subtitoloj, lanchi

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2008, 1:02:19 PM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bedaurinde kelkaj Esperantistoj nelogike uzas la kunmetajhon "subtitoloj" ankau por la tekstoj, kiuj akompanas filmon. Char 'la bona lingvo' ne nur temas pri uzi kunmetajhojn anstatau novradikojn, sed ankau pri uzi logikajn kunmetajhojn anstatau nelogikajn kunmetajhojn, mi proponas la jenan linion:

sub-titol-o-j (ĉe filmoj) --> sub-tekst-o-j

La termino "subtekstoj" estas jam uzata de multaj esperantistoj kiuj okupighas pri subteksta esperantigado de filmoj. Por pli detala informo pri la termino, legu en la Esperanta Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Subtekstoj#Terminologio

Aldone, mi proponas la jenan linion:

lancx-i --> iniciat-i, komenc-i, sur-merkat-ig-i, ek-funkci-ig-i

La lasta alternativo necesas por la komputada uzo de "lanchi".

Kion opinias la aliaj pri hi tiuj du proponoj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2008, 1:45:22 PM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>sub-titol-o-j (cxe filmoj) --> sub-tekst-o-j

Mi registris tion.

>lancx-i --> iniciat-i, komenc-i, sur-merkat-ig-i, ek-funkci-ig-i

Mi registris ankau' tion, sed vidis ke estas kunpus'ig'o kun la
signifo de "lancx-i" registrita en la 9-a Oficiala Aldono. Decidu vi
kiel limigi la vortojn post la --> por ne g'eni la difinon de la
Oficiala Aldono.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2008, 2:10:17 PM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
>lancx-i --> iniciat-i, komenc-i, sur-merkat-ig-i, ek-funkci-ig-i

Mi registris ankau' tion, sed vidis ke estas kunpus'ig'o kun la
signifo de "lancx-i" registrita en la 9-a Oficiala Aldono. Decidu vi
kiel limigi la vortojn post la --> por ne g'eni la difinon de la
Oficiala Aldono.

Mi ne rimarkis ke la vorto estis oficiale aldonita en la 9-a OA. Chu ni nun eble uzu "=" anstatau "-->"?

Certe la dua signifo en la Oficiala Aldono estis jam kovrita de la alternativoj kiujn mi proponis. Por la unua signifo eblus aldoni "enuzigi je la unua fojo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2008, 4:23:46 PM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com

>Chu ni nun eble uzu "=" anstatau "-->"?
>Por la unua signifo eblus aldoni "enuzigi je la unua fojo".

Mi provis s'ang'i lau'e.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 16, 2008, 6:33:36 PM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 2/16/08, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
Aldone, mi proponas la jenan linion:

lancx-i --> iniciat-i, komenc-i, sur-merkat-ig-i, ek-funkci-ig-i

La lasta alternativo necesas por la komputada uzo de "lanchi".
 
 
Viaj proponoj tauxgas por aferoj, libroj, varoj, masxinoj inkluzive komputiloj, raketoj ktp.
Sed mi dubas, ke gxi taugas por homoj.
Kiam oni volas konatigi iun novan, junan aktoron, verkiston, pentriston ktp al la publiko, oni lancxas lin.
Vjetnamoj ne trovas tauxgan vorton en la vjetnama por tiu-cxi senco de lancxi kaj slange uzas la vjetnamigitan vorton "lăng xê" /lang se/ kiu devenas de la franca vorto "lancer".
 
Thu

 


Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2008, 6:57:06 PM2/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Viaj proponoj tauxgas por aferoj, libroj, varoj, masxinoj inkluzive komputiloj, raketoj ktp.
Sed mi dubas, ke gxi taugas por homoj.
Kiam oni volas konatigi iun novan, junan aktoron, verkiston, pentriston ktp al la publiko, oni lancxas lin.

Lau mi oni povus diri "surmerkatigi aktoron/verkiston". Sed eble pli bona alternativo tiu-kaze estus "ekkonatigi" au "ekfamigi".

Marcos

Pilar Otto

unread,
Feb 17, 2008, 6:24:06 AM2/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Unue pri "subtitolo(j)": mi tute samopinias kun Marcos pri "subteksto(j)",
cxar neniel temas pri titoloj nek pri subtitoloj. Oni simple transprenis
nelogikan uzmanieron el alia(j) lingvo(j).

Due pri "lancxi":
Nguyen Xuan Thu:


> Viaj proponoj tauxgas por aferoj, libroj, varoj, masxinoj inkluzive
> komputiloj, raketoj ktp.
> Sed mi dubas, ke gxi taugas por homoj.
> Kiam oni volas konatigi iun novan, junan aktoron, verkiston,
> pentriston ktp al la publiko, oni lancxas lin.

Tamen, eble "surmerkatigi" tauxgas por tiu situacio.

> Vjetnamoj ne trovas tauxgan vorton en la vjetnama por tiu-cxi senco de
> lancxi kaj slange uzas la vjetnamigitan vorton "lăng xê" /lang se/ kiu
> devenas de la franca vorto "lancer".

Iel simile, sed oficiale kaj ne slange, oni norvege uzas "lansere" pri homo
kaj varo. Pri sxipo oni diras "sjø-sette" = "mar-meti", en pli komprenebla
Esperanto "surmarigi" (tamen tiu vorto ne transdonas la signiferon
"unuafoje"). Pri satelito oni diras "sende opp" (sendi supren), "skyte opp"
(pafi supren) k.s.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2008, 6:10:57 AM2/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu kaj Marcos!

>"ekkonatigi" au "ekfamigi".

Mi registris ankau' tion.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages