Kunlabori kun vortaristoj (Re: (la bona lingvo) Poluci-i)

1 view
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
Nov 1, 2010, 11:52:03 AM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Mi ja scias, ke Renato diras tion iom ŝerce, sed finfine ne sufiĉos
> havi bonan liston de "bonaj vortoj". Necesos iam iel kunlabori kun
> vortaristoj. Estas fakto, ke PIV havas grandegan influon en
> Esperantujo.

Tre saghaj vortoj, Leo! Iam certe utilas konsideri, kiel plibonigi
niajn vortarojn ankau pli ghenerale ol nur je unuopaj vortoj.
Mi certe ripetos ion jam multfoje diritan, sed jen ankau chi tie
kelkaj rapidaj, malnetaj pensoj:

1. La vortaroj donu pli bonan kaj klaran gvidon, ech averton, pri
fakeco de vortoj. Nepre ne sufichas fari kiel PIV: ekz. havi la
saman korforman simbolon (= anatomio kaj histologio) che la
kapvortoj "koro" kaj "cerebro" au marki kaj "gripon" kaj
"kardion" per unu sama bildeto (= medicino kaj kirurgio).

2. Chiuj niaj vortaroj estas kaj estu vortaroj por lernantoj.
Esperanto ne urghe bezonas verkojn, kiuj imitas nacilingvajn
enciklopediojn au enciklopediecajn vortarojn. Utilas al ni
ampleksaj, ech ampleksegaj vortaroj por bonaj regantoj de la lingvo,
char ankau tiuj (eble ech iu el ni?) estas normale nur uzantoj
de fremda lingvo, chiam plu lernantaj ghin. Do, se ion imitu niaj
vortaroj, ili similu al la dikaj unulingvaj vortaroj por progresintaj
lernantoj (por la angla tiaj ofte nomighas io por "advanced
learners"). Ekz. unu vortaro, kiun mi devas utiligi skribante
ion an la angla, provizas al mi bonajn ekzemplofrazojn sed
ankau klarajn indikojn kiel "technical", "very offensive",
"formal", "literary". PIV estas tiurilate tre mankohava.

3. Ni devas rompi la superregadon de la radikoj: la vortaroj
enhavas fakte nur la radikojn, la prezentitaj kunmetajhoj rolas nur
akcesore. Siaparte, tio kondukis ankau al la (ne malofta, shajnas
al mi) malrespekto al derivajhoj kaj kunmetajhoj: oni kredas kaj
volas kredigi, ke nur aparta radiko povas esti vera termino, kaj nur
tian utiligu serioza enciklopedio.

Do, mi ne diras, ke ni forbalau la malbonajn vortojn, char tio ne
estas farebla, kaj listoj de "malpermesitaj" au "malbonaj" vortoj
per si mem vekas kontraustaron. Ni tamen gvidu la uzantojn al
libera utiligo de la krea povo de la lingvo, kiu estas ghia esenco,
ghia boneco. Por efiki, estus bone fari tion kunlabore kun
eldonontoj-verkontoj de niaj vortaroj. Chion krei mem ekde nulo
estus eble tro heroa entrepreno.

Mi malpezigis mian koron (kardion?) per kelkaj pensetoj, eble
ne facile plenumeblaj.

Harri

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 1, 2010, 12:06:01 PM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine skribis:

> Leo De Cooman skribis:

>> Mi ja scias, ke Renato diras tion iom ŝerce, sed finfine ne sufiĉos
>> havi bonan liston de "bonaj vortoj". Necesos iam iel kunlabori kun
>> vortaristoj. Estas fakto, ke PIV havas grandegan influon en
>> Esperantujo.

> Tre saghaj vortoj, Leo!

Mi aliĝas al tio, kaj al ĉio, kion Harri cetere skribis en tiu mesaĝo.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Johan Derks

unread,
Nov 1, 2010, 12:13:58 PM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Mi ja scias, ke Renato diras tion iom ŝerce, sed finfine ne sufiĉos
> havi bonan liston de "bonaj vortoj". Necesos iam iel kunlabori kun
> vortaristoj. Estas fakto, ke PIV havas grandegan influon en
> Esperantujo.

Mi miras pri tiu komento.
Mi pensis, ke ni jam laboras super tio kreante Bonlingvan Vortaron, surbaze
de Reta Vortaro kaj aliaj vortaroj.

Harry Laine skribis:


3. Ni devas rompi la superregadon de la radikoj: la vortaroj enhavas fakte
nur la radikojn, la prezentitaj kunmetajhoj rolas nur akcesore. Siaparte,
tio kondukis ankau al la (ne malofta, shajnas al mi) malrespekto al
derivajhoj kaj kunmetajhoj: oni kredas kaj volas kredigi, ke nur aparta
radiko povas esti vera termino, kaj nur
tian utiligu serioza enciklopedio.

Mi ankau miras pri tio. Vortaro, kiu donas laualfabete radikojn kaj
kunmetitajn vortojn miksite lezas la principojn de Esperanto, unue char la
alfabetigo lau radikoj estas grava didaktika principo, due char tiel ekestas
konfuzo pri tio, kiu estas radiko kaj kiu estas kunmetita vorto. Jam en PIV
pri tio ekestas konfuzo, char vortoj kun ekzemple grekaj prefiksoj kaj
sufiksoj estas konsiderataj ofte kiel kunmetitaj.

Cetere tiu diskuto ne bone sidas en chi-tiu retdiskutlisto. Vi povas pli
bone reagi en Tutmondeca...@yahoogroups.com.

Johan Derks

renato corsetti

unread,
Nov 1, 2010, 12:16:55 PM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> Mi malpezigis mian koron (kardion?) per kelkaj pensetoj, eble
ne facile plenumeblaj.

Eble Marcos provas plenumi ilin en http://vortaro.wikkii.com/vikio . Mi bedaŭras, ke mi sukcesas nur morale kunlabori.

Amike

Renato


Vastalto

unread,
Nov 1, 2010, 8:22:34 PM11/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine <harri...@iki.fi> skribis:

>3. Ni devas rompi la superregadon de la radikoj: la vortaroj
>enhavas fakte nur la radikojn, la prezentitaj kunmetajhoj rolas nur
>akcesore. Siaparte, tio kondukis ankau al la (ne malofta, shajnas
>al mi) malrespekto al derivajhoj kaj kunmetajhoj: oni kredas kaj
>volas kredigi, ke nur aparta radiko povas esti vera termino, kaj nur
>tian utiligu serioza enciklopedio.

Mi plene konsentas kun Harri.

Cetere mi jam de jaroj kompiladas esperanto-japanan vortareton,
en kiu radikoj kaj kunmetajxoj sendistinge estas ordigitaj laux
alfabeta ordo.
Interesitoj povas elsuxti gxin cxe:
http://www.vastalto.com/arkivo/
Alklaku la linion:
Praktika Esperanto-Japana Vortareto (Versio 1.8)

Vastalto

Fra Simo

unread,
Nov 9, 2010, 7:03:05 AM11/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
     (Mi jam ne scias, chu Harri au Leo skribis tion, kion chi-sube mi citas, sed, se mi ghuste memoras, ili ambau same opinias pri tio.)

2010/11/1 Harri Laine <harri...@iki.fi>
Leo De Cooman skribis:
 
oni kredas kaj volas kredigi, ke nur aparta radiko povas esti vera termino, kaj nur tian utiligu serioza enciklopedio.

     Tio estas la kerno de la malsano de Esperanto, speciale de la malsano de preskau chiuj vortaroj de Esperanto kaj fakaj  tekstoj en tiu lingvo.



[...]  Ni [...] gvidu la uzantojn al libera utiligo de la krea povo de la lingvo, kiu estas ghia esenco, ghia boneco. [...]

     Tiu estas la chefa tasko de la-bona-lingvo.
     La krea povo de la lingvo kushas en tio, ke oni povas per kunmetado de jamaj vorteroj krei bezonatajn novajn vortojn (kaj du- au kelk-vortajn terminojn).
     Tiun nian taskon ni devas plenumi en respekto al la tradicio de la lingvo (sekve, unuavice al la Fundamento ;  ekzemple, ni malrekomendu "etn/o"-n pro la Fundamenteco de la samasignifa "gent/o") kaj al gheneralaj postuloj de vortarofarado kaj terminokreado. Interalie, ni ne rekomendu, por unu vorto, vortobazo  au
du- au kelk-vorta termino, signifojn kune ne eblajn (ekzemple, ni ne rekomendu la Fundamentan vorton "min/o" por nomi iuspecan eksplodajhon kaj por nomi  iuspecan fositajhon) [tamen ni konsciu, ke malsamaj prokuntekstaj sencoj, ech signifoj, povas esti kune eblaj, se chiuj klare estas subsignifoj de unu signifo pli vasta,ol la ceteraj, kiel, ekzemple, en "foli/o (de arb/o)", "(paper/)foli/o" kaj "(or/)foli/o"], kaj ni ne rekomendu por unu sama signifo pli, ol unu vorteron, nek (krom per tio, ke en sufiche klariganta kunteksto iuj ties partoj estas ellaseblaj) pli, ol unu kunmetajhon au du- au kelk-vortajhon .

Fra Simo

unread,
Nov 9, 2010, 7:28:06 AM11/9/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/11/1 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>

Vortaro, kiu donas laualfabete radikojn kaj kunmetitajn vortojn miksite lezas la principojn de Esperanto, [...] char tiel ekestas

konfuzo pri tio, kiu estas radiko kaj kiu estas kunmetita vorto.

     Pri tio mi opinias, ke Johano principe estas prava. Tamen en la praktiko al multaj uzantoj de vortaroj utilos, ke ili ne bezonos diveni, ekzemple, chu "buchofero"-n ili serchu sub bo, sub o au sub fo. Utilas havi vortarojn el ambau specoj.
 
Jam en PIV pri tio ekestas konfuzo, char vortoj kun ekzemple grekaj prefiksoj kaj sufiksoj estas konsiderataj ofte kiel kunmetitaj.

     Pri chi tio mi konsentas kun Johano. Temas pri nedistingado inter kreado de novaj vorteroj (per propra elpensado au, pli ofte, per cherpado el aliaj lingvoj) kaj kunmetado de jamaj. Vidu mian hodiauan jhusan mesaghon !

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2010, 9:16:32 AM11/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

>ᅵᅵ Vortaro, kiu donas laualfabete radikojn kaj kunmetitajn vortojn miksite lezas la principojn de Esperanto, [...] char tiel ekestas konfuzo pri tio, kiu estas radiko kaj kiu estas kunmetita vorto.

En la araba, kiu estas vere skemisme uzata lingvo, oni principe listigas radikojn. tio havas malavantaĝojn por komencantoj, kiuj ne venas tuj al la ideo serĉi "biblioteko" sub la radiko "skrib-" [el kiu "skribaĵejo"].

En Esperanto oni devus ĉefe sekvi la radikojn (eventuale kun resendoj, pro kio "mal-ĝoj-o" povus resendi al "goj-o").

Amike

Renato

---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Leo De Cooman

unread,
Nov 10, 2010, 10:59:19 AM11/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/11/2010 13:03, Fra Simo skribis:
oni kredas kaj volas kredigi, ke nur aparta radiko povas esti vera termino, kaj nur tian utiligu serioza enciklopedio.
Tiu aserto ne estas mia.

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages