Al Bertilo la demando:
Kiel vi pravigas la uzadon de
radiobutono?
Antau 1½ jaro ni konkludis, mi kredas, ke
radio estu uzata nur por io, kio disvastighas de iu centro.
Kun tio tamen Renato rimarkigis, ke radio ankau
eliras de centro (radi-stacio).
Mi chiam estas forta malfavoranto de uzado de radio
kun o en kunmetajhoj, kvazau radio' estas radiko.
Do kiam mi vidis radiobutono en via komputika
leksikono, mi mense substituis radibutono (markloko en htmla
formularo).
Vi mem prave klarigis la etimologion de tiu 'radio'
el radiricevilo.
Por mi eblas nur tri vortojn por tio, kion multaj
aliaj nomas radio: radiaparato, radiricevilo kaj, plej shatata, char pli
mallonga: radiilo.
Do, kial vi uzas tiun damnitan radio, tiel
firmigante la vortobildon kun o, kvazau ekzistas vorto radioo?
Due, chu ne radiilbutono estus bona
termino?
Amike,
Johan