SMS

2 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Dec 6, 2009, 8:12:43 AM12/6/09
to La Bona Lingvo
Karaj,

en nia listo legeblas:
somos·o (elparolo de SMS) → (telefon·a) mesaĝ-(et-)o, tekst·o·mesaĝ·o.

Ĉu laŭ la listanoj ne pli taŭgas (aŭ almenaŭ aldonindas) la
alternativo poŝ·mesaĝ·o, kunmetita laŭ la maniero de poŝ·telefon·o? Mi
jam aŭdis ĝin en pluraj medioj, kaj rete, kaj eksterrete.

Cetere, laŭ mi ne indas listigi la linion ĉe "somos·o", sed simple ĉe "SMS".

Kiel diras PMEG:

"Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ordinare iom pli emfazas la
lastan liternomon (ekz. “i jo kO”), sed oni ne kunŝovu la liternomojn
en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj
unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la
antaŭlastan vokalon, *kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas,
sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda."

Inter miaj geamikoj, mi plej ofte aŭdis la elparolon "so mo SO", kaj
preskaŭ neniam aŭdis "somOso". Tio pensigas, ke SMS daŭre vivas en
Esperanto kiel simpla kunmeto de literoj, male al kio ekzemple okazas
ĉe "mojosa", kiu estas rigardita kiel aparta radiko.

Amike,

--
Fabio

Marcos Cramer

unread,
Dec 6, 2009, 11:15:42 AM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Fabio ke ni listigu la alternativon "poŝmesaĝo", kiu fakte estas la alternativo al SMS kiun mi plej ofte mem uzas, kaj laŭ mia impresoankaŭ plej ofte aŭdis aŭ legis.

Mi ankaŭ konsentas ke ni havu linion ĉe SMS. Tamen mi pensas ke ni ankaŭ konservu la linion ĉe "somoso". Almenaŭ skriblingve mi jam kelkfoje renkontis "somoso", kaj facile troveblas nemalmultaj interretaj uzoj de ĝi. (Verŝajne kelkaj el tiuj kiuj skribas "somoso" tamen prononcas ĝin kiel "so mo SO", sed tio ne signifas ke ni ne havu linion pri "somoso"; ĝi ja estas skribata tiel de nemalmultaj; kaj ni ankaŭ havas linion pri "okej" (apud linioj pri "o kej" kaj "OK") kvankam ĝiaj plej multaj uzantoj ĝin prononcas kiel "o KEJ".)

La alternativo "teksta mesaĝo" laŭ mi estas evitinda anglismo. Fakte tradiciaj leteroj kaj retmesaĝoj ankaŭ estas "tekstaj mesaĝoj", kiam oni ne aldonas iujn bildojn al ili. Ankaŭ telegrafiaj mesaĝoj estas "tekstaj mesaĝoj" ktp ktp.

Do laŭ mi ni havu la jenajn du liniojn:

SMS → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
somos·o → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o

Eventuale ni povus ankaŭ inversigi la ordon de la du alternativoj, se aliaj listanoj opinias la alternativon "poŝmesaĝo" malpli rekomendinda ol la kvar alternativojn kiujn oni povas krei surbaze de la indiko "(telefon·a) mesaĝ-(et-)o".

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Dec 6, 2009, 11:26:37 AM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Do laŭ mi ni havu la jenajn du liniojn:
> SMS → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
> somos·o → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o

Cxu ne preferindus somoso-o?
Ekzemple: "mi somosoe avertos lin."

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 3:08:54 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

> SMS → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
> somos·o → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
Mi ŝanĝis laŭ tio.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 3:11:06 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Cxu ne preferindus somoso-o?
> Ekzemple: "mi somosoe avertos lin."
>
Efektive "somosoe" sonas tre pli nature ol "somose". Ĉu oni efektive
uzas tion? Tio permesos eĉ teni la emfazon je la lasta silabo somoso-o =
SMS-o.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Dec 7, 2009, 3:30:48 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovas "poŝmesaĝo" ege stranga, kaj se mi aŭdus ĝin, mi ne komprenus. Unue mi pensis, ke eble temas pri skriberaro anstataŭ "poŝtmesaĝo".

Mi ja uzas la formon "poŝtelefono", sed laŭ mi, "poŝ-" ne signifas "poŝtelefono", ĝi signifas "poŝo".

Mi preferus "(telefona) mesaĝ(et)o". Ĝuste tion mi diras normale.

Pri "Somoso" estas (interalie) la problemo pri la akcento. Ĉu vere la homoj, kiuj uzas tiun formon, diras "soMOso" aŭ ĉu ili fakte diras "so mo so"?

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: domenica 6 dicembre 2009 17.27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: SMS

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 4:03:08 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
Mi preferus "(telefona) mesaĝ(et)o". Ĝuste tion mi diras normale.
Mi interŝanĝis la ordon tiel ke nun tiu esprimo estas la unua. Aliflanke ŝajnas ke oni efektive uzas ankaŭ la alian esprimon.

Pri "Somoso" estas (interalie) la problemo pri la akcento. Ĉu vere la homoj, kiuj uzas tiun formon, diras "soMOso" aŭ ĉu ili fakte diras "so mo so"?
Ni aŭdu niajn pli junajn somoso-antojn.

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 7, 2009, 4:26:06 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi preferus "(telefona) mesaĝ(et)o". Ĝuste tion mi diras normale.

Ĉu vere vi diras tiel, kun la krampoj? :-)

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Dec 7, 2009, 4:34:36 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi fakte diras (al Renato), “Sendu al mi mesaĝon”. Se estus neklare, mi ankaŭ diras aferojn de la speco: “Sendu al mi mesaĝon per la telefono”. Mi ne kutime diras “mesaĝeto”, sed eble tio estas pli bona ol “mesaĝo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 7 dicembre 2009 10.26


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: SMS

 

Anna:

mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 8, 2009, 6:57:47 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Miopinie "mesagheto" ne estas "malgranda au mallonga mesagho", sed
"speciala mesagho ajnlonga kies enhavo ne estas grava".


> Mi fakte diras (al Renato), “Sendu al mi mesaĝon”. Se estus neklare,
> mi ankaŭ diras aferojn de la speco: “Sendu al mi mesaĝon per la
> telefono”. Mi ne kutime diras “mesaĝeto”, sed eble tio estas pli
> bona ol “mesaĝo”.
>
> Anna
>
>
>
> _____
>

Andreas Kueck

unread,
Dec 8, 2009, 11:10:17 AM12/8/09
to la bona lingvo
On 6 Dez., 17:15, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Do laŭ mi ni havu la jenajn du liniojn:
>
> SMS → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o
> somos·o → poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o

Al mi placha alternativo estas en "Weltsprachenwoerterbuch Deutsch-
Esperanto Esperanto-Deutsch" de Dietrich M. Weidmann (2003):

"SMS [Englisch: short message system] et-mesagh-sistemo" (sekve unuopa
mesagho estas "etmesagho")

Oni povus facile diri ekzemple: "Mi etmesaghos al vi mian alvenhoron."

Antau malmultaj jaroj mi proponis en iu forumo tion, sed shajnas, ke
ghi ne akiris gheneralan akcepton - chu eble, char tiam "mesagh'"
ankorau ne estis oficiala?

--
Andreas Kueck

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 8, 2009, 11:19:37 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:
> Al mi plachas ... et-mesagh-sistemo" ...
>
Bela solvo.
Nun ke "mesaĝo" estas OR, kial ne

- SMS → et-mesaĝo, poŝ·mesaĝ·o, (telefon·a) mesaĝ·(et·)o

J-K

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2009, 11:36:31 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
"etmesagho"
Mi aldonas ankaŭ tiun variaĵon.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages