gauxcxo/vakero

2 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Sep 20, 2010, 8:55:19 PM9/20/10
to la-bona-lingvo
Estimataj,

Nun nia listo havas jenajn liniojn:
gauxcxo --> (sudamerika rajdanta) bovisto / bovgardisto
vakero --> (rajdanta) bovgardisto, (rajdanta) bovisto

Mi opinias, ke "rajdpasxtisto" estas pli trafa anstatauxajxo.

Mi ne sekvis cxiujn diskutfadenojn. Se oni jam diskutis pri
"rajdpasxtisto", tiam do pardonu min.

Vastalto

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Sep 20, 2010, 9:17:26 PM9/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉiu gaŭĉo estas rajpaŝtisto, sed ne ĉiu rajdpaŝtisto estas gaŭĉo

Franklin

2010/9/20 Vastalto <vast...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Sep 21, 2010, 2:58:23 AM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Franklin (reage al Vastalto):

 

Ø  Ĉiu gaŭĉo estas rajpaŝtisto, sed ne ĉiu rajdpaŝtisto estas gaŭĉo

Mi ne havus problemojn aldoni “rajdpaŝtisto” al la alternativaj esprimoj ĉe “gaŭĉo”.

Ĉu tio estas en ordo por la aliaj?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Sep 21, 2010, 4:40:51 AM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi "rajdpaŝtisto" estas tre taŭga alternativo por "gaŭĉo" kaj "vakero", kaj se ne estas iuj bonaj argumetnoj kontraŭ ĝi, ni eĉ emtu ĝin en la unuan lokon. Laŭ mia nuna opinio la linioj do estu

gauxcxo --> (sudamerika) rajd·paŝt·ist·o, (sudamerika rajdanta) bovisto / bovgardisto
vakero --> rajd·paŝt·ist·o, (rajdanta) bovgardisto, (rajdanta) bovisto

Mi ne scias ĉu esti iu kialo, pro kiu la du alternativoj "bovisto" kaj "bovgardisto" aperas en inversa ordo en la du linioj. Se ne, ni verŝajne havu la saman ordon en ambaŭ linioj. Mi persone preferas la ordon de la supra linio.

Franklin:


> Ĉiu gaŭĉo estas rajpaŝtisto, sed ne ĉiu rajdpaŝtisto estas gaŭĉo

Jes, sed nur pro tio, ke oni limigas la uzon de "gaŭĉo" al la regionoj, kie tiuj homoj mem nomas sin "gaŭco" en sia lingvo. Ĉar temas pri la ĉefaj bovbredaj regionoj de sudameriko, la plipreciziga aldono "sudamerika" sufiĉe limigas la signifon al tiaj homoj kiajn oni kutime nomas "gaŭĉoj". Sed ĉar tiu aldona pliprecizigo ofte estas nenecesa kaj tre pezigas la alternativon, ni metas ĝin enkrampe.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2010, 9:27:27 AM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


> gauxcxo --> (sudamerika) rajd·paŝt·ist·o, (sudamerika rajdanta) bovisto / bovgardisto
> vakero --> rajd·paŝt·ist·o, (rajdanta) bovgardisto, (rajdanta) bovisto

 

Ĝustigita!

 

Renato

 

ro-esp

unread,
Sep 22, 2010, 5:20:17 PM9/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
gauxcxo/vakero

Vastalto <vast...@gmail.com> Sep 21 09:55AM +0900 ^

Estimataj,

> nun nia listo havas jenajn liniojn:
> gauxcxo --> (sudamerika rajdanta) bovisto / bovgardisto
> vakero --> (rajdanta) bovgardisto, (rajdanta) bovisto

miaopinie ni sxangxu ilin al :(bovar)pasxtisto rajda.

Cxiu scias pri uzateco kaj deveno de la vortoj? gauxcxo estas hispana, cxu ?

La vorton "bovisto" mi ne uzas, pro konfuzo kun iuj fungoj


gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Marcelo/Daniel

unread,
Sep 27, 2010, 11:37:16 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj kunlistanoj,

Mi estas argentinano, kaj mia opinio estas ke oni nur uzu la vorton "gauxcxo" por precizigi la signifon.

 Mi povas alporti ion por klarigi la vorton.

La vorto "gauxcxo" devenas el kelkaj teorioj:
El la kecxua lingvo: "uacxu" (orfa homo, senfamilia homo). La kecxua estas indigxena lingvo, tre grava kaj vivanta en la Andaj regionoj de Peruo, Ekvadoro, Bolivio, norda Cxilio kaj norda Argentino.
El la araba lingvo "cxaucxo", aux andaluza-araba lingvo la vorto "hawsh". (pasxtisto, senhejma homo)


La unuaj verkajxoj kiuj enhavis la vorton "gauxcxo" aperigxis dum la 17a jarcento uzante kiel sinonimoj: "perditaj homoj", "vagabondaj kamparanoj", ktp. Post la fino d la 17a jarcento, kelkaj historiistoj asertis ke la vorto estis uzita por acxigi la kamparajn homojn, mallaboremaj, vagantaj tra la suda parto de Ameriko (poste naskigxos Argentino, Cxilio, Urugvajo, kaj la brazila sxtato Suda Riogrando kies kulturo estas tre simila al argentino kaj Urugvajo).
Dum la fino de la 18a jarcento, la vorto gauxcxo farigxis pli ofte uzata por identigi la liberajn laboristojn de la argentina, sudbrazila, kaj urugvaja kamparo kiuj estis lertaj en malsovagxado de cxevaloj kaj brutaro. Ili gajnis lokon en la tiamaj socioj pro sukcesoj dum militoj por Sendependigxo kaj aliaj politikaj aferoj. Ili nun estas parto de la regiona identeco de Argentino, Cxilio, Suda Riogrando kaj Urugvajo.

Nuntempe gaucxo estas uzata por nomi la laboristojn kiuj logxas en la argentina, suda riogranda kaj urugvaja kamparo. Ankaux mi auxdis ke oni estas uzata en la plej sudaj regionoj de Cxilio, mi ne bone scias pri cxi tiu lasta uzado. Eble José Antonio povas alporti ion.

En la portugala lingvo, oni uzas la vorton "gaúcho"
En Cxilio, multaj homoj oni uzas la vorton "huaso" kies diferenco estas ke temas pri simpla kamparano, kiu ne nur laboras en brutado, sed ankaux en agrikulturo.
En Meksiko oni uzas la vorton: "charro"
En Usono: "cowboy"
En Venezuelo kaj Kolombio: "llanero"
En Paragvajo: "vaquero"
En Kostariko: "sabanero"
En Ekvadoro: "chagra"
En Peruo: "qorilazo" kaj "morochuco"

Kaj se mi ne eraras, ekzistas la Esperanta vorto "vakero" por usonaj bovgardistoj. Cxu ne?
Sudameriko estas tre ege granda parto de Ameriko kaj ekzistas kelkaj diferencoj en la uzado de esprimoj.

Gxis!






2010/9/22 ro-esp <ro-...@dds.nl>

Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2010, 9:48:41 AM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Marcelo/Daniel,

 

dankon pro viaj precizigoj pri la argentina bovisto aŭ rajdanta paŝtisto.

 

Se mi bone komprenas, vi deziras ke pri la argentina bovisto oni uzu la vorton “gaŭĉo”. Tion mi povas registri en la amerika terminaro kun resendo al la ĝenerala bovisto.

 

Multajn amikajn salutojn!

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages