Saluton !
Prelegi estas por mi chiam studi, profundigi mian propran konon de iu temo.
Kaj char mi konsentis prelegi proksiman dimanchon en Strasburgo pri 'kondichoj de tutmondeco', mi faris studon pri "generaj reguloj", kiuj traktas metodojn por esperantigi 'fremdajn vortojn' lau kategorioj, kaj aplikon de tiaj reguloj al la kategorioj de vortoj je -log(i)o, -graf(i)o, -nom(i)o, -zof(i)o, -urg(i)o kaj -pat(i)o (kun danko al la preleg-notoj de Renato en la-bona-lingvo.org).
Evidente tia polit-shangho renkontos akrajn malfacilajhojn, char oni devos forlasi la miton ke Esperanto havas nur dek ses gramatikajn regulojn.
Mi pensas, ke TE devus formuli alternativojn por la 'individua' traktado de oficialigendaj vortoj (same kiel ankau la-bona-lingvo.org devus fari).
Mi bonvenigas viajn komentojn al la enhavo de mia studo.
Ligita al mia enprofundigho en la 15a regulo estas mia propono, jam farita al Andreas Kueck, ke TE organizu konferencon pri la 15a regulo.
Tiu povus okazi samtempe kun Universala Kongreso. Renato pensas pri Hanojo en 2012.
Via,
Johan Derks
.
__,_._,___