Reponde al la proponoj de Vilhelmo
Lutermano:
>ekstravaganca:
delira
Laux mi, temas pri du tute malsimilaj konceptoj. “Delira” rilatas al stato de psika aux malsana perturbo, gxenerale nedauxra (ekzemple pro febro, ebrieco); “ekstravaganca” rilatas, kontrauxe, al strangeco de konduto, malsagxo, malsprito, gxenerale en konstanta dauxro.
Krome, ekstravaganca estas zamenhofa vorto, kial kontesti gxin sen grava kialo?
>sinistro:
katastrofo
sinistro egalas al akcidento, malfelicxo, malagrablajxo; katastrofo estas tro forta termino (gxi egalas al malfelicxego).
>parcelo: terpeco
Principe, la du terminoj estas efektive sinonimoj. Tamen: 1) parcelo estas zamenhofa vorto; kial kontesti gxin sen grava kialo?; 2) dum parcelo ebligas la formadon de aliaj vortoj (ekz parceligi, parcelisto), terpeco estas malpli generema vorto.
>denonco: malaligho,
malanigho, malsubskribo, eksigho
Mi supozas, ke la vorto “denonco” (kiu ne aperas en NPIV) estas en rilato kun la franca “dénoncer”, parenca al la itala “denunciare”. Nu, tiu vorto povas signifi: 1) anonco; diskonigo; indiko; sciigo (ekz.: deviga anonco de malsano); 2) deklaro (ekz.: impostodeklaro; deklaro pri morto; deklaro pri heredajxo); 3) denunco (ekz.: denunco al la polico); 4) plendo (ekz.: plendo pri timata damaĝo); 4) cxesigo, maldauxrigo, revoko, rompo (ekz.: cxesigo/ maldauxrigo/ revoko de traktato); 5) malaligxo, malanigxo, eksigxo (ekz.: malaligxo al asocio).
La proponataj anstatauxaj terminoj kovras, do, nur etan parton el la signifoj.
Kiom koncernas “malsubskribo”-n, mi konjektas ke temas pri kruda lauxvorta traduko el la angla, ne en la senco “malsubskribo”, sed en tiu “malabono” aux “malmendo”.
>ikonoklasto:
ikonrompulo (krome, figurasenca:) taburompulo
krom ikonrompulo, mi dirus ikonrompisto kaj (cxefe) bildorompisto. En figura senco, taburompulo/ taburompisto ne redonas precize la sencon de la vorto ikonoklasto, kiu rilatas ne necese al tabuoj, sed al tradiciaj principoj. Tamen, la terminoj estas allaseblaj, eventuale kun la aldono de tradicirompisto, sanktajxorompisto.
Gxis
Antonio De Salvo
>ekstravaganca: delira
Laux mi, temas pri du tute malsimilaj konceptoj.
Krome, ekstravaganca estas zamenhofa vorto, kial kontesti gxin sen grava kialo?
> sinistro: katastrofo
sinistro egalas al akcidento, malfelicxo, malagrablajxo; katastrofo estas tro forta termino (gxi egalas al malfelicxego).
> parcelo: terpeco
Principe, la du terminoj estas efektive sinonimoj. Tamen: 1) parcelo estas zamenhofa vorto; kial kontesti gxin sen grava kialo?; 2) dum parcelo ebligas la formadon de aliaj vortoj (ekz parceligi, parcelisto), terpeco estas malpli generema vorto.
> denonco: malaligho, malanigho, malsubskribo, eksigho