Orientalism-o/Orientalist-o [preskau sur la aviadilo]

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2010, 3:18:02 AM7/15/10
to listo 'LBL'
Chu ni havu:

orientalism-o --> orient-ism-o, orient-scienc-o
orientalist-o --> orient-ist-o, orient-scienc-ist-o ?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.org


winmail.dat

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 15, 2010, 6:58:08 AM7/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Char "Oriento" ne estas oficiala vorto kaj "orientismo/isto" venus
nur el "Oriento", ne el "oriento", mi proponas "orientlandismo/isto.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Johan Derks

unread,
Jul 16, 2010, 5:03:20 AM7/16/10
to la bona lingvo
Kara Renato,
Ne frostighu sur la aviadilo !

Vi skribis: orientalism-o --> orient-ism-o, orient-scienc-o

Pro via antaua komento rilate mian emon trovi fundamentan vojon por
akceptigi pseudosufiksojn kiel -iv kaj -ik,
mi pensas: Chu eblus enkonduki la vorton iko, sinonimo de scienco ?
Tio shajnas malplezura, sed pensu pri 'fako' kun pli vasta signifo.
Oni komprenus facile orientfakisto.
Se oni enkondukus iko, oni ankau povus diri orientiko, sen shajnigo
enkonduki novan sufikson.
Chu tio eblas, Andreas ?

Amike,
Johan

Johan Derks

unread,
Jul 16, 2010, 5:14:02 AM7/16/10
to la bona lingvo
El Marcel:

Char "Oriento" ne estas oficiala vorto kaj "orientismo/isto" venus
nur el "Oriento", ne el "oriento", mi proponas "orientlandismo/isto.

On Jul 15, 12:58 pm, mar...@melburno.org.au wrote:
> El Marcel:
>
>      Char "Oriento" ne estas oficiala vorto kaj "orientismo/isto" venus
> nur el "Oriento", ne el "oriento", mi proponas "orientlandismo/isto.

Mia konvinko iras en alia direkto.
Prave vi rimarkigas, ke 'Oriento' ne estAs samsignifa kun 'oriento',
sed same kiel oni ne povas signifigi radio- alie ol radi-, oni ne
diskriminaciu 'Oriento' de 'oriento'.
Por la ventodirektoj (nederlandismo, char ni havas multe da vento;
geografiaj direktoj) mi uzas sudo, nordo, eosto kaj uesto.
(Pri eosto mi antau longe faris esploron en diversaj kulturgrupoj kaj
trovis ke ghi estas multe uzata, alie ol easto.)
'oriento' kaj 'okcidenta' havu eksklude la signifon orientkultura kaj
okcidentkultura,

Amike,
Johan

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 16, 2010, 8:48:39 AM7/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Do ci uzas "La eosta parto de Skotlando", 'car ne temas pri kulturo
("ekskluzive por kulturo"). Sed la ventodirekto ne estas "eosta", la
ventodirekto al orienta Skotlando estas la uesta; ghi estas uesta,
char venanta el la okcidento al la oriento de Skotlando. Do cia
"uesta" vento iras al cia "eosta" parto de Skotlando, char al la
eosta horizonto. Do la "orientekspreso" estas tia char ghi iras en
la kontraua direkto ol la orienta (eosta) vento.
La malnova sistemo kun "oriento" kaj "okcidento" estas lau mi tute
kontentiga, escepte ke che la vento oni devas diri "elorienta" kaj
"elokcidenta". Mi komprenas ke ci preferas la neologismojn pro ilia
mallongeco. Do en tiu kazo "eosta" kaj "uesta" povas uzighi nur pri
la ventoj, kaj "orienta" kaj "okcidenta" por chiuj aliaj signifoj, ne
nur la kulturo, sed ankau la geografiajhoj.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 16, 2010, 9:30:53 PM7/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Certe estas utila kaj akceptebla uzi "iko" el "-ik-" por scienco, sed
oni tamen uzas tiam neologismon "-ik-" por "scienco" malshajne.

Johan Derks

unread,
Jul 17, 2010, 2:45:47 AM7/17/10
to la bona lingvo
El Marcel:
>      Do ci uzas "La eosta parto de Skotlando", 'car ne temas pri kulturo
> ("ekskluzive por kulturo"). Sed la ventodirekto ne estas "eosta", la
> ventodirekto al orienta Skotlando estas la uesta; ghi estas uesta,
> char venanta el la okcidento al la oriento de Skotlando. Do cia
> "uesta" vento iras al cia "eosta" parto de Skotlando, char al la
> eosta horizonto. Do  la "orientekspreso" estas tia char ghi iras en
> la kontraua direkto ol la orienta (eosta) vento.
>      La malnova sistemo kun "oriento" kaj "okcidento" estas lau mi tute
> kontentiga, escepte ke che la vento oni devas diri "elorienta" kaj
> "elokcidenta". Mi komprenas ke ci preferas la neologismojn pro ilia
> mallongeco.  Do en tiu kazo "eosta" kaj "uesta" povas uzighi nur pri
> la ventoj, kaj "orienta" kaj "okcidenta" por chiuj aliaj signifoj, ne
> nur la kulturo, sed ankau la geografiajhoj.

Vi rajtas kritiki min char mi uzas neologismojn eosta kaj uesta, sed
ne char mi ligas al eosta la signifon, ke estas la geografia direkto
EL kiu venas la vento.
Tio ja estas la ghenerala kutimo kaj mi ne scias alian lingvon en kiu
oni identas la geografian direkton lau la direkto AL kiu blovas la
vento.
Tial ne estas bona ideo sengarde uzi la terminon 'ventodirekto'. En
landoj kie la vento ne estas chiutaga vetera fenomeno oni ja ne uzas
la venton por indiki la geografiajn direktojn.
Tutmonde klara estas geografia dirkeot, ne ventodirekto.

Amike,
Johan

ro-esp

unread,
Jul 17, 2010, 9:40:50 AM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

> Topic: Orientalism-o/Orientalist-o [preskau sur la aviadilo]
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/74c1d6626bd09607
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 3 ----------
> From: Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
> Date: Jul 16 02:03AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6853b21a5044fe91
>
> Kara Renato,

> Vi skribis: orientalism-o --> orient-ism-o, orient-scienc-o

Mi ne vere kaptas pri kio temas. Mi kredas ke temas pri studoj den la kulturoj
troveblaj en *Azio*

>
> Pro via antaua komento rilate mian emon trovi fundamentan vojon por
> akceptigi pseudosufiksojn kiel -iv kaj -ik,
> mi pensas: Chu eblus enkonduki la vorton iko, sinonimo de scienco ?

cximomente mi nur memoras la vorton ekonomiko - afero kiun mi ne agnoskas
scienco, sed opinias nura kredaro religieca


[reage al marcel johan diris:]


> Mia konvinko iras en alia direkto.

> Prave vi rimarkigas, ke 'Oriento' ne estas samsignifa kun 'oriento',


> sed same kiel oni ne povas signifigi radio- alie ol radi-, oni ne
> diskriminaciu 'Oriento' de 'oriento'.

jes,ne eblas postuli de homoj ke ili awdas la distingon

> Por la ventodirektoj (nederlandismo, char ni havas multe da vento;
> geografiaj direktoj) mi uzas sudo, nordo, eosto kaj uesto.

estas surprizo legi tion de ci :-)

> (Pri eosto mi antau longe faris esploron en diversaj kulturgrupoj kaj
> trovis ke ghi estas multe uzata, alie ol easto.)

jes, kaj la kutimaj mallongigoj estas N,S,E kaj W


> 'oriento' kaj 'okcidenta' havu eksklude la signifon orientkultura kaj
> okcidentkultura,

Mi subtenas la ideon fari tian distingon, sed kredas ke estas jam tro
malfrue forpreni la ventdirektajn signifojn de oriento kaj okcidento.
Eble estas pli konvene enkonduki novajn vortojn por la kulturoj...


gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 17, 2010, 8:02:57 PM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
La nocioj nordo, sudo, okcidento kaj oriento bazighas sur la
referenco, ke ili indikas la direkton el de la persono parolanta au
el de la centro de geografiajho: "Mi vojaghos okcidenten" kaj "La
okcidenta parto de Skotlando". Por tiaj geografiaj kaj kulturaj
signifoj la menciitaj vortoj estas taugaj kaj ghustaj.
Indiki la ventodirektojn estas tute alia, fakte kontraua, afero. Kiam
la vento blovas en la orientan direkton, ni nomas ghin "okcidenta
vento", ktp. Por ventdirektoj ni do ne povas uzi la vortojn "norda,
suda, orienta kaj okcidenta". Ni do bezonas aliajn vortojn por tioj:
AU "elnorda, elsuda, elorienta kaj elokcidenta", AU pli internaciajn
kaj sciencajn kaj mallongajn kiaj "norsa, sauza, eosta, kaj uuesta (=
uuhesta, por havi N.S.E. kaj W: Same kiel oni havas auh kaj euh, oni
povas havi iuh kaj ouh kaj uuh, tute facile prononceblajn).

Johan Derks

unread,
Jul 19, 2010, 6:09:22 AM7/19/10
to la bona lingvo
Kara Marcel,
Vi skribas:
Ni do bezonas aliajn vortojn por tioj: AU "elnorda, elsuda, elorienta
kaj elokcidenta" ........
Do en Esperanto ni bezonas ion, kion neniu alia lingvo bezonas ?
Chiu terano tuj komprenos, ke la signifo de "norda vento" estas
'elnorda vento'.
Kial kompliki la spontanean interpretemon de lingvouzantoj ?

Kaj bonvolu rimarki kion mi jam skribis: en multaj lingvoj oni NE
parolas pri ventodirekto, sed geografia direkto.
'Ventodirekto' estas nederlandismo (kaj eble ghermanismo, australismo
ktp, chie kie ventoj multe influas la veteron.)

Amike,
Johan

Johan Derks

unread,
Jul 19, 2010, 6:14:59 AM7/19/10
to la bona lingvo
Ro-esp:
cximomente mi nur memoras la vorton ekonomiko - afero kiun mi ne
agnoskas scienco

-ik estas multe uzata pseudosufikso en Esperanto: informadiko,
pedagogiko, lingviko, dum ankau abundas la internaciaj vortoj kie -iko
estas la finigho: heraldiko, pneumatiko, aeronautiko ktp

Leo De Cooman

unread,
Jul 19, 2010, 2:58:47 PM7/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/07/2010 11:14, Johan Derks skribis:

> -ik estas multe uzata pseudosufikso en Esperanto: informadiko,
> pedagogiko, lingviko, dum ankau abundas la internaciaj vortoj kie -iko
> estas la finigho: heraldiko, pneumatiko, aeronautiko ktp
>
Jen la vortoj, kiujn mi trovis en (mia komputila kapvortaro de) NPIV:
aeronaŭtiko
astronaŭtiko
atletiko
beletristiko
diagnozistiko
dietistiko
dioptriko
diplomatiko
diplomistiko
elektroniko, 8
epigrafikisto
fonemiko
ĝardenistiko
geotermiko
gimnastiko
HELENistiko
informadiko
ĵurnalistiko
kazuistiko
kinetiko
komputiko
komputoriko
lingvoistiko
metodiko
mimiko, 1
numismatiko, 2
poetiko
profilaktiko
prognozistiko
retoriko, 1
simboliko
sinonimiko
sofistiko
ŝtatistiko
stilistiko
stokastiko
terapeŭtiko
toksikoj
toksikomanio
turistiko

Amike salutas Leo

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 3, 2010, 7:10:08 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, mi nun komprenas: La orienta vento venas al ni el la oriento,
kaj la orientaj landoj figure venas al ni el la oriento.
Dankon!.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages