| Laŭ Renato kando --> bombono.
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
Mi neniam aŭdis tiun vorton antaŭe, kvankam mi vidas, ke ĝi estas Fundamenta. Laŭ la priskribo, temas pri tre rafinita sukero. Mi trovis paĝon pri la afero en Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/Kando, kiu ligas ĝin al la angla vorto “Rock candy” (kiun mi neniam antaŭe renkontis).
Mi ne scias, kiu verkis la paĝon en Vikipedio, sed la homo ŝajnas scii ion pri la afero. Li/ŝi priskribas, kiel oni uzis kandon antaŭ la apero de kristaligita sukero. Li/ŝi mencias, ke oni forrompis peceton kaj tenis ĝin en la buŝo dum oni trinkis teon aŭ kafon. Fakte mi scias, ke mia avo (kiu naskiĝis en la 19a jarcento), trinkis tiel sian teon, sed li devis suĉi la teon tra sukerkubo, supozeble ĉar ne plu ekzistis tiu kando. Liaj gepatroj estis el orienta Eŭropo.
Do, mi supozas, ke la vorto “kando” rilatas al iu formo de sukero, kiu ekzistis en la tempo de Zamenhof, sed intertempe malaperis. Tio ne estas sama kiel “bombono”.
“Kanditaj fruktoj” devas esti kiel la angla “candied fruit”. Malgrandaj fruktopecetoj aŭ ŝeloj estas konservitaj en tre densa sukera solvaĵo, sed la likvaĵo poste estas forigita, do temas pri tre sukerecaj konservitaj ŝeloj aŭ fruktoj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013
11.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) ĉu kando
estas bombono?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email
to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Mi ĵus serĉis la vorton “kando” en la Tekstaro. Rezulto: mi ricevis 19 trafojn por Samarkando kaj unu por frikando. La vorto “kando” nenie aperas.
Poste mi serĉis “kandit...” (pensante pri kanditaj fruktoj aŭ simile), sed por tio mi ricevis nul trafojn.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato:
mercoledì 10 aprile 2013 12.32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) ĉu kando
estas bombono?
Nguyen Xuan Thu:
| Do, mi supozas, ke la vorto “kando” rilatas al iu formo de sukero, kiu ekzistis en la tempo de Zamenhof, sed intertempe malaperis. Tio ne estas sama kiel “bombono”.
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
Oni trovas “kandizita” (ekz.: http://eo.wikipedia.org/wiki/Zingibro )
Cxiukaze, kando ne egalas al bombono (maksimume al sukerajxo).
Gxis Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 14:19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?
Tamen eĉ PIV informas, ke la vorto “kandizi” estas evitinda, kaj transsendas al la transitiva verbo “kandi”. Por ne uzi la neoficialan sufikson -iz-, tio ŝajnas al mi rekomendinda aliro.
Mi mem jam korektis la vorton “kandizi” al “kandi” en la artikolo pri “Kando” en la Esperanta vikipedio. Nun mi faris same en la artikolo pri zingibro.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013
15.01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: ĉu
kando estas bombono?
Fakte, ankaux en la itala oni parolas pri “candito” kaj “frutta candita” (mi miras, ke Renato skribis, ke tiaj konceptoj ne ekzistas en la itala. La verbo “candire” estas registrata jam de 1698; kuriozajxo: la vorto devenas el la araba qandī ‘= densigita suko de sukerkano).
Sinonimo: konfitajxo.
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013 16:53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: woensdag 10 april 2013 14:35Onderwerp: (la bona lingvo) ĉu kando estas bombono?
--
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Anna LowensteinVerzonden: woensdag 10 april 2013 17:28Onderwerp: R: (la bona lingvo) R: ĉu kando estas bombono?
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
Kara Johano,
Neniu proponas ŝanĝi la Fundamenton. La problemo ŝajnas esti miskompreno de la signifo de la Fundamenta vorto “kando”, ĉefe ĉar kando ne plu estas konata (krom en Vjetnamujo, ŝajne).
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Johan Derks
Inviato: mercoledì 10 aprile 2013
16.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ĉu
kando estas bombono?