Pri baterio mi volas montri al vi kiajn terminojn la ĉinoj uzas:
La ĉina termino por baterio/pilo estas rimarkinda:
Baterio, Pilo/Pilaro:
1. Dian Ping (電瓶) , aŭ elektrobotelo (aparte por malseka/likva baterio)
2. Dian Chi (電池) , aŭ elektrolageto (kiel la angla cell)
Gan Dian Chi (乾電池): Seka elektrolageto (anla: Dry cell)
Shi Dian Chi (濕電池): Malseka Elektrolageto (angla: Wet cell)
Xu Dian Chi (蓄電池): Konservada Elektrolageto (angla: storage cell)
Li Dian Chi (鋰電池): Litio-Elektrolageto
Pilo estas la ujo de elektra ŝargo. Oni rajtas uzi kulombujon por pilo. Estas neŝargebla kaj ŝargebla pilon.
La kulombo estas la unuo de elektra ŝargo. Ĝia nomo devenas de la franca fizikisto Charles Augustin de Coulomb.
1 kulombo (signo C) egalas al la kvanto de elektra ŝargo kiu estas transportata per la kurento de 1 ampero dum 1 sekundo
Via sincere
Abengo
Pri baterio mi volas montri al vi kiajn terminojn la ĉinoj uzas:
La ĉina termino por baterio/pilo estas rimarkinda:
Baterio, Pilo/Pilaro:
1. Dian Ping (電 瓶) , aŭ elektrobotelo (aparte por malseka/likva baterio)
2. Dian Chi (電 池) , aŭ elektrolageto (kiel la angla cell)
Gan Dian Chi (乾 電池): Seka elektrolageto (anla: Dry cell)
Shi Dian Chi (濕 電池): Malseka Elektrolageto (angla: Wet cell)
Xu Dian Chi (蓄 電池): Konservada Elektrolageto (angla: storage cell)
Pilo estas la ujo de elektra ŝargo. Oni rajtas uzi kulombujon por pilo. Estas neŝargebla kaj ŝargebla pilon.
La kulombo estas la unuo de elektra ŝargo. Ĝia nomo devenas de la franca fizikisto Charles Augustin de Coulomb.
1 kulombo (signo C) egalas al la kvanto de elektra ŝargo kiu estas transportata per la kurento de 1 ampero dum 1 sekundo
Via sincere
Abengo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Abengo: Koran dankon, en mia antùa mesagho, mi volis demandi
al vi pri tio, sed mi forgesis.
Anna : kompreneble mi ne proponas francan vorton pile kun o = pilo,
ankaù nek anglan, kiel vi scias la vorto venas de la latina, char post la
eltrovo de Volta, la sciencistoj faris « pilojn » per metado de
malsimilaj metalaj diskoj unu sur la alian (pila en la itala), same kiel
oni metadis cilindrajn shtonojn por konstrui kolonoj ( de pila en la
latina).
La propono de Abengo : kulombejo, tre valoras pri baterio en la senco de akumulatoro (ech se akumuli estus oficialigita, (elektr)akumulilo estus pli Bonalingve), char pri tiu aparato la kvanto da elektroshargo en A×h = 3600 C (Kulomboj) plej gravas ( pli ol Volt kaj maksimumaj Amperoj ) . Ja tiuj ajhoj estas aro de iloj kapablaj enteni kulombojn, do kulombujo por sciencistoj, samkiale oni povus diri : elektrorezervujo, kiu estas vorto komprenebla de chiuj. Mi pensas ke tiu vorto bone taùgas pri la du vortoj : baterio kaj pilo.
baterio : shargebla elektrorezervujo
pilo : ne shargebla elektrorezervujo.
Sed pri pilo (la ajho pri kio oni parolas sekve de la propono de Renato), plej gravas nur la Voltoj, oni neniam precizigas la kulombojn aù mA*h. Plie, ech se la modernaj piloj ne plu entenas diskojn, ju pli oni metis metalajn diskojn en la antaùajn, des pli oni ricevis Voltojn, de tio venas la elekto de la nomo : pilo.
Do mi opinias sendepende de la ital-aù-franc-a lingvo, ke la deveno de tiu ajho estas argumento suficha por elekti tiuokaze tiun jam oficialigitan vorton : pilo.
Amike, Pjer.