Propono Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson(ne oficialan prefikson au ne oficialan sufikson),cxar gxi estas universale uzata en nuntempa Esperanto kaj la europaj lingvoj.Mi prenu aerofiton陨石 kiel ekzemplon,Esperante:aerolito,ruse:аэролит,angle:aerolite,france:aerolit(h)e,germane:aerolith,itale:aerolito,hispane:aerolito,portugale:aerolito,rumane:aerolito,:…Se oni posedas la -lit-,do li au sxi duone ekscias signifojn de la aliaj pli ol 30 vortoj kun –lit-,ekzemple antilitika防结石的,entomolito昆虫化石,eolito原始石器,eolitiko原始石器时代,iknolito足迹化石,karpolito果实化石,kriolito冰晶石,litiazo【医】结石,litifikacio石化,litika石的,石制的;结石的litino氢氧化锂,litobio石蜈蚣,litofito石生植物,litografi石印,litografo石印品,litografisto石印工人,litografio石印术,litoida如石的,litolatrio拜石教,litologo岩石学者,litologio岩石学,litosfero岩石层,litoskopo探石器,litotomio切(结)石刀,litotricio碎石术,megalito巨石,mezolitiko中石器时代,monolito独石柱,neolitiko新石器时代,paleolitiko旧石器时代,riolito【矿】流纹岩,trilito三石塔,urolito尿结石,zoolito动物化石 kaj aliaj.Se oni unue ellernas Esperanton kaj poste eklernas la europajn lingvojn,do ili povas rezoni per analogio kaj akiri duoplan rezulton per duona peno, kaj inverse.Se oni ne akceptas la –lit- kaj volas anstatauigi la –lit- per sxtono,anstatauigi neolitikon per novsxtonepoko kaj paleolitikon per prasxtonepoko,do la du anstatauaj vortoj estas malpli koncizaj kaj pli longaj.Ili fakte ne estas vortoj sed vortogrupoj, kaj multe, multe da nuntempaj Esperanto-vortaroj devas esti rekompilotaj inkluzive de plena vortaro de Esperanto,cxar gxi fakte jam akceptis la –lit-, ekzemple,aerolito,kiel mi jam diris antaue.Tio estos malsxpara kaj neakceptata,kio eble vekos ĥaoson. Ji Yingeng |
Ji Yingeng:
Ø Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson(ne oficialan prefikson au ne oficialan sufikson),cxar gxi estas universale |
uzata en nuntempa Esperanto kaj la europaj lingvoj.
|
Kara Ji, mi ne plu scias, kiel klarigi al vi, ke via sinteno estas perfekte mala al tiu de ĉi tiu listo.
Amike
Renato
> Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson
Mi akceptus vian proponon, se efektive -lit- estus jam uzata kiel
afikso en nia lingvo. La problemo estas, ke en preskaŭ ĉiuj el viaj
vortoj ĝi ne rolas kiel afikso.
Se "lito" estus afikso:
- "karpolito" estus ŝtono el bongusta fiŝo
- "litino" estus ina ŝtono
- "kriolito" estus krianta ŝtono
- "litografo" estus nobelulo el Ŝtonolando
- "litologo" estus la ago logi ŝtonojn (ja malfacila afero: ili neniam reagas!)
- "litosfero" estus ŝtona sfero
...
Vi certe scias, ke tiuj ĉi vortoj jam havas tute alian signifon en
Esperanto. "Kriolito" havas neniun rilaton al "krio". "Litografo" ne
estas grafo. Kaj tiel plu.
La enkonduko de "-lit-" kiel afikson kreus multajn tiajn duoblaĵojn.
Pro tio ĝi estas tre nederizinda.
Amike,
--
Fabio
> Ne estas tute maltrafe supozi, ke iuj el la membroj de tiu chi forumo
strebas al planlingvo simila al Esperanto kaj surbaze de kelkaj (ne
chiuj!) el ties principoj.
Nu, se tio ne estas tute maltrafa, ankaŭ ne estas tute maltrafe supozi, ke
aliaj celas igi la eŭropan monda lingvo.
Tamen, temas nur pri ŝerco. Mi ofte, ankaŭ nun, relegis vian artikolon, kaj
mi ne trovas multajn kontraŭdirojn inter mi kaj vi.
Amike
Renato
Estimata Renato,
Vi bonvolu ne esti malĝoja kaj esti pacienca.Mi jam diris ke unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio ke Esperanto devas esti simpla,logika kaj facillernebla kiel ĉi tie oni opinias,tio estas fundamento,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas pliriĉiĝi kaj evoluiĝi,ĉar epoko marŝas antaŭen.Ĉi tie estas forumo kaj mi nur diris mian opinion ,ĉu ĝi estas prava aŭ ne.Se mi diris malprava kaj mala,mi petus de vi ĉiuj pardonon.
|
|
Unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio,ke Esperanto estas simpla,logika kaj facillernebla,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas riĉiĝi kaj evoluiĝi ,ĉar epoko marŝas antaŭen.
|
Kara Fabio,
Mi treege dankas vin pro via mesaĝo.
Eble vi estas prava,sed laŭ mi lit povus esti uzata kiel radiko,prefikso aŭ sufikso,ekzemple,en la vorto antilitika ĝi devas esti radiko,en la vorto litotomio ĝi devas esti prefikso kaj en la vorto riolito ĝi devas esti sufikso.Ĝi estas utilega.Bedaŭrinde ĝi estas ne akceptata en Esperanto.
Amike
|
Unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio,ke Esperanto estas simpla,logika kaj facillernebla,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas riĉiĝi kaj evoluiĝi ,ĉar epoko marŝas antaŭen.
Estimata S-ro Jose' Antonio Vergara,
Vi bone kaj ĝuste diras.Mi estas tre ĝoja, ke eble ni samopinias.Dankegon.
Ji Yingeng
|
|
日期: 2011年10月30日,周日,上午9:24 |
Mi elkore dankegas vin pro viaj subtenaj vortoj,kara S-ro Jose' Antonio Vergara. |
|
主题: Re: 回复: (la bona lingvo) Re: |
Ji Yingeng:
Ø Vi bonvolu ne esti malĝoja kaj esti pacienca.
Mi ne estas malĝoja, ĉar la vero fine ĉiam triumfas, kaj mi estas tre pacienca, ĉar mi ankoraŭ vizitas mian kor-kuraciston, kvankam li insistas nomi sin “kardiologo”.
Amike
Renato |
Pri –it- Utilega estas la –it-,kiu estas neoficiala sufiksoido,kiu formas la nomon de inflamo el la nomo de organo,ekzemple,apendicito阑尾炎,araknoidito蛛网膜炎,arterito动脉炎,artrito关节炎,balanito龟头炎,bronkito支气管炎,cekumito盲肠炎,ceribrito脑炎,cervicito宫颈炎,cistito膀胱炎,deferentito输精管炎,dermatito=dermito皮炎,encefalito脑炎,endometrito子宫内膜炎,enterito肠炎,epididimito附睾炎,esofagito食管炎,faringito咽炎,flebito=vejnito,gastrito=stomakito,gastroenterito肠胃炎,genuartrito膝关节炎,hepatito肝炎,ikterohepatito黄疸型肝炎,keratito角膜炎,kolecistito胆囊炎,koledokito胆管炎,konjunktivito结膜炎,kordito声带炎,laringito喉炎,limfangito淋巴管炎,limfnodito淋巴结炎,lipito唇炎,mamito乳房炎,mastoidito乳突炎,meningito脑膜炎,miokardiito心肌炎,mjelito脊椎炎,muskolito肌炎,nazsinusito鼻窦炎,neftito肾炎,neŭrito神经炎,oftalmito眼炎,orkidito=orkito=testikito,ostito骨炎,otito耳炎,ovariito卵巢炎,palatito腭炎,pankreatito胰腺炎,penisito阴茎炎,periartrito动脉周炎,peridentito牙周炎,perikardiito心包炎,periostito骨膜炎,peritoneito腹膜炎,pielito肾盂炎,piodermatito浓皮炎,placentito胎盘炎,pleŭrito胸膜炎,pneŭmonito=pulmito肺炎,rakito=spinito,rektito直肠炎=rektumito,rinito鼻炎,salpingito输卵管炎,sinovito滑膜炎,sklerito=sklerotito,sklerodermatito硬化性皮炎,skleroirito巩膜虹膜炎,sklerotito巩膜炎,skrotito阴囊炎,spinito脊椎炎,spondilito脊柱炎,splenito脾炎,stomakito胃炎,stomatito口腔炎,ŝultrito肩炎,tendenito腱鞘炎,testikito睾丸炎,tiflito=cekumito,tireoito=tireoidito甲状软骨炎,tonsilito扁桃体炎,trakeito气管炎,ureterito输尿管炎,uretrito尿道炎,uterito子宫炎,vaginito阴道炎,vaskurito血管炎,vejnito静脉炎,vulvito外阴炎.Eraro(j)? Ankoraŭ? Ji Yingeng |
Ji Yingeng:
Ø Unuflanke mi pensas ke ni devas persisti en tio,ke Esperanto estas simpla,logika kaj facillernebla,sed aliflanke mi pensas ke Esperanto devas riĉiĝi kaj evoluiĝi ,ĉar epoko marŝas antaŭen.
Bonege, sed la problemo estas kiel teni daure la ekvilibron inter la facileco kaj la “riĉigo” (mi ne konsideras la daŭran alprenadon de eŭropaj radikoj riĉigo).
Amike
Renato |
> Mi agnoskas ke tiuj vortelementoj, uzataj en apartaj sciokampoj, estas sufiche elitismaj kaj ne vere internaciaj,
> sed mi opinias ke la posedo de tiuj etimologiaj elementoj klerigas la homojn, ankau la neeuroplingvanojn kiuj tiel lernos ilin ech pere de Esperanto kaj povos utiligi tiun scion dum eventuala lernado de alia europa lingvo kiel la angla, kies lernado cetere ighis nuntempe multe pli utila ol tiu de Esperanto, volu ni tion au ne.
> Sed estas grave distingi inter tiu antikvagreka radikaro kiun oni uzas por scienc-teknikaj vortoj, kies etimologia analizo eblas ghuste tiel kiel vi faris, kaj la komunlingva vortfarado en Esperanto pere de prefiksoj kaj sufiksoj.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Kara Ji Yingeng,
Ø Utilega estas la –it-,kiu estas neoficiala sufiksoido,kiu formas la nomon de inflamo el la nomo de organo
Mi petas vin konsideri nian linion:
-it- (por inflamo de korpaj organoj) → inflam·o
Amike
Renato
|
Bonege, sed la problemo estas kiel teni daure la ekvilibron inter la facileco kaj la “riĉigo” (mi ne konsideras la daŭran alprenadon de eŭropaj radikoj riĉigo).
Mi ne estas malĝoja, ĉar la vero fine ĉiam triumfas,
kaj mi estas tre pacienca,
ĉar mi ankoraŭ vizitas mian kor-kuraciston, kvankam li insistas nomi sin “kardiologo”
Jose’ Antonio:
Ø dum la vero pri chio Esperanta chiam staras je via flanko, kompreneble!
Certe! Tio estas homa eco, ke ĉiu pensas sin en la vero.
Ø kaj bonvolu lasi lin nomi sin kiel li volas.
Bone! Li nomas sin “kardiologo” por imponi min, sed kiam li devas klarigi al si aonklino, kion li faras li certe diras “dottore del cuore” = “kor-kuracisto”.
Ø La afero estas ke tiuj helenaj radikoj estas sufiche internaciaj, ech se ne PLENE internaciaj, kaj do ili estas tre utilaj por la fakuloj.
Mi ne neas tion aŭ ne en ĉiuj okazoj neas tion.
Ø Kiel vi korsetigas la vortojn elektrokardiogramo kaj ekokardiogramo?
Ni havs tre komplikan linion:
kardiogram·o ~ kor·bat·linio, kor·stri·o, kor·spur·o, kor·registr·aĵ·o
sed lastatempe mi devis ĝuste fari ion tian, kaj rakontante pri ĝi mi trovis, ke “kor-bildo” funkcias tute bone.
Ø Chu por aranghi vian chi-fojan konsulton vi vokis per "longdistanca parolkomunikilo" au (skandale) per telefono?
Mi devas konfesi, ke mi vokis skandale per telefono, sed kun la sekreta ĝuo, ke en la araba, skemisma lingvo, la internacia radiko jam tute cedis al loka radiko “hatif”.
Amike
Renato
Sed la vorto “lito” jam havas signifon en Esperanto, kaj jam ofte estas la unua elemento en kunmetaĵoj, ekz. “litoĉambro”, “littuko”, “litkovrilo”, “litkuseno” ktp.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ?? ?
Inviato: sabato 29 ottobre 2011
10.00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
|
Propono Mi proponus ke oni rigardu –lit- kiel neoficialan afikson(ne oficialan prefikson au ne oficialan sufikson),cxar gxi estas universale uzata en nuntempa Esperanto kaj la europaj lingvoj.Mi prenu aerofiton陨石 kiel ekzemplon,Esperante:aerolito,ruse:аэролит,angle:aerolite,france:aerolit(h)e,germane:aerolith,itale:aerolito,hispane:aerolito,portugale:aerolito,rumane:aerolito,:…Se oni posedas la -lit-,do li au sxi duone ekscias signifojn de la aliaj pli ol 30 vortoj kun –lit-,ekzemple antilitika防结石的,entomolito昆虫化石,eolito原始石器,eolitiko原始石器时代,iknolito足迹化石,karpolito果实化石,kriolito冰晶石,litiazo【医】结石,litifikacio石化,litika石的,石制的;结石的litino氢氧化锂,litobio石蜈蚣,litofito石生植物,litografi石印,litografo石印品,litografisto石印工人,litografio石印术,litoida如石的,litolatrio拜石教,litologo岩石学者,litologio岩石学,litosfero岩石层,litoskopo探石器,litotomio切(结)石刀,litotricio碎石术,megalito巨石,mezolitiko中石器时代,monolito独石柱,neolitiko新石器时代,paleolitiko旧石器时代,riolito【矿】流纹岩,trilito三石塔,urolito尿结石,zoolito动物化石 kaj aliaj.Se oni unue ellernas Esperanton kaj poste eklernas la europajn lingvojn,do ili povas rezoni per analogio kaj akiri duoplan rezulton per duona peno, kaj inverse.Se oni ne akceptas la –lit- kaj volas anstatauigi la –lit- per sxtono,anstatauigi neolitikon per novsxtonepoko kaj paleolitikon per prasxtonepoko,do la du anstatauaj vortoj estas malpli koncizaj kaj pli longaj.Ili fakte ne estas vortoj sed vortogrupoj, kaj multe, multe da nuntempaj Esperanto-vortaroj devas esti rekompilotaj inkluzive de plena vortaro de Esperanto,cxar gxi fakte jam akceptis la –lit-, ekzemple,aerolito,kiel mi jam diris antaue.Tio estos malsxpara kaj neakceptata,kio eble vekos ĥaoson. Ji Yingeng |
--
Estimata Renato,
Vi ne estas malgxoja kaj tre pacienca,kio estas treege bona tiel ke mi estas tre gxoja. Cxi tie estas forumo kaj mi nur diris mian opinion:mi diras cxion kion mi scias kaj diras gxin senrezerve.Mi ne pensas ke cxio kion mi diris estas prava. |
|
主题: Re: (la bona lingvo) lit-o por ŝton-o |
Ji Yingeng:
Ø Cxi tie estas forumo kaj mi nur diris mian opinion:mi diras cxion kion mi scias kaj diras gxin senrezerve.
Tute bone!
Amike
Renato
|
>> la posedo de tiuj [helenaj au antikvagrekaj] etimologiaj elementoj klerigas la
>> homojn, ankau la neeuroplingvanojn kiuj tiel lernos ilin ech pere de
>> Esperanto kaj povos utiligi tiun scion dum eventuala lernado de alia europa
>> lingvo kiel la angla, kies lernado cetere ighis nuntempe multe pli utila ol
>> tiu de Esperanto, volu ni tion au ne.
Renato skribis ke li samopinias...
> Ankaŭ pri tio, kvankam eble nia entuziasmo pri tio estas malsama.
Jam aliajn fojojn mi rimarkis ke vi kritike atribuas al iuj
esperantuloj esti "tro entuziasmaj" koncerne al ilia realisma agnosko
pri la daure kreskanta rolo de la angla en la nuna internacia
komunikado.
Mi demandas min chu, lau via aparta ideologia sinteno kiel durlinia
finvenkisto, chiu vera esperantisto devus chiam malaprobe malbeni au
ech krachi dum la mencio de la angla lingvo?
Kredu min, sinjoro! (kiel mi dirus se mi estus ne Corsetti sed
Rosetti): mi amas Esperanton ne malpli ol vi, ech mi bonshance
liberigis min mem de la limigita, frustra kompreno pri ghi kiel speco
de malangla kiu devas konkeri la mondon. Esperanto estas tiom valora,
ke ghi plu vivos kaj floros kiel alternativa lingvo de tiuj kiuj
komprenas ghian egaligan kaj liberigan potencialon, ech se tiuj neniam
estos la plimulto kaj la regantaj potencoj de la mondo pushas
alidirekten. Se vi Renato hazarde sugestas implice ke vi iel estas
morale supera al homoj skeptikaj pri via radikala finvenkismo, mi
humile diras al vi ke vi malpravas.
Amike,
Jose' Antonio
Eble vi estas prava.
|
Dankon,sed mi ne trovis vian inflamon.
Ji Yingeng |
|
--- 11年10月30日,周日, renato corsetti <renato....@uniroma1.it> 写道:
|
|
Esperanto,la eŭropa lingvo? En Ĉinio iuj diras ke Esperanto fakte estas la eŭropa lingvo.Prave,en Esperanto estas multe da radikoj,kiuj devenis de la eŭropaj lingvoj.Iu diris ke ĉirkaŭ 70%de la Esperanto-vortoj ĉerpis el la latina lingvo. Ĝuste tiel S-ro Renato Corsetti kaj aliaj rifuzas akcepti novajn radikojn el la eŭropaj lingvoj,treege volas kaj senĉese klopodas por ke Esperanto fariĝu kiel eble plej multe da egaleco por la eŭropanoj,azianoj kaj aliaj, kio estas prava,bonega kaj neriproĉebla,sed mi pensas ke unu problemo ofte havas duoblan karakteron.Unuflanke ni povus rigardi tion kiel la mankon de Esperanto,la mankon sen la universaleco de la lingvo en la mondo,sed samtempe mi pensas ke ni povas rigardi la mankon kiel avantaĝon,rigardi Esperanton kiel ne nur lingvon sed ankaŭ ilon kaj ŝlosilon,la ilon lerni la eŭropajn lingvojn,la ŝlosilon malfermi la portalon de la eŭropaj lingvoj.Se oni unue ellernas Esperanton kaj poste eklernas la eŭropajn lingvojn do li aŭ ŝi povas akiri duoblan rezulton per duona peno.En la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento S-ino Shi Yiming,konata esperantistino en nia lando,kiu nun laĝas en Nov-Jorko de Usono,diris al mi,ke en iu elementa lernejo de iu lando oni eksperimentis:la studentoj de iu klaso komencis lerni Esperanton ekde la dua lernojaro kaj komencis lerni la anglan lingvon ekde la kvara lernojaro.La studentoj de la alia klaso komencis lerni la anglan lingvon ekde la dua lernojaro kaj daŭrigis ĝis la sesa.Kiam ili ĉiuj estis en la sesa lernojaro,la studentoj de iu klaso posedis Esperanton kaj ilia scionivelo de la angla lingvo superis tiun de la studentoj de la alia klaso.Kaj inverse,dum la someraj ferioj de la jaro 1978 mi fundamente memellernis Esperanton post ĉirkaŭ unu monato:mi ekpovas paroli,legi,traduki kaj skribi helpate de vortaroj,ĉar antaŭe mi lernis la rusan,iomete da angla kingvo kaj tuŝis aliajn eŭropajn lingvojn,ekzemple,la hispanan,francan,germanan kaj albanan.Kontraŭe estas iu samideano pli juna ol mi kaj treege amanta Esperanton,kiu eklernas Esperanton pli frue ol mi,instruate de la fama en nia lando esperantistino menciita de mi supre,sed,bedaŭrinde,pli ol 30 jaroj jam pasis kaj li ankoraŭ ne povas paroli,legi,traduki kaj skribi,li ankoraŭ nomas sin komencanto.Li ne lernis la eŭropajn lingvojn antaŭe.Kompreneble,eble estas aliaj kialoj. Laŭ mi,el la supre menciitaĵo oni povas vidi ke Esperanto estas ne nur lingvo,sed ankaŭ utilega ilo por ellerni la eŭropajn lingvojn kaj ŝlosilo por malfermi la portalon de la eŭropaj lingvoj. Ji YingengPostskribo:Estas bedaŭrinde,ke mia opinio ĉiam estas deferenca de la bona lingvo. |
> Jam aliajn fojojn mi rimarkis ke vi kritike atribuas al iuj esperantuloj esti "tro entuziasmaj" koncerne al ilia realisma agnosko pri la daure kreskanta rolo de la angla en la nuna internacia komunikado. Mi demandas min chu, lau via aparta ideologia sinteno kiel durlinia finvenkisto, chiu vera esperantisto devus chiam malaprobe malbeni au ech krachi dum la mencio de la angla lingvo?
> mi amas Esperanton ne malpli ol vi, ech mi bonshance liberigis min mem de la limigita, frustra kompreno pri ghi kiel speco de malangla kiu devas konkeri la mondon. Esperanto estas tiom valora, ke ghi plu vivos kaj floros kiel alternativa lingvo de tiuj kiuj komprenas ghian egaligan kaj liberigan potencialon, ech se tiuj neniam estos la plimulto kaj la regantaj potencoj de la mondo pushas alidirekten.
> Se vi Renato hazarde sugestas implice ke vi iel estas morale supera al homoj skeptikaj pri via radikala finvenkismo, mi humile diras al vi ke vi malpravas.
Dankon.Mi estas tre gxoja pro via vorto.
|