“Krucifikso” apartenas al la 1a OA, kiu ŝajne estis okazo por senpripensi oficialigi centojn da vortoj. Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.
Kore,
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
> “Krucifikso” apartenas al la 1a OA, kiu ŝajne estis okazo por senpripensi oficialigi centojn da vortoj. Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.
Nu, "krucifikso" tamen ne samsignifas kun "krucumilo".
La efektiva signifo estas "(arta) objekto kun la formo
de krucumilo portanta la korpon de krucumita Jesuo, uzata
kiel Kristana simbolo".
Se forestas la korpo de Jesuo, tute ne temas pri
krucifikso, sed pri (Kristana) kruco.
Jesuo ne estis krucumita sur krucifikso!
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
“Krucifikso” apartenas al la 1a OA, kiu ŝajne estis okazo por senpripensi oficialigi centojn da vortoj. Laŭ mi la ĝusta termino evidente estas “krucumilo”.
- krucifiks-o [1oa] = kruc-um-it-o, kristana kruc-o (laŭ la kunteksto)
J-K Rinaldo
Ne. Tia ne estas la signifo de "krucifikso".
Ne chiu ajn Kristana kruco estas krucifikso.
Krucumito ja trovigxas en la religia literaturo, cxu kun la senco “Jesuo krucumita”, cxu (malpli ofte, kaj malpli precize) en la senco “kruco kun krucumita Jesuo”; oni rigardu, ekzemple, cxe la retpagxo de “Espero katolika”
http://www.esperokatolika.org/revuoserco2.html
La lasta estis Tomaso, kiu, tuŝinte la vundojn de la resurektinta Krucumito, elkriis:
En la persono de la Krucumito fariĝis sencohava kaj fruktodona ĉio, kio estas malfacila kaj doloriga en nia ekzistado.
Krucumito en preĝejo de Nowa Huta (Pollando).
Krucifikso estas alia afero, pli bone: alia ajxo; temas ja pri kruco (kun horizontalaj brakoj pli mallongaj ol la vertikala fosto), gxenerale kun Jesuo krucumita (alnajita), sed ankaux sen li:
la kurego por havi materiajn havaĵojn estas pli forta instigo al aktiveco, ol la Kristo krucumita sur la krucifikso.
Ĉi tie ankaŭ pendas belega romanida krucifikso.
Sed, ĉefe, en la evangelizado ĝenis la ombro de la reĝoj, kaj de iliaj glavoj, ĉiam ĉeestantaj malantaŭ la krucifikso de la misiisto.
Konklude: mi ne tusxus “krucifikso”.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 26 novembre 2009 12.40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Krucifikso
Krucumito ja trovigxas en la religia literaturo, cxu kun la senco “Jesuo krucumita”, cxu (malpli ofte, kaj malpli precize) en la senco “kruco kun krucumita Jesuo”; oni rigardu, ekzemple, cxe la retpagxo de “Espero katolika”
Krucifikso estas alia afero, pli bone: alia ajxo; temas ja pri kruco (kun horizontalaj brakoj pli mallongaj ol la vertikala fosto), gxenerale kun Jesuo krucumita (alnajita), sed ankaux sen li:
Konklude: mi ne tusxus “krucifikso”.
Sed ankau tio ne egalas al "krucifikso".
Mi ĉiam supozis, ke la vorto “krucifikso” rilatas al la kruco mem, kiu ne ĉiam surhavas la figuron de Kristo (precipe en protestantaj landoj, mi kredas). Do, kiam nun en Italujo estas disputo pri la krucoj en lernejoj, mi pensis, ke temas pri la kruco kiel simbolo, ne pri la figuro fiksita al ĝi. Sed mi ne estas kristano.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì
26 novembre 2009 23.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
Krucifikso
Andreas:
Renato Corsetti
>Kio, do, estas
"krucifikso"? Mi ne plu komprenas.
>Laŭ granda itala vortaro: Cristo messo in croce, l'immagine di Cristo in croce,
alivorte Kristo sur la kruco, la bildo de Kristo sur la kruco.
Fakte, kiel mi jam diris, temas pri du diversaj aferoj:
1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi; por kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;
2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la kruco.
En la italaj lernocxambroj kaj jugxocxambroj pendas el la muro krucifiksoj, do bildoj (skuptajxoj) de la Krucumito, de Kristo sur la kruco.
Se temas pri nura kruco sen Krucumito, oni diru simple “kruco”.
Gxis
Antonio
> Se temas pri nura kruco sen Krucumito, oni diru
> simple “kruco”.
Tiel ankaŭ mi interpretas la vorton "krucifikso". Min
tre surprizis, ke iu povas nomi simplan krucon (eĉ artan
tian, kun speciale religia signifo) "krucifikso".
En la finna, "krusifiksi" estas iom konata vorto, sed
ne tre multe uzata. Simpla kruco estas pli ofta simbolo
por kristanoj ĉi tie, ol skulptaĵ(et)o kun la krucumito.
Pri krucifikso oni verŝajne pli ofte uzus finnan vorton,
kiu laŭvorte signifas "bildo pri krucen-najlito".
Harri (kiu lastatempe legis pri finnino, kiu en Italujo
estigis bruon pri krucumito-simboloj)
Antonio skribis:
: Fakte, kiel mi jam diris, temas pri du diversaj aferoj:
1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi; por
kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;
2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la
kruco.
Informe: en la nederlanda krucifikso estas "kruisbeeld" (kruc-bildo)
kaj kruco estas "kruis"
Amike salutas
Leo
Cetere historie versxajnas ke Jesuo nek naskigxis je "kristnasko", nek
mortis sur kruco
gxis, Ronaldo N
Harri (kiu lastatempe legis pri finnino, kiu en Italujo estigis bruon pri krucumito-simboloj)
Ankaux la Oktobra Revolucio okazis en novembro, sed tio ne signifas, ke gxi ne okazis; kaj oni povas diskuti pri la formo de la Jesua kruco (cxu kun egalaj aux malegalaj brakoj), sed nur la Atestantoj de Jehovo fantaziumas pri nura kaj pura vertikala fosto.
Gxis
Antonio
Ankaux la Oktobra Revolucio okazis en novembro, sed tio ne signifas, ke gxi ne okazis; kaj oni povas diskuti pri la formo de la Jesua kruco (cxu kun egalaj aux malegalaj brakoj), sed nur la Atestantoj de Jehovo fantaziumas pri nura kaj pura vertikala fosto.
Dankon al ĉiuj kontribuintoj.
Mi provizore registris:
krucifiks·o [1oa] ~ kruc·um·it·o, kruc·um·it·o·bild·o, kruc·o (laŭ la kunteksto)
krucifiks·o [1oa] ~ [...], kruc·o (laŭ la kunteksto)
1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi; por kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;
2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la kruco.
Fra Simo:
> Kun iom da miro mi legas, ke lau Antonio ankau la Esperant(ach)a vorto estus uzata kun ambau jenaj signifoj :
1) krucumito: homo alnajlita al kruco kaj sekve mortigita per gxi; por kristanoj, “la Krucumito”, en eminenta senco: Kristo krucumita;
2) krucifikso: bildo (pentrita, skulptita, brodita ktp) de Kristo sur la kruco.
> SHajnas al mi, ke ghi ne
estas efektive uzata en Esperanto (malbonalingva !) kun la unua el tiuj
signifoj. Krome shajnas al mi, ke la vorto ordinare nomas apartan ajhon en
formo de kruco, portantan figuron de Jesuo krucumita, ne bildon pri tia kruco
au pri la Kruco. Pri chi tio mi eble eraras ; se Antonio trovos
taugan citajhon, ni devos distingi tiujn du signifojn.
Evidente mi malbone klarigis mian penson. Mi diris, ripetis kaj ripetas, ke “krucumito” kaj “krucifikso” estas du malsamaj aferoj: la unua rilatas al homo alnajlita al kruco (por kristanoj, en eminenta senco Jesuo); la dua rilatas al ajxo bildiganta Jesuon krucumitan (ordinare temas pri skulptajxo - ekzemple, tiu de Donatello en la pregxejo honore al la Sankta Kruco en Florenco:

sed ekzistas ankaux multegaj ekzemploj de pentritaj krucifiksoj: ekzemple, tiu de Cimabue en la sama Pregxejo honore al la Sankta Kruco en Florenco):

Pro tio mi diris kaj ripetas, ke prefere oni ne tusxu la vorton krucifikso.
Gxis
Antonio
mi diris kaj ripetas, ke prefere oni ne tusxu la vorton krucifikso.
mi plene konsentas
> Date: Fri 27 Nov 2009 05:09
> From: Leo De Cooman
>
> Informe: en la nederlanda krucifikso estas "kruisbeeld" (kruc-bildo)
> kaj kruco estas "kruis"
cxi kaze mi tradukus "beeld" per "statu(et)o""
alia flankajxo: cxu mi prave kredas ke krucifikso estas ne ekzakte
kristana, sed nur *katolika* simbolo?
> Date: Fri 27 Nov 2009 14:41
> From: Renato Corsetti
> Mi provizore registris:
>
> krucifiks·o /[1oa]/ ~ kruc·um·it·o, kruc·um·it·o·bild·o, kruc·o /(la? la
> kunteksto)
bonvolu forstreki la "kruc.o"
Se temas pri nura kruco sen Krucumito, oni diru simple ?kruco?.mi plene konsentas
bonvolu forstreki la "kruc.o"
> Informe: en la nederlanda krucifikso estas "kruisbeeld" (kruc-bildo)
> kaj kruco estas "kruis"
Ronaldo:
>cxi kaze mi tradukus "beeld" per "statu(et)o""
Ne nepre temas pri statu(et)o, povas temi ankaux pri alispeca bildo, erkzemple pentrajxo
Ronaldo:
>alia flankajxo: cxu mi prave kredas ke krucifikso estas ne ekzakte
kristana, sed nur *katolika* simbolo?
Katolikoj kaj ortodoksuloj gxenerale referencas al krucifikso, do kruco kun la Krucumito (glorplena aux suferanta), por emfazi la morton de Jesuo por elacxeto de la homaj pekoj; evangelianoj (protestantoj) preferas simplan krucon sen la korpo de Jesuo, por emfazi lian Revivigxon.
En tiu senco, efektive "krucifikso" ne estas nuntempe tut-kristana simbolo (tamen, kiam kristanoj estis ankoraux nedisigxintaj, “krucifikso” apartenis al la tutkristana komunumo).
Pri kruco: ekzistas multaj specoj da gxi. Mi citas kelkajn:
ortodoksa kruco (kun ok brakoj):

greka kruco (kun egalaj brakoj:

Malta kruco:

Kruco de sankta Antono:

Kruco de sankta Andreo:

Templara kruco:

Jerusalema kruco:

Vandea kruco:

Lorena kruco:

Ekzistas ankaux ne-kristanaj krucoj:
Hok-kruco (svastiko):

Kelta kruco:

Egipta kruco:

Kruco estas ankaux la emblemo de la homhelpa institucio “Rugxa Kruco”, kiu tamen nun apudmetas ankaux la islaman simbolon “lunarko”, por respekto al la islamanoj:

Gxis
Antonio