obundusmano

6 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 2, 2014, 6:43:10 AM9/2/14
to ED-BLdiskutlisto
Tiu angldevena vorto estas tradukita
- foje per "rajtoprotektanto"
- foje per "mediaciisto"
- en la itala ni diras "civitana protektanto".

Kiel el tri estas la pli taŭga solvo?
J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Sep 5, 2014, 11:53:01 AM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com


Op dinsdag 2 september 2014 12:43:10 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
Tiu angldevena vorto estas tradukita
- foje per "rajtoprotektanto"
- foje per "mediaciisto"
- en la itala ni diras "civitana protektanto".

Cxu vere obundusmano? La sola vorto kiun mi konas kiu similas tiun estas "ombudsman", sed mi ne scius cxu gxi esta angla..

                      gxis, Ronaldo N

Josenilton

unread,
Sep 5, 2014, 12:22:56 PM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu POPOL-DEFENDANTO ne estus pli taŭga vorto en Esperanto?


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 5, 2014, 1:11:42 PM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
 Tiu vorto (ŝajne sveddevena) estas tradukita
- foje per "rajtoprotektanto"
- foje per "mediaciisto" (itala versio de la art. 43a de la Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj)
- foje per "civitana protektanto"
- foje per "kontrolkomisiito" (itala vortaro Minnaja).

- nun Joseniton proponas "popoldefendanto".
Kvankam mi ne trovis ĝin en PIV

Ĝia signifo laŭ iu itala vortaro: taskito pri enketo, sekve de protesto fare de privataj civitanoj rilate la publikan administrejon. Tiu taskito kontrolas la aplikon de la leĝo fare de publikaj funkciuloj.

Tiu tasko troviĝas en banka agado, en la EU-traktatoj, kaj ŝajne en la publika administrejo.
J-K Rinaldo

Josenilton

unread,
Sep 5, 2014, 1:41:04 PM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝajnas, ke tiu fakulo havas ou povas havi diversajn okupojn, eble depende de la lando, merkato, socio aŭ medio. Do estos malfacile, se ne diri neeble, difini lian nomon plene precize.

Eble demandoj tiaj, kiaj "antaŭ kiu/kio" li defendas, aŭ ĉu li estas publika aŭ privata defendanto/peristo, estas principe ne gravaj por la konsistigo de lia nomo.
Por ke ni faru, tamen, plej eble precizan nomdifinon pri li en Esperanto (kiu estas precizema lingvo), ni bezonas almenaŭ scii jenon pri li: kion kaj de kiuj ĝenerale li defendas aŭ peras (ĉie)?

 


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 5, 2014, 3:54:17 PM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
*Ŝajnas, ke tiu fakulo havas ou povas havi diversajn okupojn, eble depende
de la lando, merkato, socio aŭ medio. Do estos malfacile, se ne diri
neeble, difini lian nomon plene precize. *
Sume temus pri publika funkciulo, taskita pri enketo, sekve de protesto fare de privata civitano,
rilate akton de la publika administrejo. Tiu taskito kontrolas la aplikon de la leĝo fare de publikaj funkciuloj.

*Eble demandoj tiaj, kiaj "antaŭ kiu/kio" li defendas, 
Sume li/ŝi mediacias inter privata civitano kaj la publika administrejo


aŭ ĉu li estas publika aŭ privata defendanto/peristo,
Tamen. laŭ mia kompreno li pleje agadas kiel mediaciisto, por alveni al solvo kontentiga por ambaŭ flankoj.

Kiel ekzemplo mi citas kiel estis tradukita la 43a artik. de EU-Ĉarto pri la Fundamentaj Rajtoj, fare de la tradukantoj de la proponita Eŭropa Konstitucio

43a artikolo: La eŭropa mediaciisto

Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas sin turni al la eŭropa mediaciisto okaze de oficaj misuzoj prezentiĝantaj dum la aktiveco de la institucioj, organoj, aŭ oficejoj de la Unio, - escepte de la Kortumo de la Eŭropa Unio aganta en sia jurisdikcia agosfero.

J-K Rinaldo

Josenilton

unread,
Sep 5, 2014, 4:30:44 PM9/5/14
to la-bona...@googlegroups.com

Do, ĉar MEDIACIISTO jam estas oficialigita de kontinenta jura instanco, ĉu ĝi tial meritas esti adoptita de La Bona Lingvo, kiel oficiala? Mi voĉdonus por ĝia enbonlingvigo, malgraŭ tio, ke ĝi ne entenas sufiĉe kontentige la difinon de la afero.



--

Harri Laine

unread,
Sep 6, 2014, 5:03:22 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton skribis, 5.9.2014 23:30 +0200:

> */Do, ĉar MEDIACIISTO jam estas oficialigita de kontinenta jura
> instanco, ĉu ĝi tial meritas esti adoptita de La Bona Lingvo, kiel
> oficiala? Mi voĉdonus por ĝia enbonlingvigo, malgraŭ tio, ke ĝi ne
> entenas sufiĉe kontentige la difinon de la afero./*

Ĉi-sube mi metas liston de diverslingvaj vortoj por la Eŭropa
mediaciisto/ombudsmano/popoldefendanto/rajtodefendanto/
civitana komisiito/justodelegito/proparolanto de civilaj rajtoj/
provizanto de justo/jura komisiito. La listo estas prenita el
la oficiala paĝaro.

Ne estas tre fruktodone postuli, ke la nomo elektita en Esperanto
entenu kontentigan difinon de la afero. Sufiĉas kontentiga aludo
pri la taskoj. Tia aludeco plene mankas al la vorto "ombudsmano"
(la Sveda "ombudsman" signifas simple "(jura) komisiito", "persono
rajtigita zorgi pri aferoj de alia homo"; ĝi estas titolo de
profesiulo, pli longa versio de la simpla "ombud", kiu povas esti
okaza rajtigito).

Eble la vorto "ombudsmano" jam iel eniris nian lingvon, eble ne.
"Mediaciisto" ŝajnas esti pure Franca-Itala inventaĵo. Plej
bone estus krei taŭgan, mallongan vorton el pure Esperanta
lingva materialo. Mi ne proponas ion, sed oni povus pensi
pri io simila al "popolrajtigito", "popola delegito",
"justodefendisto" aŭ simile.

La aferon oni eble vidas tre malsimile en malsamaj landoj.
Iuj havas tradicion de fortaj oficistoj (ekzemple Svedujo
kaj Finnlando), aliaj eble tute ne konis similan postenon.
La Eŭropa ofico estas sufiĉe nova (1995).

Sur la paĝo http://www.ombudsman.europa.eu/ de la nuna
Eŭropa oficisto Emily O'Reilly, ŝi prezentas sin ĉi tiel
(mi citas la italan version):

"La mia ambizione è quella di sostenere le istituzioni UE a
diventare maggiormente efficaci, trasparenti ed affidabili
aumentando strategicamente la visibilità e l'impatto
dell'attività del Mediatore europeo.

Tio ŝajnas al mi deklaro de vera burokrato. Ŝi igas
min preskaŭ forpreni ĉiujn vortojn, kiujn mi menciis kiel
eblajn.

Jen la vortoj el ŝia paĝaro:

bg Eвропейски омбудсман
cs Evropský veřejný ochránce práv
da Den Europæiske Ombudsmand"
de Der Europäische Bürgerbeauftragte
el Ευρωπαίος Διαμεσολαβητής
en European Ombudsman
es Defensor del Pueblo Europeo
et Euroopa Ombudsman
fi Euroopan oikeusasiamies
fr Médiateur européen
ga Ombudsman Eorpach
hr Europski ombudsman
hu Európai Ombudsman
it Mediatore europeo
lt Europos ombudsmenas
lv Eiropas ombuds
mt Ombudsman Ewropew
nl Europese Ombudsman
pl Europejski Rzecznik Praw Obywatelskich
pt Provedor de Justiça Europeu
ro Ombudsmanul European
sk Európsky ombudsman
sl Evropski varuh človekovih pravic
sv Europeiska ombudsmannen

Amike
Harri

Antonio De Salvo

unread,
Sep 6, 2014, 6:42:27 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala (en legxoj ktp), oni parolas pri "difensore civico = civitana defendanto. Li estas privatulo, komisiita de oficiala instanco (Sxtato,Regiono, Komunumo ktp) interveni lauxpete en disputoj inter privatuloj kaj publika administracio, por protekti la rajtojn kaj interesojn de la civitanoj kontraux malfruoj, misuzoj, silentoj ktp de la publika administracio. Li/ sxi rajtas turnigxi al la koncernaj instancoj petante klarigojn, stimulante al agado, proponante solvojn, sed li mem ne rajtas alpreni decidojn.

Persone, mi dirus civitana defendanto, aux civitana protektanto.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: sabato 6 settembre 2014 11:03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ombudsmano

lowenstein, anna

unread,
Sep 6, 2014, 7:34:36 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Rilate al "mediacii", la bonlingva termino estus "arbitracii". Mi ne certas, precize kion faras "ombudsmano", sed eventuale tio povus esti "publika arbitracianto". Tio dependas, ĉu la homo efektive arbitracias, t.e. konsideras la interesojn de ambaŭ flankoj egale. Se, aliflanke, li/ŝi ĉefe defendas la rajtojn de la civitanoj kontraŭ la instancoj, tio estus "defandanto / protektanto de la civatanoj".

Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2014, 7:50:54 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonjo:


|  Persone, mi dirus civitana defendanto, aux civitana protektanto.

nu, mi havas la saman komprenon pri tiu vorto.

Sed la nuna civitana defendanto komprenas sian mision tute mala, alivorte "Mia ambicio estas subteni la EU-instancojn por ke ili iĝu pli efikaj, travideblaj kaj difindaj, kaj tiel stategis altigi la videbelcon kaj la efikon de la agado de la eŭropa arbitracianto."

Ĉio rilate al defendado de la civitanaj rajtoj forestas.

Amike

Renato
~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Sep 6, 2014, 9:00:25 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Arbitracianto estas fakulo kiu decidas interpersonajn konfliktojn. Li ne nepre defendas.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages