Re: (la bona lingvo) Kurs-o

1 view
Skip to first unread message

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 27, 2010, 5:57:29 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> KURSO
>
> 1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ
> metio:
>
> Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj.
> Ĉiuj kursanoj estas tre diligentaj.
>
> 2. Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn:
>
> La ŝipo tenis sian kurson suden.
> La buso kursas laŭ difinita itinero ene de la urbo.
> Ĉi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj.
>
> 3. Kurzo:
>
> La kurso de la usona dolaro lastatempe falas.
> Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero
> ne plu cirkulos kun sia leĝa valoro / cirkuligis novan moneron kun leĝa
> valoro).

> Mi neniam aŭdis la vorton “kurs-o” uzata en la dua aŭ tria signifo. Ĉu iu
> konstatis tiun uz-manieron?

La tria signifo kredeble estas nun arkaika. La formo "kurzo" plene
forpuŝis la iaman "kurso" en tiu signifo.

La dua signifo ja ekzistas, sed ĝi dronas en la maro de "kurso"j laŭ
la unua signifo, ĉar Esperantistoj tre ofte parolas pri instruado, sed
kompare multege malpli ofte pri ŝipirado.

Mi sukcesis trovi okazojn de kurso 2 nur en "La Mortula Ŝipo, Rakonto
de usona maristo" (de B. Traven, el la germana tradukis Hans Georg
Kaiser), kaj kompreneble ĉe Zamenhof:

La devo de la poŝtaj oficistoj, kiuj veturas kun la ŝipo, estas
dividi la poŝtaĵojn laŭ la
apartaj poŝtaj kursoj.

(el la Fundamenta Krestomatio, kie estas samtekste pluraj pliaj ekzemploj)

> Se jes, eble ni bezonas liniojn kaj ebel bezonas proponi oficialigon de io.

"Kurzo" jam estas oficiala (9OA).

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 1:55:39 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi aldonus la liniojn:

kurso [1oa] (en la senco de valoro de valuto) --> kurz-o [9oa]
kurso [1oa] (en la senco de voj-plano) --> voj-plan-o

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 30, 2010, 2:24:47 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis la jenajn du liniojn:

kurso [1oa] (en la senco de valoro de valuto) --> kurz-o [9oa]
kurso [1oa] (en la senco de voj-plano) --> voj-plan-o

ReVo kaj PIV uzas por siaj difinoj de la dua signifo de "kurso" la esprimon "vojlinio" kaj ne "vojplano". Sed min kontentigas nek "vojlinio" nek "vojplano" kiel tute taŭga alternativo al tiu senco de "kurso". Do, se entute ni listigu linion por tiu senco, ĝi laŭ mi estu kun "~", kaj eble kun ambaŭ alternativoj:

kurso [1oa] (en la vetur-rilata senco) ~ voj·plan·o, voj·lini·o

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Oct 30, 2010, 4:24:08 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

>  kurso [1oa] (en la vetur-rilata senco) ~ voj·plan·o, voj·lini·o

 

Mi ne havas problemojn pri “voj-lini-o”. Eble, tamen, mi preferus reteni la à.

 

Amike

 

Renato

 

ro-esp

unread,
Oct 30, 2010, 10:15:59 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

> kurso [1oa] (en la vetur-rilata senco) ~ voj·plan·o, voj·lini·o

Miaimprese tiu signifo de la vorto estas de nederlanda deveno, kaj
gxia signifo estas pli simila al tiu de la vorto "ir-direkto". Oni
konsciu ke gxi venas de marsxipa uzado, do de
kampo kie ne ekzistas vojoj. Poste oni uzis gxin aviade, sed neniam
kiam awtomobilo aw alia veturilo uzas vojojn.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

ro-esp

unread,
Oct 30, 2010, 10:39:06 PM10/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>

> Mi aldonus la liniojn:


>
> kurso [1oa] (en la senco de valoro de valuto) --> kurz-o [9oa]

Kiom mi scias, ne temas pri la *valoro* de valuto, sed pri gxia
*prezo* (esprimata en alia valuto). Ecx ne nur pri prezoj de valutoj,
sed same pri tiu de akcioj (bors-kurzo?).Kredeble la vorto kurzo
indikas ajnan prezon de ajxoj kies prezoj emas fluktui(?) (karbo,
oleo, oro, argxento)

Johan Derks

unread,
Oct 31, 2010, 4:50:05 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Estus granda domagho fordifini 'kurso' kiel 'vojplano',  'vojlinio'. Tiu latindevena signifo apartenas al la signifokampo de 'kurso'.
Ech, depende de kiun signifon oni atribuas al la signo ~ (mi chiam ne bone scias), mi estas kontrau ghia enpreno en la liston.
 
Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 5:25:39 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:



Ø  > kurso [1oa] (en la vetur-rilata senco) ~ voj·plan·o, voj·lini·o


 

Estus granda domagho fordifini 'kurso' kiel 'vojplano',  'vojlinio'. Tiu latindevena signifo apartenas al la signifokampo de 'kurso'.

Ech, depende de kiun signifon oni atribuas al la signo ~ (mi chiam ne bone scias), mi estas kontrau ghia enpreno en la liston.

 

Tiu linio estas legenda tiel:

 

Se vi uzas la vorton “kurso” en la senco rilata al veturado, vi rajtas diri ankaŭ “voj-plan-o” aŭ “voj-lini-o”.  Tio estus laŭ la propono de Marcos. Mi mem metus la à kio signifus: Ne uzu la vorton…. sed diru……

 

Amike

 

Renato

Johan Derks

unread,
Oct 31, 2010, 5:46:06 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Char mi komprenas nun, ke

Ø  > kurso [1oa] (en la vetur-rilata senco) ~ voj·plan·o, voj·lini·o

 

ne estas depreco de la vorto 'kurso', mi estas por.
 
Amike,
Johan
 
 
 

renato corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 6:20:10 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

"ir-direkto"

Mi ne havus problemojn aldoni ankaŭ tiun variaĵon, se neniu protestas.

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Oct 31, 2010, 6:25:50 AM10/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| ne temas pri la *valoro* de valuto

Bone, mi resume kopias el la difino en la 9-a aldono:

(referenca prezo de valorpaperoj, valutoj aŭ varoj aŭ relativa valoro de valutoj)


Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages