Tamen, law PIV (...) ekzistas sonoj surdaj (vidu cxe ronroni)
Do, cxu ekzistas alternativo por surda3 ?
gxis, Ronaldo
Surda en la signifo 3 estas zamenhofa.
En tiu signifo, la termino ekzistas ankaux en la itala.
Se oni volas uzi alternativan vorton, oni povas diri malsonora, malakra,
malakuta, obtuza.
Gxis
Antonio
Laux mi "senvocxa", almenaux en fonetiko. En la hispana oni nomas la
senvocxajn kaj vocxajn sonojn respektive "sordos" (surdaj) kaj "sonoros"
(sonoraj?), kaj mi supozas, ke ion similan oni faras en la franca. Temas do
pri auxtomata pauxsajxo, cxe kiu la konscio de la pauxsinto estis
malsxaltita!
Otto
kiu la konscio de la pauxsinto estis malsxaltita!
Ronaldo:
>surda
>sxajne klara vorto, signifo ne povanta aw ne volanta awdi
>Tamen, law PIV (...) ekzistas sonoj surdaj (vidu cxe ronroni)
>Do, cxu ekzistas alternativo por surda3 ?
Surda en la signifo 3 estas zamenhofa.
En tiu signifo, la termino ekzistas ankaux en la itala.
Se oni volas uzi alternativan vorton, oni povas diri malsonora, malakra,
malakuta, obtuza.
Ankau se Zamenhofa, tiu signifo ne estas enlasebla. Pri tio ni devas en nian tabelon enmeti paragrafon. Simile pri "blind/a" kun la (ne Zamenhofa, sed ja NPIV-a) signifo "senfenestra".
Se ni ghin ne entute malrekomendos, shajnas, ke "obtuz/a" estos la plej konvena fortradukajho.