datumoj, depende de tio, kian formaton oni uzas.
     Do ni por tiu termino rekomendu nek "inform/o"-n, nek "sci/ig/o"-n.
"informero" taugas ech malpli, char la rilato inter "informo" kaj "datumo" certe ne estas rilato inter tuto kaj ghia ero!
     Pri chi tio lasta oni povus disputi. Sed mi konsentas, ke io kun "er/" ne estus plene konstentiga.

[...]


Chu la aliaj konsentas kun mia propono?
     Mi ne konsentas, kiel oni chi-supe vidas.
 
     Amike slutas                                Francisko





     Amike salutas                                             Francisko

ro-esp

unread,
Oct 1, 2008, 5:41:37 PM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>


> Lau mi la linioj devus aperi jene:

> data-o --> datum-o
> daten-o --> datum-o

tiujn du mi subtenas

> don-it-ajx-o --> datum-o

foje jes, foje ne

> apenau ekzistas ligo inter la signifo de "datumo"
> kaj la signifo de "doni".

Efektive, la vorto "donitajxo" nur indikas ke temas pri faktoro
ekster elekto

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 2, 2008, 6:14:50 AM10/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
data-o --> datum-o
daten-o --> datum-o
don-it-ajx-o --> datum-o
Mi ne havas fortan opinion pri ĉi tio. Mi nur aldonus ankaŭ "informo" simpel ĉar tiu estas la senco ekzemple de "data base". Ĝi ŝajnas al mi "informo-banko".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 2, 2008, 8:09:01 AM10/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:

     Kial do "dat/um/o" ?  Estas nenia rilato kun datoj. Ke oni intencis skribi "datum/" kaj ne "dat/um", tio ne vidighas en la skribado ordinara (sen la streketoj intervorteraj).

"datum-" estas nekunmetita radiko. Ke ghi povas shajni kunmetita lau mi ne tro ghenas: Ankau neniun ghenas, ke teorie la radiko "transistor-" povus esti interpretata kiel "trans-ist-or-".
 
   La signifo de la latina vorto "data" [...] estas ghuste tiu de "don/it/ajh/o/j".

Mi jam en mia antaua mesagho agnoskis, ke ekzistas ETIMOLOGIA ligo inter "datumo" kaj "donitajho". Sed tio vere estas nur etimologia ligo, kaj la nuna signifo de "datumo" apenau plu havas iun ligon al la koncepto "donita".

Amike,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages