Pastoro

4 views
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
Nov 8, 2011, 10:34:28 AM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Inspirita de la diskuto pri "sacerdoto" mi demandas,
kio do estas aŭ estu "pastoro" kaj ĉu la vorto estas
iel utila. PIV difinas "Pastro de unu el la Reformaciaj
eklezioj", kaj mi memoras ke dum unu UK, en preĝejo,
katolika pastro ĉiam zorge diris "pastoro", kiam li
parolis pri finna luterana pastro. Laŭ mia scio
ekzistas ia alte teologia malsamopiniado pri valideco
de ies pastreco inter la katolika kaj protestantaj
religiistoj.

Mi ĉiam diras "pastro" en Esperanto.

En la finna, pastro estas normale "pappi", sed ni havas
ankaŭ la vorton "pastori", kies uzo estas iom neklara
al mi, sed ĝi ne estas oficiala rangomontra titolo.
Eventuale mi uzus ĝin kiel ĝentilan alparolon al
nekonata pastro (sen alta rango), en io simila al
"sinjoro pastro, bonvolu sidiĝi".

ĉu simple

pastoro -> pastro
(laŭbezone kun preciziga vorto, se temas ekz. pri listo
de diverstipaj pastroj)


Amike
Harri

Antonio De Salvo

unread,
Nov 8, 2011, 11:12:48 AM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pli-malpli precize (sed tio ne gravas cxi tie), jen la klarigo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Sacerdoto
>Protestantismo ne havas sacerdotojn, cxar laŭ ilia teologio, kristanismo ne havas oferojn. La Euxkaristio por ili ne estas ofero, sed Mangxo de la Sinjoro, memore je Jesuo. Do ili nomas siajn religiajn funkciulojn por tiu celebrado ne pastroj, sed pastoroj.

Tamen, eble oni povus nomi "pastro" ankaux evangelianan pastoron (cxar "pastro" estas gxenerala termino); sed estus strange kaj nekutime nomi "pastoro" katolikan pastron.


Aldone: Katolika monahxo estas nomata "Patro" (tipaj ekzemploj, Patro Pio el Pietrelcina, http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_1011.htm#6

Patro Maksimiliano Kolbe

http://eo.wikipedia.org/wiki/Maksimiliano_Kolbe ).
Monahxo povas esti samtempe pastro (kiel Patro Pio kaj Patro Kolbe), sed ne nepre: ekzemple, Francisko el Asizo ne estis pastro (li ne mesocelebris).

Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: martedì 8 novembre 2011 16:34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Pastoro

ĉu simple


Amike
Harri

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2011, 11:28:48 AM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com, AdE - Gerrit Berveling
Antonio:
Tamen, eble oni povus nomi "pastro" ankaux evangelianan pastoron (cxar "pastro" estas gxenerala termino)
Ankaŭ laŭ mi, sed estus oportune aŭdi la opinion de protestanto. Mi sendas kopie ĉi tiun mesaĝon al la plej pastoreca pastoro en Esperantujo, Gerrit Berveling, por vidi, kion li opinias.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Harri Laine

unread,
Nov 8, 2011, 1:15:34 PM11/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo citas Vikipedion:

>> Protestantismo ne havas sacerdotojn, cxar laŭ ilia teologio,
>> kristanismo ne havas oferojn. La Euxkaristio por ili ne estas
>> ofero, sed Mangxo de la Sinjoro, memore je Jesuo. Do ili nomas
>> siajn religiajn funkciulojn por tiu celebrado ne pastroj, sed
>> pastoroj.

Tio estas plene freneza. Mi iom komprenus, se la lasta frazo estus
"ne sacerdotoj, sed pastoroj", sed nur iom. Tio estas verŝajne
malkompetenta traduko el iu alilingva teksto kaj diras ion pri iuj
alilingvaj vortoj (kio ja estas kutima argumentado ankaŭ ĉi tie en
nia listo).

Mi nenie trovis tian difinon de "pastro", kiu ne inkluzivus ankaŭ
la pastrojn protestantajn. Eĉ nekristanaj religioj povas havi
pastrojn. Ni nomas "pappi" ĉiujn pastrojn, ankaŭ la katolikajn.
Nek la vorto "sacerdoto" nek io similsona estas konata ĉi tie. Se
vi dirus ion tian, homoj eble komprenus, ke temas pri ia dolĉa
bakaĵo, ĉar la Vienan Sacher-torton gustumis multaj.

Harri

Marcos Cramer

unread,
Nov 9, 2011, 6:53:18 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankau chiam diras "pastro" kaj ne vidas bezonon por aparta vorto por la protestantaj pastroj.

Lau mi la linio estu

pastr·o → (protest·ant·a) pastr·o

Ne tute klaras, chu oni konsideru "protestant/" kunmetita vortobazo el "protest/" kaj "-ant-", au chu oni konsideru ghin aparta radiko. ReVo konsideras ghin aparta radiko, kaj entenas pri tio la jenan rimarkon: "Ĉi tie la etimologia radiko protest ne signifas „protesti“: „protestari“ en la latina lingvo signifas „publike atesti“." Tamen en diverslingvaj Vikipedioj mi ja trovis ke "protestari" en la latina ankau signifas "protesti", kaj ke la fonda ago de la protestantismo estis la protesto de pluraj princoj kaj urboj kontrau la imperiestra kondamno de Marrtin Luther. Pro tio mi indikis ghin kiel kunmetitan en mia linipropono.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2011, 7:25:27 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>  Mi ankau chiam diras "pastro" kaj ne vidas bezonon por aparta vorto por la protestantaj pastroj.
Lau mi la linio estu
pastr·o → (protest·ant·a) pastr·o


Markos (kaj mi kaj Harri) evidente apartenas al la moderna kaj juna eŭropa generacio ne tre klera pri religioj kaj pastroj. Mi mem nur en ĉi tiu debato lernis pri la malsamecoj inter la pluraj pastroj kaj pri la kerneco de oferado. Mi mem havus neniun problemon diri "juda pastro", "islama pastro", ktp.

Ĉu eble ni povas teni la lupon sata kaj la ŝafon nemanĝata, per linio de ĉi tiu speco:

  pastor·o ~ (protest·ant·a) pastr·o
Ne tute klaras, chu oni konsideru "protestant/" kunmetita vortobazo el "protest/" kaj "-ant-", au chu oni konsideru ghin aparta radiko.
Pro la itala en kiu la verbo "protestare" estas tute viva, mi emas konsideri ĝin kunmetitan radikon. Ili ja protestis kontraŭ la roma eklezio.

Marcos Cramer

unread,
Nov 9, 2011, 8:06:19 AM11/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Ĉu eble ni povas teni la lupon sata kaj la ŝafon nemanĝata, per linio de ĉi tiu speco:

  pastor·o ~ (protest·ant·a) pastr·o

En ordo.

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Nov 9, 2011, 4:06:15 PM11/9/11
to la bona lingvo


On Nov 9, 2:06 pm, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Renato skribis:
>
> Ĉu eble ni povas teni la lupon sata kaj la ŝafon nemanĝata, per linio de ĉi
>
> > tiu speco:
>
> >   pastor·o ~ (protest·ant·a) pastr·o

La konfuziga afero por nederlandanoj estas, ke cxe ni "pastoor" nepre
estas katolika. La protestanta funkciulo nomigxas " domine' ". Sed
suf' pri tio
gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages