2 ekstertemajxoj

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 28, 2010, 5:24:34 PM8/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
estimataj

cxu jam ekzistas esp-a vorto por la afero kiu foje gxenas aviadon, angle
"air pocket" ? Cxu simple aerposxo?

kaj kiel oni nomu la fonon cxe scenejo aw filmejo, kiu reprezentas
aw similas arbaron, urbon, ktp (NL-e decor)

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Aug 29, 2010, 5:57:35 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp:

>cxu jam ekzistas esp-a vorto por la afero kiu foje gxenas aviadon, angle
"air pocket" ? Cxu simple aerposxo?

>kaj kiel oni nomu la fonon cxe scenejo aw filmejo, kiu reprezentas
aw similas arbaron, urbon, ktp (NL-e decor)

gxis, Ronaldo N

Bedauxrinde, en cxi tiu momento mi ne havas submane la "Aviada terminaro"-n (mi estas reordiganta mian bibliotekon, kaj regas iom da hxaoso); sed surabze de mia persona praktiko mi dirus "aerkavo", "aertruo", "aermalpleno", "aervakuo", cxion escepte de "aerposxo".

Pri la "sceneja fono", mi (eble malbonlingve) diras "dekoracio".
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2010, 7:14:16 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi preferas ĉi tiun: "aermalpleno".

> Pri la "sceneja fono", mi (eble malbonlingve) diras "dekoracio".

Eble "dekorajo".

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Aug 29, 2010, 10:08:42 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem emas diri "dekoraĵo", sed tio postulas la ekziston de la verbo "dekori". La oficiala vorto estas "dekoracio" (3a OA).
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 29 agosto 2010 13.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) 2 ekstertemajxoj

Eble "dekorajo".

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2010, 10:37:41 AM8/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi mem emas diri "dekoraĵo", sed tio postulas la ekziston de la verbo "dekori". La oficiala vorto estas "dekoracio" (3a OA).

Se ni povus esplori pri tio, ke dekor- estas nun uzata anstataŭ dekoraci- eble ni povus havi linion tian:

dekoraci-o [3oa] = dekor-aĵ-o

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Aug 30, 2010, 8:29:32 AM8/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Anna:


>
>> Mi mem emas diri "dekoraĵo", sed tio postulas la ekziston de la verbo "dekori". >> La oficiala vorto estas "dekoracio" (3a OA).

> Se ni povus esplori pri tio, ke dekor- estas nun uzata anstataŭ dekoraci- eble ni
> povus havi linion tian:

> dekoraci-o [3oa] = dekor-aĵ-o

Hmmm... Proponi uzi neoficialan (kaj ne-Fundamentan) radikon anstatau
oficiala (sed same ne-Fundamenta) radiko... Tio ne shajnas al mi
aparte bonlingva.

Aliflanke menciindas la jena Rimarko en la Oka Oficiala Aldono al UV:

Ĉiuj formoj deklaritaj kiel “tolerataj” de la Akademio en Junio 67
(Aktoj de la
Akademio, 1963-1967, p.73D) estas nun oficialigitaj, escepte de du: dekori kaj
konversi, kiuj konservas sian kvaliton de “tolerataj”.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Andreas Kueck

unread,
Aug 30, 2010, 8:46:34 AM8/30/10
to la bona lingvo
On 30 Aug., 14:29, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Aliflanke menciindas la jena Rimarko en la Oka Oficiala Aldono al UV:
>
>   Ĉiuj formoj deklaritaj kiel “tolerataj” de la Akademio en Junio 67
> (Aktoj de la
>   Akademio, 1963-1967, p.73D) estas nun oficialigitaj, escepte de du: dekori kaj
>   konversi, kiuj konservas sian kvaliton de “tolerataj”.

Jes. Mi jam kelkfoje menciis "dekori" kaj "konversi" kiel ekzemplojn
de tiaj formoj novaj, pri kiuj la Akademio deklaris toleron. Tial
laumiakomprene uzi ilin ne estas faulo ;-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 30, 2010, 10:29:43 AM8/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> dekoraci-o [3oa] = dekor-aĵ-o

> Proponi uzi neoficialan (kaj ne-Fundamentan) radikon anstatau
oficiala (sed same ne-Fundamenta) radiko... Tio ne shajnas al mi
aparte bonlingva.

Mi havas dubojn, pro tio mi volus konvinkiĝi, ke la mallongigo de dekoraci- al dekor- estas jam bone establita en la lingvo, kiel de civilizaci- al civiliz-.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Aug 30, 2010, 12:09:15 PM8/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Bertilo:

>> dekoraci-o [3oa] = dekor-aĵ-o

>> Proponi uzi neoficialan (kaj ne-Fundamentan) radikon anstatau


> oficiala (sed same ne-Fundamenta) radiko... Tio ne shajnas al mi
> aparte bonlingva.

> Mi havas dubojn, pro tio mi volus konvinkiĝi, ke la mallongigo de dekoraci- al


> dekor- estas jam bone establita en la lingvo, kiel de civilizaci- al civiliz-.

Indas kontroli, ĉar en iaj tiaj okazoj la pli mallonga formo tute ne
populariĝis. La plej frapa ekzemplo estas "diskriminacii" kaj
"diskrimini". Oni povus eble pensi, ke la agrable mallonga
"diskrimini" rapide forpuŝus "diskriminacii", sed en la realo tio tute
ne okazis. Kvankam "diskrimini" jam tre longe ekzistas en la lingvo,
ĝi tamen estas multe malpli ofta ol "diskriminacii".

Mia propra impreso estas, ke "dekoro" estas malpli ofta ol
"dekoracio", sed eble mi eraras.

Plia kontrolenda eblo estas, ke tiuj du vortoj disiĝis, kaj estas nun
(almenaŭ parte) malsamsignifaj!

Cetere la egalaĵo kredeble devas esti "dekoracio = dekoro". Neniu AĴ
bezonatas ĉe "dekoro" (almenaŭ ne pli ol ĉe "dekoracio") - almenaŭ se
kredi PIV-on (2005).

Anna Lowenstein

unread,
Aug 30, 2010, 12:13:25 PM8/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem kutime emas diri "dekoraĵo", aliflanke mi uzas la verban formon "dekoracii". Do, mi scias ke mia propra uzo estas nekonsekvenca.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti

Inviato: lunedì 30 agosto 2010 16.30
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) dekoraci-o

Bertilo:

> dekoraci-o [3oa] = dekor-aĵ-o

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages