> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Amike salutas Leo
> Kara Marcel,
> Mi ricevas la impreson, ke vi ne atente legis kion mi skribis al vi,
> kaj vi nur provas pravigi vian opinion, dirante ke ni (Johan, Andreas,
Mi ricevis la saman impreson pri ci.
> mi ...) eraras aŭ ne komprenis facile la aglutinajn regulojn.
> A. Cherpillod estas franco, ja kiel mi, sed li tre bone komprenis
> la regulojn de vortfarado kreitajn cêfe de Warin. k. Kalocs.,
> longtempe li faris librojn pri tio, pri la aglutinaj lingvoj, pri la
> vortfarado... sed li finfine malkovris, kiel mi, sekve de C. Piron,
> ke E-o ne estas nur aglutina lingvo... legu lian artikolon,
> kiun mi indikis al vi... aŭ la eseo kiun mi verkis.
>>>Ci kaj Andreas eble ne konscias, ke temas che Esperanto
> (kaj chiuj aglutinoj) pri karakterero aldonita al la signifo de la
> nekunmetitaj formoj, nome la specialeco. Ne chiuj urbaj domoj estas
> urbdomoj,
> Kompreneble ni konscias, ke urbodomo ne estas iu ajn urba domo,
> simile novorto ne estas iu ajn nova vorto, dikfingro ne estas
> iu ajn dika fingro, ktp...
>>>P.S. Mi forgesis mencii, ke en naturaj aglutinaj lingvoj,
> kaj kompreneble en Esperanto, la tri malobeoj (adj. + subst., ktp.)
> nevalidas tuj kiam oni aldonas sufikson.
> Uzante viajn proprajn dirojn, se vi akceptas la trian frazon de la 11a
> Fundamenta regulo, la finaĵoj rolas kiel sufiksoj!
Ne! La afiksoj rolas kiel plenrajtaj radikoj, uzeblaj sendepende kun
fina'jo, au ie ajn en kunmeto (la inregado), kaj la fina'joj rolas nur
kiel fina'joj, kaj neniam sole au en komenco de kunmeta'jo. Kaj tio neniel
rilatas al la problemo, 'cu "novvorto" estas rekomendinda au ne.
> Do Fundamente ni rajtas konstrui: "nov|vort|o"-n,
> kiu prave kaj Bonlingve anstataŭas "neologism|o"-n.
'Cu estas prava, krei novan vorton kun pluraj signifonuancoj anstatau jam
ekzistanta oficiala vorto kun la samaj nuancoj? Mi trovas tion
malrespekta. Malrespekta al Esperanto kaj al Zamenhof.
> Certe, kiam oni longtempe lernis kaj uzis komplikajn regulojn,
> estas malfacile akcepti ke ekzistas pli simpla kompreno.
Anstatau nur senpruve akuzi, bonestu mencii kelkajn el tiuj "komplikaj
reguloj".
> Ĉu vi povus, nur momente, pripensi, ĉu eblus ke oni tute
> malutile aldonis regulojn, kiuj koncernas la lingvojn aglutinajn
Ree: kiuj estas tiuj "malutile aldonitaj reguloj"? La malutila komplika
regulo estas, krei esceptojn, similajn al la esceptoj en la germana, tiel
ke la lernantoj devas lerni ekstran komplikan regulon pri Jes: "dikfingro"
kaj Ne: "dikhauto".
> sed ne vere Esperanton, regulojn, kiujn oni kreis malzorgante
> la frazon, kiun oni ne volis uzi (kompreni?) en la gramatiko
> de la Fundamento.
Ree: kiujn regulojn?
> Fakte PAG skribas:
> « Sed cetere, laŭ la eldiro de Zamenhof, ili (la finaĵoj) povas esti
> rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. »
"Povas esti rigardataj" signifas, ke oni ne bezonas rigardi ilin tiaj, ke
oni liberas elekti, kaj poste War/Kal forte avertas nin, ne sekvi la
ekstran konfuzan regulon ke kelkfoje oni povas kunligi adjektivon kun sia
substantivo.
> Pardonu mian insiston, sed fakte la temo gravas!
Kaj tial mi esperas el ci ricevi ciajn logikajn klarigojn pri ciaj
'cisupraj eldiroj. Mi 'satus kompreni cian logikon kaj la tialojn de ciaj
ideoj.
> Amike, Pjer.
>
Amike kaj antaudankante, Marcel.