freŝa kapo

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2014, 1:43:46 PM5/12/14
to °listo 'lbl'
Antaŭ pli ol unu jaro, en ĉit iu listo estis ĉi tiu mesaĝo, kiu ne estis respondita. Ĉu nun iu respondos?

Ĉu la esprimo "kun freŝa kapo" en la senco de "ripozinte, estante libera pensi pli energie" estas komprenebla por ĉiuj? Ĉu ankaŭ en Japanujo aŭ Ĉinujo?

La kutima esprimo en Eŭropo estas: mi faros tion morgaŭ matene kun freŝa kapo.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org



Antonio De Salvo

unread,
May 12, 2014, 2:38:48 PM5/12/14
to la-bona...@googlegroups.com

Verdire, la itala esprimo estas iom alia: “a mente fresca” = kun fresxa menso (gxi iamaniere memorigas la proverbon “post nokta ripozo helpas la Muzo”).

Kontrauxe, en la dialekto de Napolo „tene‘ a capa fresca“ = havi fresxan kapon, havas nepozitivan signifon, cxar gxia senco estas “esti suprajxa, nepripensema” kaj simile.

Unu plia afero estas “a mente fredda” = kun malvarma menso, tio estas: senemocie, senpartie, senpasie kaj simile.

Salutojn

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 12 maggio 2014 19:44
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) freŝa kapo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2014, 3:02:05 PM5/12/14
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

 

|   Verdire, la itala esprimo estas iom alia: “a mente fresca” = kun fresxa menso (gxi iamaniere memorigas la proverbon “post nokta ripozo helpas la Muzo”).

 

Mi ne vere memoras kie mi trovis la esprimon, sed certe temis pri verko de okcidenteŭropa verkisto. La signifo estis tiu de la itala esperimo- Ĉu niaj aziaj listanoj komprenas ĝin?

 

|    Unu plia afero estas “a mente fredda” = kun malvarma menso, tio estas: senemocie, senpartie, senpasie kaj simile.

 

Ĉu ili komprenas ankaŭ ĉi tiun esprimon? Ekzemple: La soldato malvarmamense pafis al la infano.

 

Amike

 

Renato

 

Antonio De Salvo

unread,
May 12, 2014, 3:30:28 PM5/12/14
to la-bona...@googlegroups.com

“Malvarmamense” ne egalas al “kun malvarma sango” = senskrupule, senkompate, senemocie.

Unu plia afero estas “havi malvarman sangon” = esti kapabla sin regi, ne cedi al emocioj.

Saluton

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 12 maggio 2014 21:02
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) freŝa kapo

 

Antonio:

--

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2014, 4:35:20 PM5/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

“Malvarmamense” ne egalas al “kun malvarma sango” = senskrupule, senkompate, senemocie.

Unu plia afero estas “havi malvarman sangon” = esti kapabla sin regi, ne cedi al emocioj.

Do, mi vidas, ke ni havas kelkajn esprimojn por klarigi:

malvarma menso
malvarma sango
freŝa kapo

Ĉu vi povas koncize listigi la sencojn?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
May 12, 2014, 4:49:00 PM5/12/14
to la-bona...@googlegroups.com

 

Malvarma menso ne egalas al fresxa menso; fresxa menso rilatas al la fakto, ke la menso estas ripozinta, trankviligxinta; ekzemple: “mi pripensos tion morgaux, kun fresxa menso” (post nokta ripozo).

Mi ne havas ideon pri “malvarma menso” (cxi tiu esprimo ne vekas en mi respondan signifon en mia patrina, itala lingvo)

Malvarma sango havas tri signifojn: 1) propre dirite, temas pri fenomeno cxe kelkaj bestoj “je makvarma sango”; 2) en figura senco, egalas al sinregado, memregado (la angla self-control); 3) ankoraux en figura senco, foresto de emocioj, skrupuloj kaj simile.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 12 maggio 2014 22:35


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) freŝa kapo

 

Antonio:

--

Renato Corsetti

unread,
May 13, 2014, 3:02:48 AM5/13/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

 | fresxa menso rilatas al la fakto, ke la menso estas ripozinta, trankviligxinta; ekzemple: “mi pripensos tion morgaux, kun fresxa menso” (post nokta ripozo).

Malvarma sango havas tri signifojn: 1) propre dirite, temas pri fenomeno cxe kelkaj bestoj “je makvarma sango”; 2) en figura senco, egalas al sinregado, memregado (la angla self-control); 3) ankoraux en figura senco, foresto de emocioj, skrupuloj kaj simile.
Dankon, Antonio! Nun ni povas nur atendi komenton de aziano.

amike

ro-esp

unread,
May 13, 2014, 6:33:27 PM5/13/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com


Op dinsdag 13 mei 2014 09:02:48 UTC+2 schreef Renato Corsetti:
Antonio:

Malvarma sango havas tri signifojn: 1) propre dirite, temas pri fenomeno cxe kelkaj bestoj “je malvarma sango”; 2) en figura senco, egalas al sinregado, memregado (la angla self-control); 3) ankoraux en figura senco, foresto de emocioj, skrupuloj kaj simile.
En la nederlanda, ekzistas klara distingo inter "malvarmsanga" (signifo 1) kaj "fridsanga" (signifoj 2 kaj 3)

Ecx al aziano devus esti klara la distingo inter frida (temperaturo super 0 celsiuse) kaj frosta (temperaturo sub 0 celsiuse)

Efektiva "malvarmo" (temperaturo sub 0 kelvinoj) ekzistas en teoria fiziko

                                      
Nu, cxefe mi insistas pri la neceso klare distingi inter "malvarmsanga" kaj "fridsana"

                                                                gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 14, 2014, 1:33:30 AM5/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo N, diskutante pri "freŝa kapo" skribis
Antonio: En la nederlanda, ekzistas klara distingo inter "malvarmsanga" (signifo 1) 
kaj "fridsanga" (signifoj 2 kaj 3) 
Ecx al aziano devus esti klara la distingo inter frida (temperaturo super 0 
celsiuse) kaj frosta (temperaturo sub 0 celsiuse)

Efektiva "malvarmo" (temperaturo sub 0 kelvinoj) ekzistas en teoria fiziko
                                   
Nu, cxefe mi insistas pri la neceso klare distingi inter "malvarmsanga" kaj 
"fridsana"
Ŝajne italoj, influataj de sia lingvo, erare uzas la vorto "freŝa" en la signifo de "malvarmeta".
Freŝa en e-o signifas
1. bonstata (ekzemple: nutraĵo)
2. ĵusa

Se oni celas la mavarmon super 0 gradoj oni diru "malvarmeta" (frida estas SSV anstataŭebla per
"frid·a → mal·varm·a, (metafore:) sen·emoci·a".

Se oni celas la malvarmon sub 0 gradoj mi dirus "malvarma".

Tial eble utilus ĝisdatigi jene la vorton "frida" en la listo SSV
frid·a → mal·varm·a (sub 0 celsius gradoj), mal.varmeta (super 0 celsius gradoj), (metafore) sen·emoci·a

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
May 14, 2014, 6:03:04 AM5/14/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

 

|   Nu, cxefe mi insistas pri la neceso klare distingi inter "malvarmsanga" kaj "fridsanga"

 

Sed kio estas ‘frid-‘ en Esperanto?

 

Amike

 

Renato

 

ro-esp

unread,
May 14, 2014, 6:24:17 PM5/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Atentu! Google ne akceptas ke vi sxangxas la temlinion de repondo.Gxi insistas pri la temlinio de la antawa mesagxo...

Op woensdag 14 mei 2014 07:33:30 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
Ronaldo N, diskutante pri "freŝa kapo" skribis
 
Ŝajne italoj, influataj de sia lingvo, erare uzas la vorto "freŝa" en la signifo de "malvarmeta".

Freŝa en e-o signifas
1. bonstata (ekzemple: nutraĵo)
2. ĵusa

Se oni celas la mavarmon super 0 gradoj oni diru "malvarmeta" (frida estas SSV anstataŭebla per
"frid·a → mal·varm·a, (metafore:) sen·emoci·a".

Se oni celas la malvarmon sub 0 gradoj mi dirus "malvarma".

Kutime oni nomas gxin "frosto"

> Tial eble utilus ĝisdatigi jene la vorton "frida" en la listo SSV
> frid·a → mal·varm·a (sub 0 celsius gradoj), mal.varmeta (super 0 celsius gradoj), (metafore) sen·emoci·a

mi ne entuziasmas prie.

Por mi, "frida" indikas nur la temperaturon de en fridujo, do super nul celsiuse kaj malpli ol, nu, eble 12 ?

Mi ne certas pri alia (kredeble ankaw ne-oficiala) "friska"

Restas mia insisto pri vorte distingi la biologian (cxu "senhejta"?) disde la mensstatan signifon.

                                  gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 15, 2014, 3:23:13 AM5/15/14
to la-bona...@googlegroups.com

J-K: Se oni celas la mavarmon super 0 gradoj oni diru "malvarmeta" (frida estas 
SSV anstataŭebla per
"frid·a → mal·varm·a, (metafore:) sen·emoci·a".
Se oni celas la malvarmon sub 0 gradoj mi dirus "malvarma".
Ronaldo N.: Kutime oni nomas gxin "frosto" 
Efektive "frosto" pli taŭgas... dankon mi forgesis pri la jam ekzistanta vorto


Tial eble utilus ĝisdatigi jene la vorton "frida" en la listo SSV
frid·a → mal·varm·a (sub 0 celsius gradoj), mal.varmeta (super 0 celsius 
gradoj), (metafore) sen·emoci·a
mi ne entuziasmas prie.

Por mi, "frida" indikas nur la temperaturon de en fridujo, do super nul 
celsiuse kaj malpli ol, nu, eble 12 ?
Tial "malvarma" rilatas nur temperaturojn pli ol 0 gradajn
J-K Rinaldo

Nguyen Xuan Thu

unread,
May 15, 2014, 5:00:34 AM5/15/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĉiam memoras klarigon fare de iu franca esprantisto dum ekskurso kadre de UK-91 en Florenco, Italujo: Pano ĵus bakita estas freŝa, kvankam ĝi estas varma. Do, mi komprenas, ke freŝa kapo signifas spirite vigla menso, kiun oni havas matene vekiĝinte post bona dormo.                                                                              Amike,                                                                                                                  Thu


--

Renato Corsetti

unread,
May 15, 2014, 5:44:55 AM5/15/14
to la-bona...@googlegroups.com

Thu:

 

|   Do, mi komprenas, ke freŝa kapo signifas spirite vigla menso, kiun oni havas matene vekiĝinte post bona dormo.

 

Dankon, Thu!

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages