Vastalto
unread,Dec 3, 2012, 9:15:25 PM12/3/12Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona-lingvo
Karaj,
Nun ni havas la linion:
rak·o → best·manĝ·uj·o
Tamen laŭ mia observo la vorto estas uzata pli ofte en la dua
signifo de PIV: "Analogforma subtenilo, kun maldensaj stangoj
aŭ hokoj, aŭ vandetoj, por ordige ricevi diversajn objektojn".
Vestorako, botelrako, diskorako, sekigrako por tolaĵoj ktp.
Mi vidas, ke la radiko estas produktipova kiel vortfara elemento
por diversaj ĉiutagaj iloj. Mi ekpensas, ĉu ĝi indas oficialigi
aŭ ne (alivorte ĝi estu tolerata en la bona lingvouzo).
Kiel vi opinias?
Se oni jesos, tiam la linio ŝanĝiĝos:
rak·o → furaĝ·rak·o
Amike,
Vastalto