civil-a

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2009, 3:05:22 AM12/17/09
to ° listo 'la bona lingvo'
Ĉu

civil-a [1oa] = civit-an-a ?

Amike

Renato

PS. Mi prenis la ideon de Tomaso, kiu atentigis pri tio en alia listo.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 17, 2009, 3:07:57 AM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Bonvolu kontroli; sxajnas al mi, ke oni jam priparolis cxi tiun vorton.

Se ne, mi sendos miajn komentojn (jam nun mi diras, ke mi ne samopinias, almenaux ne en gxenerala senco).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 17 dicembre 2009 9.05
A: ° listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) civil-a

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2009, 4:34:25 AM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Bonvolu kontroli; sxajnas al mi, ke oni jam priparolis cxi tiun vorton.

Povas esti sed la linio pri "civila" ne estas en niaj listoj.

Se ne, mi sendos miajn komentojn (jam nun mi diras, ke mi ne samopinias, almenaux ne en gxenerala senco).

Bonvolu sendi.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 17, 2009, 6:40:46 AM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
civil-a [1oa] = civit-an-a ?

Nu, oni ne povas anstataŭigi "civila geedziĝo" per "civitana geedziĝo".

Bedaŭrinde mi nun ne havas la tempon por pli ĝenerale pripensi la aferon.

Amike,

Marcos

ro-esp

unread,
Dec 17, 2009, 6:10:07 PM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

> ?u

> civil-a [1oa] = civit-an-a ?

Mi pensas ke ne... civitana=apartenanta al anoj de regno (ekzemple
kontraste al nur de ties
estroj/parlamento ktp), dum civila=ne apartenanta al polico, armeo,
kaj en nederlando
eble ecx ruldomlogxantaro...

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Tomaž Longyka

unread,
Dec 18, 2009, 8:08:48 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mia ideo ne estis, ke ni "traduku"  la vorton "civila" al "civitana".
En mia elpaŝo en la alia listo mi nur malrekomendis traduki
esperanten la terminon "državljanska pobuda" (Bürgerinitiative,
kaj aliaj 21 eŭropuniaj lingvoversioj) civila iniciato, kaj proponis 
la terminon  "civitana iniciato" . Kaj tio havas neniun ligon kun la
tasko anstataŭigi la vorton "civila" per io ajn.
Tio signifas, ke Renato ne prenis mian ideon, sed mia rekomendo
("ideo") en alia kunteksto inspiris novan ideon ĉe li.
 
Amike
Tomaso

Renato Corsetti

unread,
Dec 19, 2009, 12:31:53 PM12/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tomaž:
Tio signifas, ke Renato ne prenis mian ideon, sed mia rekomendo
("ideo") en alia kunteksto inspiris novan ideon ĉe li.
Jes. Esence ni almenaŭ povus havi la linion:

civil-a [1oa] = (en la senco de 'civitana', 'civitano-') civit-an-a

Ĉu ne?

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Dec 19, 2009, 3:38:42 PM12/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Esence ni almenaŭ povus havi la linion:
>civil-a [1oa] = (en la senco de 'civitana', 'civitano-') civit-an-a

Estas tre malfacile distingi inter “civila” kaj “civitana”, en la senco, ke la afero dependas de la la legxaro de la unuopaj landoj.

Ekzemple, laux la itala Konstitucio:

a)      kelkaj difinitaj rajtoj (largxasence “civilaj”) apartenas nur al la civitanoj (egaleco antaux la legxo, sen distingo pri sekso, pri raso, pri lingvo, pri religio, pri politikaj opinioj, pri personaj kaj sociaj kondicxoj; rajto je laboro; rajto libere cirkuli en la lando; rajto eliri kaj reeniri en la landon; rajto je kunveno; rajto je asociigxo; ktp);

b)     aliaj (same “civilaj”) estas agnoskataj ankaux al la fremduloj (efektiva praktikado de la demokrataj liberoj; netusxeblo de la persona libero; netusxeblo de la hejmo; rajto je konfeso de propra religio; libero je manifestado de la penso; rajto je jura kapablo, je civitaneco, je nomo; rajto procesi kaj sin defendi antaux jugxejoj; rajto je protekto de la sano; rajto je libero de arto, scienco kaj instruado; rajto je vizito de lernejo; rajto je semajna ripozo kaj je ferioj; ktp).

 

Laux mi, escepte se oni devas nepre distingi inter “civila” kaj “civitana”, povas esti dangxere uzi “civitana”, cxar memkompreneble cxiu jura sistemo faras siajn proprajn distingojn; kaj cetere mi estas preta veti, ke ecx interne de difinita lando, kaj precipe cxe nejuristoj, tiu distingo estas tre malfacila (suficxas pensi, ke en la italaj jugxejoj paradas la skribajxo “La legxo estas egala por cxiuj”, kio ne signifas, ke nepre “cxiuj estas egalaj antaux la legxo”, cxar – kiel dirite – tiu egaleco apartenas nur al la civitanoj).

Gxis

Antonio

 

 

Leo De Cooman

unread,
Dec 19, 2009, 5:36:53 PM12/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

> Estas tre malfacile distingi inter “civila” kaj “civitana”, en la
senco, ke la afero dependas de la la legxaro de la unuopaj landoj.


En nia lando ekzistas diversaj leĝe protektataj titoloj por inĝenieroj.
Unu el tiuj estas "civila inĝeniero (nederlande "burgerlijk ingenieur",
france: "ingénieur civil").
En PIV, sub la kapvorto inĝeniero troviĝas difino por "inĝenieraro":
Korporacio de la inĝenieroj, aŭ civilaj aŭ militistaj.
Nacilingvaj vortaroj klarigas la titolon "civila" per kontrasto kun
"militista".

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 19, 2009, 5:15:17 PM12/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


> Estas tre malfacile distingi inter “civila” kaj “civitana”, en la senco, ke la afero dependas de la la legxaro de la unuopaj landoj.


Sed, se afero, ne estas civitana, kio ĝi estas? Ĉu nearmea?


Amike


Renato


Antonio De Salvo

unread,
Dec 20, 2009, 6:13:08 AM12/20/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Sed, se afero, ne estas civitana, kio ĝi estas? Ĉu nearmea?

En mia (konstruata) vortaro itala-esperanta mi notis almenaux 13 signifojn por la itala adjektivo “civile”. Mi ne pretendas, ke ili cxiuj havu egalvalorajxon en esperanto, tamen…

Jen ili:

(1/rilata al civitanoj): civitana; civitanaj institucioj, rajtoj, liberoj, servoj; (2/rilata al privatuloj): civila; civila jugxafero, juro, proceduro, tribunalo; (3/interna al komunumo): (inter)civitana, interna; (inter)civitana/ interna milito; (4/pri sociaj temoj): civila; civila literaturo, poezio; (5/civilizita): civilizita; civilizita mondo, popolo; (6/bonedukita): bonedukita; bonedukitaj manieroj; (7/afabla): afabla; afabla akcepto; (8/agg.: inda): inda; inda aspekto; (9/sobra): sobra; sobra stilo; (10/ne militista): civila; nearmea; nemilitista; civila/ nearmea/ nemilitista auxtoritatulo, braveco, flughaveno, ingxenieraro, malsanulejo, polico, servo, vesto, vivo; (11/pri persona stato): civila; civilstata oficejo; (12/ne religia): civila, nereligia; civila/ nereligia festo, funebro, geedzigxo; (13/en dirmanieroj): civila; civila kuragxo, morto

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 20, 2009, 6:20:58 AM12/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Korporacio de la inĝenieroj, aŭ civilaj aŭ militistaj.
> Nacilingvaj vortaroj klarigas la titolon "civila" per kontrasto kun
> "militista".
>
En ĉi tiu ekzemplo eble la inĝenieroj povus esti armeaj aŭ ĝeneralaj,
sociaj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2009, 11:52:36 AM12/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Antonio,

mi iom kopiis el via laboro:

civil·a [1oa] = (rilata al civitanoj) civit·an·a; (interna al komunumo) (inter·)civit·an·a, intern·a; ne·arme·a; ne·religi·a


kaj atendas kritikojn.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Dec 22, 2009, 12:45:14 PM12/22/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

Kopiado ne tute bonsukcesis, cxar “forglitis” kelkaj klarigoj (antaux “nearmea” kaj antaux “nereligia”).

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2009, 1:08:45 PM12/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

“forglitis” kelkaj klarigoj (antaux “nearmea” kaj antaux “nereligia”).

Mi reenmetis ion.

amike

renato


Bertilo Wennergren

unread,
Dec 22, 2009, 1:22:46 PM12/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> civil·a /[1oa]/ = /(rilata al civitanoj)/ civit·an·a; /(interna al
> komunumo)/ (inter·)civit·an·a, intern·a; ne·arme·a; ne·religi·a
> kaj atendas kritikojn.

Problemaj estas la vortoj "civito" kaj "civitano".

Unue "civito" estis oficialigita nur en 3OA, do post
"civila". Due la signifo de "civito" estas sufiche
stranga, kaj la ordinara signifo de "civitano" rilatas
tre kurioze al "civito". Jen la PIV2005:

civit/o 1 Autonoma urbo, rigardata kiel politika
organizajho. 2 Tuto de la urbanoj, posedantaj la
politikajn rajtojn. 3. Tuto de la regnanoj,
posedantaj la politikajn rajtojn. [...]

(Kiel oni venas de "autonoma urbo" al "la regnanoj"?)

[...] civit/an/o. Homo ghuanta la politikajn
rajtojn au en urbo sendependa, au en regno. [...]

Do, "civito" per si mem estas au nur urbo (ne regno),
au la anoj de tiu urbo, kaj tute konsterne ankau la
anojn de regno. Sed la pli ofte uzata vorto "civitano"
nuntempe praktike signifas nur "regnano" (kun politikaj
rajtoj).

Chio cho ne impresas al mi kiel aparte bonlingva.

Se ni volas forjheti la pli malnovan vorton "civila"
pro diversaj bonlingvaj kialoj, eble ni prezentu kiel
anstatauajhon ion pli harmonian kaj klaran ol la stranga
vorto "civitana" bazita sur "civitano" kaj la kurioza
"civito".

(Nenio en mia rezonado iel ajn rilatas al la "Esperanta
Civito"...)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2009, 4:50:09 PM12/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Se ni volas forjheti la pli malnovan vorton "civila"
pro diversaj bonlingvaj kialoj, eble ni prezentu kiel
anstatauajhon ion pli harmonian kaj klaran ol la stranga
vorto "civitana" bazita sur "civitano" kaj la kurioza
"civito".
  
Bone. Ni ĉiuj cerbumu pri tio.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages