Estas vorto tre tre malfacile memori por japanoj kaj azianoj. Tio estas "propedeuxtiko". Cxu vi povas nuligi gxin kaj anstatauxigi gxin per "enkonduko"?
Bonvolu instrui al mi kio signifas "ni jam havas linion" kaj {zam} ?
From: "Nakai Cuneo"
> Estas vorto tre tre malfacile memori por japanoj kaj azianoj.
ne nur por tiuj :-)
>Tio estas "propedeuxtiko". Cxu vi povas nuligi gxin kaj
> anstatauxigi gxin per "enkonduko"?
Kiom mi komprenas la vorton, eble *lern/stud*enkonduko
From: Renato Corsetti
> Ni jam havas la linion:
> propedeŭtik·o /[zam]/ → prepar·eduk·o, lern·facil·ig·o
prepareduko maltawgas.... edukpreparo tawgas iom pli.
pri lernfaciligo mi dubas. En la NL-nederlanda nur konatas la vorton
"propedeuse", kiu indikas la unuan jaron de la universitato (se mi
ne eraras). "lernprepara/lernpretiga" sxajnas bona alternativo por
"propedewtika"
> Cetere, kiel oni diras en la japana propedeŭtiko?
Kromcetere, cxu la japana distingas *preta* disde *preta*?
gxis, Ronaldo
> Kromcetere, cxu la japana distingas *preta* disde *preta*?
>
Kara Ronaldo, bonvolu ne prezenti enigmojn. En mesaĝo kun la titolo
pret- bonvolu doni ekzemplojn pri la du signifoj de preta.
Amike
Renato