Konfirmacio

5 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Jul 15, 2013, 3:43:36 AM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi volas demandi la bonlingvanojn, kion vi pensas pri la vorto
"konfirmacio" por la religia rito. La vorto estas Zamenhofa, sed ne
oficiala. La terura vorto "Anunciacio" (!) estas eĉ Fundamenta. Ŝajne,
kiam temas pri fakaj vortoj de kristanismo, oni emas temi la grekajn
formojn.
Ĉu laŭ vi sufiĉus "konfirmado" kaj "anoncado"? Aŭ ĉu oni devas
konsideri tion speco de faka lingvo?
Anna

--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2013, 12:17:16 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   Ĉu laŭ vi sufiĉus "konfirmado" kaj "anoncado"?

ĉar 'konfirm-' estas verba radiko, laŭ mi sufiĉas ankaŭ nur 'konfirmo'.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Jul 15, 2013, 12:32:54 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la Nederlanda oni havas agrable simplan vorton por "Anunciacio" t.e. Maria Boodschap  Boodschap = Mesagho, informo, sciigo, anonco. Se Esperanto havus genitivon je -es, oni povus diri Maries Anonco.
Chu mi estas tre audaca, proponante al-Mari-Anonco? Au pli simple Maria Anonco, kie la fina a de Maria povas esti interpretita kiel adjektiva.
Ambau konfirmacio kaj Anunciacio estas unuokazaj eventoj. Tial al mi ne tre plachas -ado.
Pri konfirmacio mi pensus pri kredokonfirmo, kio kompreneble kun ripeta uzado povus esti indikita per konfirmo simple.
Amike,
Johan


2013/7/15 lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2013, 1:09:12 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Surbaze de la nuna diskuto mi povus pensi pri

konfirmaci-o  (kristana religio) --> (kred-o-)konfirm-o
kaj
anunciaci-o (kristana religio) [fun] ~ anonc-o (al Maria)

sed ni certe ne povas decidi ion sen la opinio de Antonio De Salvo.

Amike

Antonio De Salvo

unread,
Jul 15, 2013, 1:23:19 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

1)      mi uzas “anonco (al Maria)”, ankaux en “Espero Katolika”, kies direktoro mi estas;

ekzemple

http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_05.htm#3

 

http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_05.htm#8

 

2)      mi sxatas la proponitan “kredokonfirmo”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: lunedì 15 lugli

 

o 2013 18:33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Konfirmacio

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2013, 2:33:32 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio! Kiel oni diras "Roma locuta, causa finita" (= Romo parolis, la jura procedo/proceso finiĝis).

Mi registras tiujn du liniojn.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Josenilton

unread,
Jul 15, 2013, 2:41:32 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pri Anunciacio, shajnas, ke temas ne pri sinonimo de anonco, sed nur pri titolo de festo, chu ne?

2013/7/15 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Antonio De Salvo

unread,
Jul 15, 2013, 2:48:56 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Por eviti disputojn pri “proceso/ procedo”, m i dirus “jugxafero”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 15 luglio 2013 20:34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Konfirmacio

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2013, 4:42:58 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Por eviti disputojn pri “proceso/ procedo”, m i dirus “jugxafero”.

Ankaŭ tiu ŝajnas bona sugesto.

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2013, 4:46:46 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|   Pri Anunciacio, shajnas, ke temas ne pri sinonimo de anonco, sed nur pri titolo de festo, chu ne?
Nu, temas fakte pri la festo de la anonco al Maria pri dia gravedeco.

Amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Jul 15, 2013, 5:15:18 PM7/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, anonco kaj anunciacio ne estas plene samsignifaj, cxar la anunciacio estas la angxela anonco al Maria, kiun oni memorigas per samnoma festotago. Oni ne povas, do, limigxi al “anonco”, krom en aparta kunteksto, sed oni devas aldoni “al Maria”.

Anunciacio estas faka termino kun ununura uzebleco.

Anunciacio devenas el la malnovitala “annunciazione” (en la nuntempa itala oni diras “annuncio” aux “annunzio”) samkiel por indiki la apartan viziton de Maria al Elizabeta ankoraux nuntempe oni uzas la malnovan vorton “visitazione”, anstataux la moderna “visita”.

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 15 luglio 2013 22:47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Anunciacio (estis: Konfirmacio)

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages