-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo
Inviato: mercoledì 1 febbraio 2012 17.44
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) pri ¨intensigita kooperado¨ en EU
intensigita/firmigita/plifirma?
kooperado/kunagado/unuiĝo?
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Johan Derks
intensigita/firmigita/plifirma?
kooperado/kunagado/unuiĝo?
--
> SHajnas al mi klare, ke "*cooperazione*" estas "*kun/labor/ad/o* ".
> (Eblus ankau "*kun/ag/ad/o*", sed shajnas al mi, ke tiu formo estus
> neutile
> pli malproksima de la fonto.)
>
> Pri "*rafforzata*", kiu lauvorte signifas "pli*fort*igita", estas
> eble
> malpli simple. Radiko "*intens/*" certe estas malrekomendinda almenau pro
> tio, ke por multaj homoj ghi estas sone apenau distingebla de "*intenc/*".
> Kiu adjektivo pli bone konvenos al "forta" kunlaborado ? CHu simple "*
> fort/a*" au "eg/a" ? CHu "*proksim/a*" ? Mi, eble malprave, inklinas al
> tiu lasta.
> Sekve, mi dirus "*kun/labor/ad/o **proksim/a*", au, por respondi al
> la
> itala prefikso kun signifo "re", "*kun/labor/ad/o pli **proksim/a*".
>
> 2012/2/1 J-K Rinaldo <espera...@libero.it>
>
>> En la art, 20 de la baza traktato de EU oni parolas pri intensigita
>> kooperado inter almenaŭ 9 membroŝtatoj de Eŭropunio.
>>
>> - en la itala: cooperazione rafforzata
>> - en la franca: coopération renforcée
>> - en la angla: enhanced co-operation
>> - en la nederlanda (eble): nauwere samenwerking
>>
>> Kiel bone esperantigi?
>> Venis al mi duboj pri la traduko de la du terminoj
>>
>> intensigita/firmigita/plifirma?
>> kooperado/kunagado/unuiĝo?
>>
>> Dankon
>> J-K Rinaldo el Padova.IT. <http://Padova.IT.EU>
>>
> ___________________________
> http://www.frasimo.blogspot.com/ <http://www.frasimo.blogspot.com/%20>
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>
> Un clic, votre signature = un acte de bon sens:
> http://esperanto-au-bac.fr
>
Amike,
Johan
Tio konfirmas, kion mi supozis, Temas pri kvalite alia formo de kunlaborado
ol la ghenerala tutmembra kunlaborado.
Tial mi pensas, ke uzi 'pli' en kiu ajn kunmetajho estas neoportuna.
Johan
> En ĉi traduko oni uzas "firmigita kunagado". Ja ne temas pri kiu
> ajn laŭokaza kooperado, sed pri starigo de jura sistemo je
> kooperado, reguligita poste per aliaj artikoloj de la Traktato pri
> funkciado de EU.
Kiam temas pri EU-terminoj estas ja bone unue serĉi (kiel ĵus faris
J-K Rinaldo), ĉu jam ekzistas traduko de tiutema dokumento kaj uzi
tiun tradukon, se ĝi ne estas speciale malbona. Alia afero, kiun
oni nepre faru, kiam oni bezonas novan termino por EU-aferoj, estas
rigardi, kion diras EU-terminaroj. Tiuj ja ne enhavas nian lingvon,
sed la oficialaj tradukoj estas bonega bazo por kompari, kiel
bonaj tradukistoj kreas terminojn en siaj lingvoj. La ĉefa lernindaĵo
preskaŭ ĉiam estas, ke ĉiu traduko eliras el la rimedoj de la
koncerna lingvo, kaj ne kopias iun francan aŭ anglan vorton.
La latinidaj lingvoj estas iom kohera grupo, ĉar ili ofte utiligas
komunan fontlingvon, sed ekzemple nun, pri "coopération renforcée",
mi vidas tie nenian specitalan imitindecon.
Jen listo el iate.europa.eu (mi prenis nur la unuan aŭ ĉefan
tradukon por ĉiu lingvo). La Finna vorto signifas laŭvorte
"pli densa kunlaboro", la Estona estas "(pli)efikigita kunlaboro",
la sveda "(pli)profundigita kunlaboro".
"Firmigita kunagado" ŝajnas al mi akceptebla. "Kooperado" estus
tute neakceptebla. Notindas, ke neniu el la lingvoj uzas vorton
similan al "intensa", kvankam la plejmulto verŝajne havas similan,
samdevenan kaj proksimume samsignifan vorton.
FR coopération renforcée
BG засилено сътрудничество
CS posílená spolupráce
DA forstærket samarbejde
DE Verstärkte Zusammenarbeit
EL ενισχυμένη συνεργασία
EN enhanced cooperation
ES cooperación reforzada
ET tõhustatud koostöö
FI tiiviimpi yhteistyö
GA comhar feabhsaithe
HU megerősített együttműködés
IT cooperazione rafforzata
LT tvirtesnis bendradarbiavimas
LV ciešāka sadarbība
MT kooperazzjoni msaħħa
NL nauwere samenwerking
PL wzmocniona współpraca
PT cooperação reforçada
RO cooperare consolidată
SK posilnená spolupráca
SL okrepljeno sodelovanje
SV fördjupat samarbete
----- Original Message -----
From: <mar...@melburno.org.au>
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Friday, February 03, 2012 1:01 PM
Subject: Re: (la bona lingvo) pri ¨intensigita kooperado¨ en EU