Re: (la bona lingvo) habiliti

3 views
Skip to first unread message

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Jul 15, 2015, 1:50:16 PM7/15/15
to ED. BLdiskutlisto

> habiliti -->†’ rajtigi, kapabligi (nu, ĝenerale ĝi signifas profesorigi)

Mi ne konsentas pri tiu ĝenerala signifo "profesorigi".
Ĝi estas uzebla ankaŭ por atesti profesiajn kapablojn, aŭ ekzemple por atesti stirkapablon
J-K Rinaldo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jul 15, 2015, 4:21:56 PM7/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Povas esti, ke mi eraras pri la radiko. En la universitataj karieroj
ekzistas, mi ne scias en kiom da aliaj lingvoj krom en la germana, la
habilitacio, la habilitaciiĝo, la habilitaciiga laboraĵo. Kaj tio eble
ne estas la "habiliti", sed kroma radiko.
Vilhelmo Lutermano.
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 15, 2015, 5:57:56 PM7/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Habiliti ja estas agnoski profesian kapablon per rajtigilo.
Tio okazas en multaj profesioj, kaj kompreneble ankaŭ por agnoski la profesian
kapablon de iu docento.
Ankaŭ fervojistoj uzas tiun terminon por atesti specifajn kapablojn por uzi
iujn maŝinojn... estas centoj da habilitigoj.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jul 16, 2015, 6:40:12 AM7/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kredas, ke la malsamaj opinioj inter J-K kaj Vilhelmo estas nur sekvoj de la malsamaj gepatraj lingvoj. Tre povas esti ke en la germana tiu radiko havas nur unu specifan signifon dum en la itala la signifo estas tre ĝenerala. Eble ni metos ĉiujn eblecojn por kontentigi ĉiujn.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jul 16, 2015, 12:33:37 PM7/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝajnas, ke ni devas distingi inter "habilit-i" kaj "habilitaci-i".

Tiu lasta estas, laû mi, pure universitata esprimo por "profesoriĝi",
dum la alia troviĝas en la latinidaj lingvoj (kaj ankaû en la germana
kiel fremdvorto) kun la prefikso re-, do "rehabilitieren" en la
germana, "réhabiliter" en la franca kiel jura, socia kaj, figurasence
ankaû pri konstruaĵoj.

Vilhelmo Lutermano.

--

2015-07-16 10:40 GMT, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Mi kredas, ke la malsamaj opinioj inter J-K kaj Vilhelmo estas nur
> sekvoj de la malsamaj gepatraj lingvoj. Tre povas esti ke en la germana
> tiu radiko havas nur unu specifan signifon dum en la itala la signifo
> estas tre ĝenerala. Eble ni metos ĉiujn eblecojn por kontentigi ĉiujn.
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
> /Renato Corsetti/
> /117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
> /tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com/
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


Antonio De Salvo

unread,
Jul 16, 2015, 1:03:51 PM7/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
MI ne vidas kialon pro distingi, ecx por enkonduki novan terminon.
Persone, mi uzas laux la cirkonstancoj:
- kapabligi, tauxgigi (= havigi la bezonatajn faksciojn por tauxga plenumo de io ajn; kapabligi la menson al racia pensado);
- rajtigi (deklari oficiale tauxga per difinita agado: rajtigi al instruado, al sxoforado, al ofico de notario ktp; rajtigi instalajxon al funkciado).
Mi ankaux uzas la esprimon "diplomo de instrukapableco" (itale: diploma di abilitazione all'insegnamento).

Almenaux en Italujo, la rajtigo al instruado (aux diplomo de instrukapableco) tute ne" igas profesoro", sed simple deklaras, ke iu rajtas instrui, se li (poste) ricevas instruan postenon laux la allasaj reguloj. Mi estas "rajtigito al instruado de juraj kaj ekonomikaj fakoj", sed fakte mi neniam instruis. En formalaj aktoj oni nomas min "Profesoro", sed teorie temas pri misuzo de titolo, cxar mi ne "profesoras" (alkiflanke, en la italaj lernejoj oni noms "profesoro" cxiun ajn kiu instruas, sendepende de akirita rajtigo al instruado, posedata de malmultaj "profesoroj").
Saluton
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vilhelmo Lutermano
Inviato: giovedì 16 luglio 2015 18:34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) habilit-i

Leo De Cooman

unread,
Jul 16, 2015, 1:27:03 PM7/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 16/07/2015 om 12:40:
> Mi kredas, ke la malsamaj opinioj inter J-K kaj Vilhelmo estas nur
> sekvoj de la malsamaj gepatraj lingvoj. Tre povas esti ke en la
> germana tiu radiko havas nur unu specifan signifon dum en la itala la
> signifo estas tre ĝenerala. Eble ni metos ĉiujn eblecojn por
> kontentigi ĉiujn.

En la nederlanda oni fojfoje uzas la vorton "rehabiliteren", sed
"habiliteren" mi neniam aŭdis nek vidis.

Amike salutas Leo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages