pedofilo

2 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Apr 18, 2011, 3:06:29 PM4/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
pedofil·o ~ infan·seks·em·ul·o, infan·em·ul·o, infan·erotik·ul·o

La unua ebleco estas tute trafa.

Pri la dua "infan-em-ul-o", mi ne certas, kion signifas "em" post radiko kiu ne
iĝas verbo? Mi almenaŭ ŝatus trovi alian modelon, alian kunmetaĵon kie oni tion
faras. Sed mi ne sukcesas.

La tria: "infanerotikulo" tute ĝenas mian lingvan senton. Prenu "infanerotik-",
substantiva radiko + adjektiva radiko kaj neniu iĝas verbo ... mi ne scias kion
mi devus kompreni. Se iu povus tion klarigi gramatike aŭ, eĉ pli bone, per
aliaj modeloj, mi dankus. Ĉar mi ne asertas ke tiu kunmetaĵo estas malĝusta,
nur ke mi ne klare komprenas.

Se mi pensas pri du substantivaj radikoj (ĉar "erotik" povus esti substantiva)
mi ja trovas modelojn kiel "infanludo", "infanĝardeno". Kaj do la signifo estus
tute alia; oni pensus pri erotiko infana, ekzemple tiu kiu aperas dum Edipa
konflikto kiam la patrino ĉeestas antaŭ malina ido. La -ulo por tia kunmetaĵo
povus ekzisti (ĝi estus la patrino), sed ĝin "difinas" la infano, ne la ulo mem,
ĉu kompreneblas? Mi pensas ke estas io fuŝa en la kunmetaĵo, aŭ almenaŭ ke ĝi
evitindas.

Mi proponas lasi nur la unuan, tute klaran, eblecon.

Amike, Eduardo.

José Antonio Vergara

unread,
Apr 18, 2011, 3:58:33 PM4/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
> La tria: "infanerotikulo" tute ĝenas mian lingvan senton.  (...)

> Se mi pensas pri du substantivaj radikoj (ĉar "erotik" povus esti
> substantiva) mi ja trovas modelojn kiel "infanludo", "infanĝardeno".  Kaj do
> la signifo estus tute alia; oni pensus pri erotiko infana, ekzemple tiu kiu
> aperas dum Edipa konflikto (...)

interesa analizo.

Lau mia opinio Eduardo pravas je tio ke nur la unua kunmetajho taugus,
sed mi farus ghin pli preciza, ne nur kalkeo de sam-seks-em-ulo. Lau
mi la mirinda strukturo de Esperanto permesus la formon
"per-infan-seks-em-ulo", do tiuj ulachoj kiu emas (atingi) seksan
(plezuron) per (misrilatoj al) infanoj. Interparenteze la vortoj kiuj
restu implicaj en la kunmetajho.

Jose' Antonio Vergara

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2011, 3:59:35 PM4/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
pedofilᅵo ~ infanᅵseksᅵemᅵulᅵo, infanᅵemᅵulᅵo, infanᅵerotikᅵulᅵo
. ᅵ. ᅵ.

Mi proponas lasi nur la unuan, tute klaran, eblecon.

Por mi tio estas en ordo. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Apr 19, 2011, 4:55:37 AM4/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pri la dua "infan-em-ul-o", mi ne certas, kion signifas "em" post radiko kiu ne iĝas verbo?  Mi almenaŭ ŝatus trovi alian modelon, alian kunmetaĵon kie oni tion faras.  Sed mi ne sukcesas.

Ĉu ĉe "samseksema", la vortbazo "sam·seks-" iĝas verba? Laŭ mia lingva sento klare ne. Simile, ĉe la Zamenhofa "dogmema", certe ne temas pri la emo dogmi; kaj ĉe "verema" ne temas pri la emo veri.

 
Kaj do la signifo estus tute alia; oni pensus pri erotiko infana, ekzemple tiu kiu aperas dum Edipa konflikto kiam la patrino ĉeestas antaŭ malina ido.  La -ulo por tia kunmetaĵo povus ekzisti (ĝi estus la patrino), sed ĝin "difinas" la infano, ne la ulo mem, ĉu kompreneblas?  

Mi devas  konfesi ke mi tute ne komprenas vian rezonadon ĉi-okaze.  Ĉu ne Edipo jam estis plenkreskulo kiam li ame ekrilatis kun sia patrino? Kiel tio do rilatas al iu kunmetaĵo kun "infan-"?

Mi tamen ne certas ĉu "infanerotikulo" estas defendinda esprimo, kaj ĉiuokaze preferas la esprimon "infanseksemulo" (kiu malgraŭ la rilata signifo de la kunmetaĵo devas esti analizita tre malsame ol "samseksemulo").

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Apr 19, 2011, 9:01:43 AM4/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> Pri la dua "infan-em-ul-o", mi ne certas, kion signifas "em" post radiko kiu
ne iĝas verbo? Mi almenaŭ ŝatus trovi

> Ĉu ĉe "samseksema", la vortbazo "sam·seks-" iĝas verba? Laŭ mia lingva sento


> klare ne. Simile, ĉe la Zamenhofa "dogmema", certe ne temas pri la emo dogmi;
> kaj ĉe "verema" ne temas pri la emo veri.

Tio diskuteblas. En PMEG oni legas[1]: "EM-vortoj normale estas faritaj el
verboj, kaj gastema tial povas kompreniĝi kiel “ema mem gasti”, muzikema kiel
“ema mem muziki” k.t.p. " Ne nepre temas pri tio ke la radiko mem iĝu verba (mi
ja diris tion, mi scias) sed pri tio ke la radiko iel povas kompreniĝi kiel aga.
Oni kutime bezonas agon por difini tiujn -em vorton. Vidu ĉe "dogmemo" kaj
"verema" en Revo aŭ klopodu mem difini -em vorto sen uzi verbon. Tiuj ekzemploj
de PMEG estas klaraj laŭ mi.

Mi dirus ke ĉe "em" oni devas povi "fari" ion kun la radiko:

muziko -> muzikema, muzikumi (PMEG)
dogmo -> dogmema, diri aŭ uzi dogmon, agi ne pridubeble surbaze de dogmo
vero -> verema, diri la veron (REVO), ŝati la veron (PMEG)

Kaj infano?

infano -> infanemo, varti, ami infanon, instrui al infanon, agi kiel infano, kaj
multaj aliaj bonaj kaj fiaj agoj ... tial mi forigus tiun eblecon *en tiu linio*.

Ĉe "infanemulo" la problemo estas ke emi al infanoj estas io kion iu ajn
vartist(in)o faras nature, ankaŭ infankuracistoj, tial ili elektis sian fakon.
"Emo" estas io neŭtra. Do, la vorto "infanemulo" povus esti bona, tamen ne en
*tiu ĉi* linio!

Mi povus diri ion tian: "Ŝiaj infanoj jam estis plenkreskaj, sed ŝi restis tiel
infanema kiel antaŭe kaj ŝatis varti la bebon de la najbara paro kiam ili iris
al kinejo".

Mi esperas ke ni ne makuligos tute normalan kunmetaĵon trudante fian sencon.

> Kaj do la signifo estus tute alia; oni pensus pri erotiko infana, ekzemple
> tiu kiu aperas dum Edipa konflikto kiam la patrino ĉeestas antaŭ malina ido.
> La -ulo por tia kunmetaĵo povus ekzisti (ĝi estus la patrino), sed ĝin
> "difinas" la infano, ne la ulo mem, ĉu kompreneblas?
>
> Mi devas konfesi ke mi tute ne komprenas vian rezonadon ĉi-okaze. Ĉu ne Edipo
> jam estis plenkreskulo kiam li ame ekrilatis kun sia patrino? Kiel tio do
> rilatas al iu kunmetaĵo kun "infan-"?

http://eo.wikipedia.org/wiki/Edipa_konflikto

> Mi tamen ne certas ĉu "infanerotikulo" estas defendinda esprimo, kaj ĉiuokaze

Nu, pri tio temis.

Amike, Eduardo.

[1] http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/em.html
Kompreneble PMEG povas erari, mi citas tion nur por montri tiun eblan dusenca
eco de la radiko ("povas kompreniĝi" estas ĉi tie por mi iel sinonimo de
"kompreni laŭ lingva sento")

Marcos Cramer

unread,
Apr 19, 2011, 9:23:47 AM4/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo skribis:


> Ĉe "infanemulo" la problemo estas ke emi al infanoj estas io kion iu ajn vartist(in)o faras nature, ankaŭ infankuracistoj, tial ili elektis sian fakon. "Emo" estas io neŭtra.  Do, la vorto "infanemulo" povus esti bona, tamen ne en *tiu ĉi* linio!

Pri tio mi plene konsentas. Ni do forigu "infanemulo" el nia linio.

> http://eo.wikipedia.org/wiki/Edipa_konflikto

Dankon. Mi konfuziĝis, ĉar mi pensis pri la malnovgreka mito anstataŭ pri la psikanaliza teoriero. Nun mi komprenas vian rimarkon pri "infanerotikulo" kaj konsentas kun ĝi.

Finfine do restu nur la alternativo "infanseksemulo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 19, 2011, 6:02:37 PM4/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Finfine do restu nur la alternativo "infanseksemulo".

Tio restas nun.

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 28, 2011, 9:49:06 AM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Zamenhof nesaghe kreis radikon (em-) kun du signifoj:
1) inklina al fari ion (ekzx. "koleri"), che kio la emulo (la
"koleremulo") mem faras la agon ("koleri"): do "kolerema"; kaj
2) inklina al ago (ekz. "veri", "muziki" = "esti muziko"), che kio la
emulo (la "veremulo"; la "muzikemulo") NE faras mem la agon ("esti vera";
"esti muziko").
Alivorte: la "veremulo" ne estas mem vera, kaj la "muzikemulo" ne estas
mem muziko, dum la "koleremulo" MEM koleras.
Se oni deziras ne praktikumi chi tiun Zamenhof'an nesaghajhon, oni
lau-Fundament'e plu uzu "ema" che verboj (ekz. "kolerema"), kaj
lau-Fundament'e uzu "inklina" (au "-ama") che substantivoj kaj
adjektivoj/adverboj (ekz. "verinklina" ("verama") kaj "muzikinklins:
("muzikama") kaj "tujinklina/tujama").
Au inverse, sed pri tio oni devus interkonxsenti.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 28, 2011, 10:04:47 AM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com

El Marcel:
Zamenhof nesaghe kreis radikon ("-em-") kun du malsamaj signifoj: 1)
inklini al mem fari ion ('dormema"), kaj 2) inklina al io kion oni ne
mem faras ("verema", "muzikema") (oni ne mem estas vera au muziko).
Se oni dezras ne sekvi la Zamenhof'an nesaghajhon, oni uzu
lau-Fundament'ece la sufikson nur post substantivoj ("muzikema") kaj
post adjektivoj/adverboj ("verema", "tujema"), kaj uzu
lau-Fundament'ece "-inklina" au "-ama" nur che verboj ("dorminklina")

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 28, 2011, 10:07:18 AM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 28, 2011, 10:10:55 AM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, efektive.


> Marcos:

Eduardo Trápani

unread,
Apr 28, 2011, 11:13:16 AM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Zamenhof nesaghe kreis radikon ("-em-") kun du malsamaj signifoj: 1)
> inklini al mem fari ion ('dormema"), kaj 2) inklina al io kion oni ne
> mem faras ("verema", "muzikema") (oni ne mem estas vera au muziko).
> Se oni dezras ne sekvi la Zamenhof'an nesaghajhon, oni uzu
> lau-Fundament'ece la sufikson nur post substantivoj ("muzikema") kaj
> post adjektivoj/adverboj ("verema", "tujema"), kaj uzu
> lau-Fundament'ece "-inklina" au "-ama" nur che verboj ("dorminklina")

Mi ne komprenas vian "laŭ-Fundamentece". Se li kreis la radikon tiel, tiel ĝi
eniris la lingvon, do ĝi estas Fundamenta.

* Jen la trafoj kiujn mi trovis en la Ekzercaro Fundamenta, parto de la Fundamento:

servema, laborema, ŝparema, babilema, kriema, ekkolerema, pardonema, venĝema,
kredema, purema, malsanema.

* Kaj jen aliaj el la Fundamenta Krestomatio:

dankema, bonfarema, sciema (tio iĝis "scivolema", ĉu ne? Eble sufiĉas sciema
...), malŝatema ...

* En la antaŭparolo de la Fundamento:
zorgeme

Cetere, oni ne devus diri "post verboj". Temas pri io multe pli delikata: ĉu la
koncerna radiko povas aŭ ne elvoki agon.

Do, Fundamente ŝajne oni uza -em kun agoelvokaj radikoj.

> Au inverse, sed pri tio oni devus interkonxsenti.

Am kaj em estas malsamaj. -am ne estas sufikso sed radiko verba. Sed plej
grave ni konsideru ke inklino kaj amo estas tre malsamaj aferoj. Ni ne devus
elekti ĉu uzi unu ĉu la alian nur laŭ la eco aŭ la elvokata eco de la radiko, ĉu?

Ni lasu la radikojn tiaj kiaj ili estas. Mi ŝatas havi la eblecon diri kaj
"laborema" kaj "laborama" depende de la kunteksto. Kaj mia lingvo sento diras
ke "laborema" temas pri "labori" kaj "laborama" pri "laboro", kio iel pravigus
vian ideon sed samtempe malpravigus ĝin, ĉar sama radiko povas elvoki malsamajn
ecojn depende de la kunmetaĵo. La elektado do estus sufiĉe malfacila.

Amike, Eduardo.

PD: Se vi tion emas fari, bonvolu forigi la citaĵon kiun vi ne respondos ...
estas ĝene iri ĝis la fino nur por malkovri ke vi ne havis ion alian por diri.
Ankaŭ eblus adiaŭi kaj oni scius ke nenio alia venas.

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 30, 2011, 9:15:52 AM4/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, speciale al estimata Eduardo:
Pri mia mesaghado:
Ci tute pravas, ke mia mesaghstilo perdigas al ci kaj al vi tempon.
La kauzo estas, ke pro agho (93-jara) mi ne kutimas uzi la
komputilon, nek lerni chion kion oni povas fari per ghi. Ne lerninte
multe pri ghia uzatado, mi uzas la interreton nur por preni parton en
"la bona lingvo", kaj nur en malperfekta kaj malinteligenta maniero.
Por aliaj interrilatoj, mi uzas la poshton, kaj por miaj libroj mi
simple mashinskribas ilin por la presisto.
Mi tamen ne volas ne lerni. Do mi dankemos se ci au iu el vi klarigos
al mi kiel plibonigi miajn mesaghojn. Char ne tehhnikema nek pri
komputiloj multon lerninta, vi sede devos, se ci volos, indiki al mi
chiujn pashojn kaj pashetojn por shanghi mian manieron, char mi
rimarkis ke spertuloj forgesas ke ofte la nespertuloj ech ne scias la
plej por ili normalajn pashojn.
Pri "lau-Fundament'eco": Mi agas lau la Fundamento KAJ se mi uzas
Zamenhof'an vorton (= radikon) KAJ se mi intence ne uzas iun
Zamenhof''an vorton (li ja mem proponis tion se oni trovas pli bonan
vorton, tamen ne maloficialigante la neuzotan). Konsekvence estas lau
la Fundamento, se mi ne uzas oficialan vorton por unu el du signifoj
de radiko oficiala kaj uzas ghin nur por la alia signifo (kiu uzo ja
ankau estas lau la Fundamento). Oni sufiche ofte jam faris tion, ekz.
"aspekti" anstatau la Zamenhof'a "elrigardi".
Tion mi konsilis por "-em-", uzante "-inklina" por unu el la du
malsamaj signifoj. Dependas de la Esperantistaro, kiun radikon uzi
por kiu signifo.
Pri "-ema" kaj "-ama": mi tute konsentas kun ci ke ili ne signifas la
samon.
Salutojn el Marcel.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages