Restaŭri

9 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2013, 7:53:33 AM11/2/13
to °listo 'lbl'
de: Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>

 Iom mirigis min, ke "restaŭr" estas neoficiala radiko.

Ĉu ĝin povas anstataŭi

   restaŭr·i  --> (aŭ ~, se oni proponus oficialigon)  re·konstru·i / re·freŝ·ig·i ?

Amike salutas Leo

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 2, 2013, 8:23:02 AM11/2/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzas, lauxbezone, “rebonigi” kaj “restarigi”.

Laux mi ne tauxgas “rekonstrui”, cxar gxi estas tro drasta.

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 2 novembre 2013 12:54
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Restaŭri

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2013, 8:39:00 AM11/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi uzas, lauxbezone, “rebonigi” kaj “restarigi”.

Bone. Ni komencu konstrui nian linion. Sed ekestas plia problemo ĉar PIV donas al 'restaŭri' ankaŭ la sencon de remetado sur la trono de reĝo aŭ refunkciigado de 'reĝimo':

restaŭr·i  ~ (en la senco: 'zorgi por ke artverko reakiru la orginan formon')  re·bon·ig·i, re·freŝ·ig·i, re·star·ig·i; (en la senco: 'remeti sur la tronon reĝan dinastion')  re·star·ig·i

Kion vi pensas?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Pjer

unread,
Nov 2, 2013, 7:41:33 PM11/2/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.org
En ordo laù mi.
Rimarko: El la sama radiko en la franca oni uzas "restaurer" ankaù pri la senco: resatigi, de kiu sekvas
 "restaurateur" = resatiganto kaj "restaurant" = restoracio (resatigejo!).
Amike, Pjer.

lowenstein, anna

unread,
Nov 3, 2013, 4:25:18 AM11/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas ankaŭ "renovigi" por la unua signifo, kaj "rereĝigi" aŭ "denove surtronigi" por la dua.

Anna


2013/11/3 Pjer <pjer-...@voila.fr>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 3, 2013, 6:36:00 AM11/3/13
to la-bona...@googlegroups.com

La unua signifo siavice havas tri nuancojn:

1)      restarigi, rebonigi, refresxigi (sen esencaj sxangxoj);

2)      ripari;

3)      renovigi, rearangxi, restrukturi (kun sxangxoj).

La dua signifo siavice havas du nuancojn:

1)      restarigi , reenkonduki (ekz. la ordon, la iaman regximon);

2)      remeti sur la tronon.

Ni konsideru, tamen, ke « restauxr »- estas suficxe internacia, kaj ke « Restauxrado » estas faka termino por indiki difinitan periodon en la historio de Euxropo.

Gxis

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: domenica 3 novembre 2013 10:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: Restaŭr-i

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2013, 11:36:01 AM11/3/13
to la-bona...@googlegroups.com
Sekve de la indikoj nun la linio estas:

restaŭr·i  ~ (en la senco: 'zorgi por ke artverko reakiru la orginan formon')  re·nov·ig·i, re·bon·ig·i, re·freŝ·ig·i, re·star·ig·i, ripar·i, re·aranĝ·i, re·struktur·i ; (en la senco: 'remeti sur la tronon reĝan dinastion')  re·star·ig·i, re·en·konduk·i, re·met·i sur la tron·o·n, re·reĝ·ig·i

Efektive ili estas tro multaj. Se neniu esprimas konsenton aŭ malkonsenton, mi provos forigi kelkajn ne kernajn.

Antonio:

Ni konsideru, tamen, ke « restauxr »- estas suficxe internacia, kaj ke « Restauxrado » estas faka termino por indiki difinitan periodon en la historio de Euxropo.

Se ankaŭ aliaj opinias, ke oni devas oficialigi ĝin, mi transdonos ĝin al la listo de la oficialistoj.

Amike

Renato



~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Nov 3, 2013, 11:54:53 AM11/3/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne konsideras "restaŭri” oficialiginda.

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Nov 4, 2013, 4:21:29 AM11/4/13
to la-bona...@googlegroups.com
La supozo ke iu vorto estas "sufiche internacia" povas chiam esti kontrolata per la programo en www.esp-evoluo.org.
Mi jam faris tion kun jena rezulto:
La vorto 'restauration' el la franca havas jenajn gradojn de internacieco:
24 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
91,1% de la 620.333.492 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 85,0% de 29.680.950,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

27 el 57 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
30,2% de la 4.094.861.104 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 45,5% de 151.778.950,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Lau mia persona kriterio, ke vorto estas "sufiche internacia" por plenumi la kondichon de la 15a regulo, nome
minimume 40% de la denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin,
la vorto ne plenumas tiun kondichon.
Jen tipa vorto, kiu estas tre europece internacia, sed ne tiom tutmonde.
 
La demando chu oni petu oficialigon tamen ne povas esti decidita per tiu statistika testo.
La argumento ke restauri estas faka termino por indiki difinitan periodon en la historio de Europo (kaj ankau estas figure uzata en la komuna lingvo) estas pora al oficialigo.
 
Johan Derks
 
PS: En la antauaj monatoj mi denove klopodis fari la testprogramonn por europeca kaj tutmonda internacieco pli "uzul-amika"
kaj mi kredas, ke nun mi sukcesis. Prenu duonan horon por familiarighi kun ghi.
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 3 november 2013 17:36
Onderwerp: (la bona lingvo) restaŭr-i

Sekve de la indikoj nun la linio estas:

restaŭr·i  ~ (en la senco: 'zorgi por ke artverko reakiru la originan formon')  re·nov·ig·i, re·bon·ig·i, re·freŝ·ig·i, re·star·ig·i, ripar·i, re·aranĝ·i, re·struktur·i ; (en la senco: 'remeti sur la tronon reĝan dinastion')  re·star·ig·i, re·en·konduk·i, re·met·i sur la tron·o·n, re·reĝ·ig·i


Efektive ili estas tro multaj. Se neniu esprimas konsenton aŭ malkonsenton, mi provos forigi kelkajn ne kernajn.

Antonio:

Ni konsideru, tamen, ke « restauxr »- estas suficxe internacia, kaj ke « Restauxrado » estas faka termino por indiki difinitan periodon en la historio de Euxropo.

Se ankaŭ aliaj opinias, ke oni devas oficialigi ĝin, mi transdonos ĝin al la listo de la oficialistoj.

Amike

Renato



~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

--

lowenstein, anna

unread,
Nov 5, 2013, 12:03:04 PM11/5/13
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen, mi konsentas kun Marcos, ke la vorto ne estas oficialiginda.

Rilate al la historia periodo, tio nomiĝas "restoration" en la angla. Traduko de tio estus ĝuste "restarigo". Almenaŭ en Anglujo, temas pri restarigo de la monarĥio post periodo de parlamenta regado, kaj mi supozas, ke la vorto havas similajn signifojn ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj.

"Restarigo" estus bona Esperanta traduko por la historia koncepto. Restarigo de kio? Tio ne estas klara ankaŭ en la nacilingvaj vortoj! Eventuale oni povus specifi: "Restarigo de la monarĥio" aŭ simile.

Anna


2013/11/3 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages