karaktr·ar·o → liter·tip·o (komputado)
karaktr·o → pres·liter·o
Mi sugestas aldoni, "signo". Vidu Vikipedion [1], Komputekon [2], la antaŭan
version de Firefox [3], kaj kelkaj tradukojn el Gnome [4]. Jen la proponoj do:
karaktr·ar·o → sign·ar·o, liter·tip·o (komputado)
karaktr·o → sign·o (komputado), pres·liter·o
Amike, Eduardo.
[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/Karaktro
[2] http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=character
[3] http://www.frenchmozilla.fr/glossaire/eo/index.php?recherche=character
[4]
https://translations.launchpad.net/ubuntu/karmic/+source/glib2.0/+pots/glib20/eo/+translate?batch=10&show=all&search=character
Bone.
Kaj la alia (por simpligi la laboron de Renato, ke ĉio troviĝu en la sama mesaĝo):
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
mooomenton.. cxe *karaktraro* mi pensas pri la alfabeto de certa
lingvo aw grupo de lingvoj, ekzemple "iso-8859-1/okcidentewropa". Cxe
*litertipo* mi pensas pri kiel individua komputilo redonas la
literojn, ekz "arial" aw "times new roman"
Cetere mi ne povas imagi ke iu ajn prave nomu cxinan karaktron
"litero" - ja temas pri tuta silabo aw vorto, se mi ne eraras
>
> Mi sugestas aldoni, "signo". Vidu Vikipedion [1], Komputekon [2], la antaŭan
> version de Firefox [3], kaj kelkaj tradukojn el Gnome [4]. Jen la
> proponoj do:
>
> karaktr·ar·o → sign·ar·o, liter·tip·o (komputado)
> karaktr·o → sign·o (komputado), pres·liter·o
Mi eble akceptus *skribsigno/tajpsigno*, sed ne simple "signo" cxar
ties signifaro ja simple tro grandas
gxis, Ronaldo N
Ĉinan "karaktron" oni nomas "signon". Jen kelkaj ekzemploj:
El Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88ina
El Monato:
"En Unikodo oni jam difinis la koderojn por la signoj de praktike ĉiuj estantaj
lingvoj — inkluzive la ĉinan kaj ...", "... kiuj ricevis edukadon en la
malfacilaj ĉinaj signoj", ktp.
Sed ankaŭ ili povas esti ideografiaĵoj. En Ĉina Radio Esperanta oni uzas ambaŭ
vortojn dum priskribo de la lingvo. Sed neniam "karaktro", en tiu paĝaro.
Cetere, kiel okazas kun multaj novradikoj, la difino de karaktro ne estas klara,
jen iom pri tio el[1] "[...] Iuj pretendas, ke karaktro estas la interna
prezento de signo [...] por aliaj (ekz-e R. Eichholz) karaktro estas videbla signo."
> Mi eble akceptus *skribsigno/tajpsigno*, sed ne simple "signo" cxar ties
> signifaro ja simple tro grandas
Ĉu vi legas la ligilojn kiujn mi metis kun la propono? Ne temas pri nura volo.
Oni ja jam nun uzas "signo" por tio.
Pli da informo: PIV2 listigas "karaktron" kiel evitindan sinonimon de "signo"
(mi ne povas kontroli nun, sed tion oni asertas ĉi tie[2])
Oni povas teorie multon malkonstrui, trovi problemon en ĉiu ajn ajna vorto. Sed,
bonvolu, legi la cititajn paĝojn aŭ dokumentojn. Signo estas taŭga por ĉefaj
tradukoj faritaj de multaj malsamaj tradukistoj.
Bonvolu nun klarigu ĉu vi daŭre opinias "signo" maltrafa samsignifa vorto por
"karaktro" *en la kunteksto* kiun oni mencias en la linio.
[1] http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/K.html
[2] http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedia_diskuto:Sciinda%C4%B5oj
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>