Renato:
> sparko : fajrero
>ĉu bone?
En gxenerala senco jes, sed "sparko" estas aparta speco de fajrero.
Laŭ mi estas tre strange, ke Esperanto havas apartan radikon por "elektra fajrero", kiam aliaj lingvoj ŝajne eĉ ne havas apartan vorton por tio. En la angla lingvo la signifo de "spark" ja estas ajna fajrero.
Laŭ mi ni do nepre havu la linion
spark·o → (elektr·a) fajr·er·o
Kaj restas la problemo cxe "sparkilo" (ekzemple de auxtomotoro, itale "candela"), kiu certe estas io alia ol "fajrilo" (itale, "accendino").
Kial ne nomi ĝin simple "fajrerilo"?
Amike,
Marcos