klaktivism-o

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 18, 2015, 5:42:03 AM2/18/15
to °listo 'lbl'
Kion vi pensas pri la vorto 'klaktivismo' por redoni la anglan clicktivism? Temas pri agado de daŭra klakado sur anoncoj pri kampanjoj.

Eblo temus en pli normala Esperanto pri "klak-agado".

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Feb 18, 2015, 5:48:56 AM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Tio ŝajnas al mi amuza, laŭokaza ŝerca formo, ankaŭ en la angla. Ĝi ne estas serioza vorto, kiun oni atendus trovi en vortaro. Mi neniam aŭdis la anglan esprimon, sed mi tuj divenis la signifon de la esperanta vorto, kiam mi vidis ĝin en la titolo de via mesaĝo.

Laŭ mi, ĝi ne estas komentinda en La Bona Lingvo, krom se la homoj komencas uzi ĝin tiel regule, ke ĝi ĉesas esti ŝerca formo, kaj eniras vortarojn kaj vortlistojn kvazaŭ serioza vorto.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Feb 18, 2015, 6:04:09 AM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kion signifas tiu anglaĵo? Aŭ kion ĝi celas? En kiu fako ĝi estas uzata? Por aludi al kio? Certe en Esperanto ĝia signifo, difino, nocio aŭ koncepto povas esti esprimata per tipe esperantaj morfemoj mem, l la spirito de LA BONA LINGVO, ĉu ne?

Renato Corsetti

unread,
Feb 18, 2015, 10:28:38 AM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|   Kion signifas tiu anglaĵo? Aŭ kion ĝi celas? En kiu fako ĝi estas uzata? Por aludi al kio?

Temas pri vorto farita laŭ modelo ofta en la angla de la du vortoj click (en Esperanto 'klaki') kaj activism (en Esperanto aktivismo/agademo). Ĝi celas homojn, kiuj tre aktive respondas al la petoj klaki sur kampanjoj en la reto.
Ĝi estas iom uzata en la reto.

Amike
Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Feb 18, 2015, 10:56:06 AM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com

Do via propono - klakagado, povas ĝusti. Ankaŭ, eble, retagado. Pli ĝenerale, klakaktivismo aŭ, pli klare, retaktivismo. Aŭ ne?


--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 18, 2015, 11:19:03 AM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne ĝin komprenis... estas la unua fojo ke mi ĝin legas.
Ĉu ĝi ne devus esti "klak-aktivismo"?
Antaŭdankon pro la klarigo, J-K Rinaldo
Kion signifas tiu anglaĵo? Aŭ kion ĝi celas? En kiu fako ĝi estas uzata?
Por aludi al kio? Certe en Esperanto ĝia signifo, difino, nocio aŭ koncepto
povas esti esprimata per tipe esperantaj morfemoj mem, laŭ la spirito de LA
BONA LINGVO, ĉu ne?


2015-02-18 8:48 GMT-02:00 lowenstein, anna <anna.lo...@esperanto.org>:

Tio ŝajnas al mi amuza, laŭokaza ŝerca formo, ankaŭ en la angla. Ĝi ne
estas serioza vorto, kiun oni atendus trovi en vortaro. Mi neniam aŭdis la
anglan esprimon, sed mi tuj divenis la signifon de la esperanta vorto, kiam
mi vidis ĝin en la titolo de via mesaĝo.

Laŭ mi, ĝi ne estas komentinda en La Bona Lingvo, krom se la homoj
komencas uzi ĝin tiel regule, ke ĝi ĉesas esti ŝerca formo, kaj eniras
vortarojn kaj vortlistojn kvazaŭ serioza vorto.

Anna

2015-02-18 11:42 GMT+01:00 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:

 Kion vi pensas pri la vorto 'klaktivismo' por redoni la anglan
clicktivism? Temas pri agado de daŭra klakado sur anoncoj pri kampanjoj.

Eblo temus en pli normala Esperanto pri "klak-agado".

Amike

Renato
 --

~~~

*renato corsetti*
*renato....@gmail.com <renato....@gmail.com>*

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

Renato Corsetti

unread,
Feb 18, 2015, 12:37:26 PM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Mi ne ĝin komprenis... estas la unua fojo ke mi ĝin legas.
Ĉu ĝi ne devus esti "klak-aktivismo"?
En la angla estas maniero kunmeti (almenaŭ en la komenco) ŝercajn nomojn en ĉi tiu maniero:

motorists kaj  hotel = motel
motorists kaj cavalcade = motorcade
click kaj activism = clictivism
kaj tiel plu.

Tiu sistemo evidente en Esperanto ne fukcias.

amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 18, 2015, 1:39:06 PM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 18/02/2015 18:37, Renato Corsetti ha scritto:
> Johano Karlo:
>> | Mi ne ĝin komprenis... estas la unua fojo ke mi ĝin legas.
>> Ĉu ĝi ne devus esti "klak-aktivismo"?
> En la angla estas maniero kunmeti (almenaŭ en la komenco) ŝercajn nomojn en ĉi
> tiu maniero:
>
> motorists kaj hotel = motel
> motorists kaj cavalcade = motorcade
> click kaj activism = clictivism
> kaj tiel plu.
>
> Tiu sistemo evidente en Esperanto ne fukcias.
Oni povas ankaŭ ŝati tiajn konstruojn, sed la fundamento tion ne antaŭvidas.

Nur Akademio povus ilin deklari "ĵargonaj novaj vortoj", ne kontraŭantaj la
fundamenton.
J-K

Renato Corsetti

unread,
Feb 18, 2015, 1:50:42 PM2/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Nur Akademio povus ilin deklari "ĵargonaj novaj vortoj", ne kontraŭantaj la fundamenton.
Nu, laŭ mi se oni kunmetas "strato" kaj "tramo kaj formas "stramo", tio ne sekvas la principojn de la fundamento. Maksimume oni havas novan radiko "stram-".

ro-esp

unread,
Feb 19, 2015, 7:18:56 PM2/19/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com


Op woensdag 18 februari 2015 11:42:03 UTC+1 schreef Renato Corsetti:
Kion vi pensas pri la vorto 'klaktivismo' por redoni la anglan clicktivism?

Trafega vorto, kaj bona ekzemplo de pruvo ke esp-o estas vivanta lingvo! Tamen, law mia scio la angla vorto estas "slacktivism" (to slack=pigrumi)
 
Temas pri agado de daŭra klakado sur anoncoj pri kampanjoj.


Temas pri la "aktivismo" de homoj kiuj ne iras surstrate aw ecx el la domon, sed nur aktivas de malantaw la komputil-ekrano.
 

> Eblo temus en pli normala Esperanto pri "klak-agado".

Ne, cxar aktivismo estas alia afero ol agado

                                                                                  gxis, Ronaldo

Pjer

unread,
Feb 21, 2015, 10:09:54 AM2/21/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Mi konsentaskun Ronaldo pri malsameco de agado kaj aktivismo, sed kiel rimarkis Renato, la kunmetado de nur partoj de vorto estas kontraùFundamenta kaj detruus la genian senŝanĝecon de la vortoj (nura escepto kun uzo de nj' kaj cj').
klak'aktiv'ism'o taùgas sed tute ne klaktivismo. (=KL'aktiv'ism' aù klak'TIV'ism' oni ne plu povas kompreni la sencon de la vorto danke al siaj elementoj.). Akcepti novan radikon: klaktiv' estus grava "ofendo" al la simpleco de Eo.
 Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2015, 11:44:01 AM2/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
Provisore mi registris la linion:

klaktivism·o → klak·akvtiv·ism·o
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages