model-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2011, 5:22:55 AM1/9/11
to listo 'lbl'
La vorto de la tago de lernu.net estas “modelo”, kaj ĝi enhavas ankaŭ la
jenan pecon, kiu estas ankaŭ en PIV:

3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj:

La modeloj prezentis la plej novan kolekton de vestoj.
Epoko de tro maldikaj modelinoj po iomete pasas.
Li estas tre fama modelisto - homo, kiu desegnas la modelojn de laŭmodaj
vestoj.

Ĉu, laŭ via sperto, oni uzas tion en la reala Esperanto? Mia impreso estas
ke eble oni uzas samkvante “manekeno”.

Amike

Renato


--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Jan 9, 2011, 7:11:37 AM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias, kia estas la komunuza vorto. Laux mia impreso, “manekeno”
farigxis iom arkaika kompare kun “modelino”, pro tio ke “manekeno” devenas
el la franca “mannequin”, dum “modelino” parencas al la angla (latindevena)
“model”, nuntempe tre pli mondkonata (oni pensu je “top model”).
Konkrete:
1) Modelo ebligas distingi facile inter modelo kaj modelino (cxe
manekeno, vortaro Minnaja proponas respektive “virmanekeno” kaj “manekeno”,
evidente cxar oni supozas ke cxe manekeno esence temas pri virino);
2) Manekeno (almenaux laux mia persona sento, eble pro influo de la
itala vorto “manichino”) pli senpere rilatas al pupo ol al homo.
Gxis
Antonio

_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 9 gennaio 2011 11:23
A: listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) model-o

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jan 10, 2011, 1:22:53 AM1/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/01/2011 13:11, Antonio De Salvo skribis:

> Mi ne scias, kia estas la komunuza vorto. Laux mia impreso, “manekeno”
> farigxis iom arkaika kompare kun “modelino”, pro tio ke “manekeno” devenas
> el la franca “mannequin”, ...
kiu siavice devenas de la flandra kaj nederlanda "manneken"...

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages