ideografi-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2010, 8:46:59 AM12/22/10
to °listo 'lbl'
Pro privata diskuto kun Tadasi Saka venis al mi la ideo pri ĉi tiu linio:

ideografi-o [3oa] = ide-sign-o-skrino

Ĉu akceptebla?

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Dec 22, 2010, 8:54:45 AM12/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/12/22 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:

> Pro privata diskuto kun Tadasi Saka venis al mi la ideo pri ĉi tiu linio:
>
> ideografi-o [3oa] = ide-sign-o-skrino
>
> Ĉu akceptebla?

Lau mi, jes. Vi mistajpis: ide-signo-skribo

Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2010, 10:32:08 AM12/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Jose' Antonio! Iam mi devos kolekti antologion de miaj skriberaroj.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

José Antonio Vergara

unread,
Dec 22, 2010, 1:15:36 PM12/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Iam mi devos kolekti antologion de miaj skriberaroj.

Nu, tioma investo de energio kaj tempo ne valorus la penon, char
skriberaroj ne gravas. Cetere, via plej ofta mistajpo estas
"Espernato", kio trafe igas la tutan aferon ech pli fandita al via
personeco mem. Provu iom pli miksi la literojn al "Esprenato", do
"Esp-Renato"

Eble estus pli saghe fari antologion de viaj obstinoj, kiel ekzemple
la kontrauFundamenta uzo de surogato "u(" supozeble inventita de vi :
"ankau(", "anstatau(", "kontrau(diri", adiau(i", "morgau(a plano",
ktp.

Bonshance mi ghis nun ne rimarkis ke iu alia imitas vin tiel. Mi uzas
la simplan Zamenhofan helpalfabeton per h : ch, gh, hh, jh, u.
Chi-rilate mi tamen iom simpatias teorie al la obsedigho de D-ro
Albault (NHA), sed ne uzas ghin.

José Antonio

Fabio Bettani

unread,
Dec 22, 2010, 2:05:28 PM12/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Iam mi devos kolekti antologion de miaj skriberaroj.

Mi trute konsentas. (citaĵo el http://bit.ly/hIOSBg) ;-)

José Antonio:
> [...] Cetere, via plej ofta mistajpo estas


> "Espernato", kio trafe igas la tutan aferon ech pli fandita al via
> personeco mem.

Esperinde tio ne signifas, ke mi ŝuldas al Renato mian ideon pri nova
planlingvo ĝuste nomata Espernato, kiun mi prilaboras. Ĝi estas moka
esperantido bazita sur la plej oftaj misskriboj kaj lingvaj kapricoj
de esperantistoj. En Espernato ekzemple malpermesatas la ĝustaj
ĉapelitaj literoj, kaj rekomendindas uzi diversspecajn surogatojn en
la sama frazo. Tie ankaŭ la "u("-sistemo estas tute bonvena.

Amoke,

--
Fabio

renato corsetti

unread,
Dec 23, 2010, 3:41:58 AM12/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> Eble estus pli saghe fari antologion de viaj obstinoj, kiel ekzemple
la kontrauFundamenta uzo de surogato "u(" supozeble inventita de vi :
"ankau(", "anstatau(", "kontrau(diri", adiau(i", "morgau(a plano",
ktp.

Ne, ne mi inventis tion, sed en kelkaj Yahoo-listoj, se mi skribas "ankaŭ", en la listo aperas "ankau(" pro ia aŭtomata transformo en la listo mem. Same ĝi ŝanĝas aŭtomate la ĉapelojn de "ĉarma" al "c^arma". Mi ne scias, kiu inventis tion, sed temas pri sistemo eble uzita de programistoj antaŭ jardekoj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 23, 2010, 12:01:45 PM12/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato aldoni al nia listo la jenan linion:

ideografi·o [3oa] ~ ide·sign·o·skrib·o

Ĉar nia linio pri ideogramo estas

ideogram·o → ide·o·sign·o; vort·(er·)o·sign·o

ni almenaŭ pripensu ampleksiĝon de la linio pri "ideografio" al

ideografi·o [3oa] ~ ide·sign·o·skrib·o, vort·(er·)sign·o·skrib·o

Kion opinias la aliaj pri tio?

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
Dec 23, 2010, 12:53:56 PM12/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Ĉar nia linio pri ideogramo estas
>
> ideogram·o → ide·o·sign·o; vort·(er·)o·sign·o
>
> ni almenaŭ pripensu ampleksiĝon de la linio pri "ideografio" al
>
> ideografi·o [3oa] ~ ide·sign·o·skrib·o, vort·(er·)sign·o·skrib·o
>
> Kion opinias la aliaj pri tio?

Lau mi Marcos pravas. Vershajne mi ne partoprenis au ne memoras la
tiaman diskuton pri ideogramo, sed la dua signifo etendebla nun ankau
al la bonlingva esprimo por ideografio estas ghusta, ekz. por la plej
grava ideosigna skribsistemo, nome la china.

La libro "The Chinese Language: Fact and Fantasy" de John DeFrancis
(1984) klarigas ke fakte estas senbaza mito la trosimpliga penso ke la
chinaj skribsistemaj unuoj reprezentas nur unuopajn ideojn sendepende
de sonoj. La kroma signifo "vort-(er)-o-signo" por ideogramo, kaj tiel
"vort-(er)-o-signo-skribo" por ideografio, estas do ghusta.

Jose' Antonio

renato corsetti

unread,
Dec 23, 2010, 4:21:38 PM12/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos kaj Jose' Antonio:

> ideografi·o [3oa] ~ ide·sign·o·skrib·o, vort·(er·)sign·o·skrib·o

Mi ŝanĝis al tio.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages