versxajne ne
>
> 1. Dubema, necerta, nesolvita, konfuza (1. adj. Dudoso, incierto,
> irresoluto, confuso.)
>
> Aŭ el la nederlanda/esperanta vortaro:
>
> perpleksa => beteuterd, beteuterd => konfuzita, perpleksa
mi malaprobas ambaw sagojn. "beteuterd" estas esprimo kiun oni havas kiam oni
atendis ion agrablan, kaj tio ne venas. La (ankaw ne tute trafa, cxar
tute eblas
ke al oni restas ankoraw iluzioj) esp-a vorto estas "seniluziigxinta".
> Nu, por mi perkpleksa indikas ian "frostiĝon", oni restas momente
> sen kapablo reagi, ĉu pro surprizo, ĉu pro nekredemo,
pri tio mi jes konsentas
> ĉu pro konfuzo. Dum oni estas perpleksa eblas nur malfacile imagi
> ke oni povus reagi taŭge. Eble oni povas krii,
law mi ne eblas krii perpleksa
> Date: Tues 13 Oct 2009 13:19
> From: Marcos Cramer
> ŝajnas al mi malfacile kunmeti unuopan vorton kun la signifo
> ĉi-supre indikita de Eduardo. Ĉu el tio ni konkludu ke "perpleksa" estas
> oficialiginda, aŭ ĉu ni proponu ke oni elturniĝu per vortoj kun similaj –
> sed ne samaj – signifoj?
mi estas por gxia oficialigo
> From: Renato Corsetti
> Laŭ mi (kaj laŭ PIV) "senkonsila", "dubanta" ŝajnus la samsignifaj
> esprimoj, sed mi kaj PIV baziĝas sur la itala kaj la franca.
por la tioma fojo, mi malkonsentas kun PIV. La vorton "senkonsila" mi
povus mispawsi el la nederlanda, sed ecx tiel gxi ne samsignifus al
"perpleksa"
> From: Renato Corsetti
>
>
> Vastalto:
>> Do sxajnas al mi, ke "konfuzita", "senkonsila", "embarasita" kaj
>> "perpleksa" estas preskaux samsignifaj.
> Do, almenaŭ pri "konfuzita" ni ĉiuj konsentas.
Law mi ne....
gxis, Ronaldo N
Se ni ĉerpas vorton el la latinidaj lingvoj ni devus konservi almenaŭ la ĉefajn signifojn de tiu vorto, tiujn kiuj estos unuavide klaraj por kelkaj. Kaj per "ĉefaj" signifoj mi celas tiujn signifojn kiuj aperas en grandega parto de la vortaroj nacilingvaj, ĉar temas pri radikoj kiuj aperas en multaj lingvoj (kutime, kaj almenaŭ, en la latinidaj).
Se iu volas elpensi vorton "ĉaŭaŝĥ" mi verŝajne ne kontraŭus akcepti iun ajn signifon novan. Sed mi pensas ke ni ne rajtas libere elekti kion konservi kaj kion ne kiam temas pri signifo de radikoj tiel disvastigataj kaj kun internacie kohera (eŭrope almenaŭ) signifo. Tiuj radikoj kuntrenos tiujn ĉefajn signifojn ĉiuokaze, en vortarojn aŭ (eĉ se ni decidas ignori ilin) en la uzadon.
Por mi estas vere misa ke vorto kiu ekzistas en multaj lingvoj (kun pli malpli kohera difino en ĉiuj) en la esperanta havas apartan signifon kiu ne kongruas kun iu ajn etna lingvo. Legi "adjudiki" kaj devigi min ne pensi pri "ia propono" anstataŭ pri "fina decido verdikta post konkurado" ... tio malfacilas.
Same kiel legi "perpleksa" kaj klopodi forigi la konfuzon el ĝia signifo.
Eble ni klopodu, en tiaj vortoj, rigardi iom pli ĉirkaŭ ni, kontroli la signifojn en la etnaj lingvoj. Ĉar, krom la bonŝanculaj denaskuloj :), ĉiuj aliaj venos el aliaj lingvoj kaj aparte ĝenaj estas la malveraj amikoj. Ni ne kreu ilin propravole! Ne tiel ke vorto *nur* estos malvera amiko inter ĉiuj aliaj lingvoj kaj la esperanta.
Amike, Eduardo.
. . . la malveraj amikoj. Ni ne kreu ilin propravole!
por mi tiuj estas tute malsamaj aferoj.....
> Do, almena? pri "konfuzita" ni ?iuj konsentas.
Mi jam demandis "konsentas kion?"' cxu ?
Amike
Renato
por mi "perpleksa" neniam sinonimas kun "konfuzita"