zigomo

0 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Sep 24, 2010, 9:28:10 PM9/24/10
to la-bona-lingvo
Estimataj,

Mi proponas jenajn liniojn:

zigomo --> vangosto

Kiel vi opinias?

Vastalto

Anna Lowenstein

unread,
Sep 25, 2010, 6:05:29 AM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bona idea! En la angla, oni efektive diras "cheekbone".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: sabato 25 settembre 2010 3.28
A: la-bona-lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) zigomo

Estimataj,

Mi proponas jenajn liniojn:

zigomo --> vangosto

Kiel vi opinias?

Vastalto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2010, 7:09:07 AM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Bona idea! En la angla, oni efektive diras "cheekbone".

Mi provizore kaj prudente registris:

zigom·o ~ vang·ost·o

atendas la opinion de aliaj kaj la informoj pri la maniero laŭ kiu oni diras tion en aliaj lingvoj.

En la araba "vizaĝa osto".

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2010, 4:20:12 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/09/2010 2:28, Vastalto skribis:

> Mi proponas jenajn liniojn:
>
> zigomo --> vangosto
PIV2005 proponas la saman sinonimon.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2010, 5:44:50 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/09/2010 12:09, Renato Corsetti skribis:

> zigom·o ~ vang·ost·o
>
> atendas la opinion de aliaj kaj la informoj pri la maniero laŭ kiu oni diras tion en aliaj lingvoj.
>
Nederlande "kaaksbeen", laŭvorte = vangosto

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Sep 25, 2010, 8:53:10 PM9/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be> Sep 25 10:44PM +0100 ^

Je 25/09/2010 12:09, Renato Corsetti skribis:
>> zigom·o ~ vang·ost·o

hmm temas pri tiuj elstarajxoj tuj sub la okuloj cxu ?

>> atendas la opinion de aliaj kaj la informoj pri la maniero la? kiu

>> oni diras tion >> en aliaj lingvoj.

> Nederlande "kaaksbeen", la?vorte = vangosto

cxu....? NLNL-e ni diras "jukbeen"....kaakbeen estus makzel/mandibl-osto

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Leo De Cooman

unread,
Sep 26, 2010, 2:35:37 PM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/09/2010 1:53, ro-esp skribis:

>
>> Nederlande "kaaksbeen", la?vorte = vangosto
>
> cxu....? NLNL-e ni diras "jukbeen"....kaakbeen estus makzel/mandibl-osto
Vi pravas. Ĉu do jugosto?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Sep 27, 2010, 8:03:26 AM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato registris la jenan linion:


zigom·o ~ vang·ost·o

Mi vidas neniun kialon por uzi la pli mildan "~" ĉi tie. Laŭ mi ni povas tute malrekomendi "zigomo", do skribi la linion kun "→".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2010, 5:28:30 PM9/27/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'redaktantoj'

Marcos:

 

> Mi vidas neniun kialon por uzi la pli mildan "~" ĉi tie. Laŭ mi ni povas tute malrekomendi "zigomo", do skribi la linion kun "→".

 

Nu, mi volis esti pli milda al la uzantoj de la scienca termino, se dne havas problemon ŝanĝi la signon.

 

Atentu: de nun mi respondos en la listo de la redaktantoj, ĉa rmi ricevis plendon pri troo da mesaĝoj.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages