> Komparante divers-lingvajn tradukojn de la Biblio kun la
> zamenhofa esperanta versio, mi trafis en Levidoj 23,42.
> Tie mi trovis, en esperanto:
> cxiu INDIGXENO en Izrael logxu en lauxboj
>angle: all the NATIVE-BORN in Israel shall live in booths
>germane: wer EINHEIMISCH ist in Israel, der soll in Laubhütten wohnen
> hispane: todo NATIVO de Israel vivirá en tabernáculos
> itale: tutti quelli che saranno NATIVI d’Israele dimoreranno in capanne
> Mi konkludis, ke versxajne la vorto “indigxeno” (rilatigita al homo) povas
havi du signifojn:
> 1) laux NPIV: homo, kies supozataj prapatroj logxis en la sama lando
jam de nememorebla tempo;
> 2) laux Biblio: homo, kiu konstante logxas en la lando, en kiu li
naskigxis (vidu la supran ekzemplon).
ne "law la biblio" sed nur " law kelkaj tradukoj de la biblio".
Se la itala kaj hispana ne distingas indigxenon disde ennaskito
(germane: einheimisch / eingeboren), tio ne gxenu nin. La angla
ekzemplo ecx parolas pri gefiloj de ennaskitoj, se mi ne eraras
cetere mi ne scias cxu ci prave uzis la vorton "konstante". Ja foje
indigxeno logxas en alia lando dum iom da jaroj aw dum kelkaj
semajnoj jare. Tamen ri restas indigxeno
> Se tiel, cxar en la listo oni indikas sendistinge:
> indiĝen-o = pra-loĝanto, lok-ul-o
> eble oni devus klarigi la diferencon.
[cxu miaj mesagxoj prie ne atingis cin?]
lokulo estas ajna ulo loka, do iu kiu logxas en la vilagxo aw lando.
indigxeno estas (law PIV kaj mi), homo de kiu gepatro(j) kaj
geavoj kaj pragepatroj ankaw logxis en la lando
> Rugxhautaj indianoj (ankaux tiuj nuntempaj) estas pralogxantoj de Norda
Ameriko;
> usonano aux kanadano naskigxinta kaj vivanta en Kanado/ Usono estas
lokulo.
cxu ne almenaw _land_ulo?
Cxu ekzistas bonaj argumentoj kontraw la vorto en/nask/ito ?
Cetere (eble mi jam diris) nederlandaj instancoj distingas
allohxtonon disde awtohxtono. Versxajne cxar ne eblas dece nomi iun
"eksterlandano" se tiu naskigxis cxi tie kaj havas patr(in)on
plene nederlandan. Nur homoj kiuj naskigxis cxi tie kies ambaw
gepatroj naskigxis cxi tie oficiale nomigxas awtohxtonoj..
gxis, Ronaldo
Cxu ekzistas bonaj argumentoj kontraw la vorto en/nask/ito ?
Antonio:
kompreneble, mi ne intencis diri ke la Biblio rekte uzas esperantan
terminon, sed nur ke tiu termino estas uzita en la zamenhofa traduko de la
Biblio
Ronaldo:
Se la itala kaj hispana ne distingas indigxenon disde ennaskito
(germane: einheimisch / eingeboren), tio ne gxenu nin. La angla
ekzemplo ecx parolas pri gefiloj de ennaskitoj, se mi ne eraras
Antonio:
la germana termino estas, laux mi, suficxe trafa, samkiel la responda
esperanta vorto "ennaskito".
Ronaldo:
cetere mi ne scias cxu ci prave uzis la vorton "konstante". Ja foje
indigxeno logxas en alia lando dum iom da jaroj aw dum kelkaj
semajnoj jare. Tamen ri restas indigxeno
Antonio:
mi intencis diri "fikse", en la senco, ke temas pri pas-logxado.
Ronaldo:
lokulo estas ajna ulo loka, do iu kiu logxas en la vilagxo aw lando.
indigxeno estas (law PIV kaj mi), homo de kiu gepatro(j) kaj
geavoj kaj pragepatroj ankaw logxis en la lando
Antonio:
se ne temus pri peza vorto, oni povus diri "lok-naskito".
Ronaldo:
cxu ne almenaw _land_ulo?
Antonio:
jes, kvankam landano povus pensigi pri sxtataneco.
Ronaldo:
Cxu ekzistas bonaj argumentoj kontraw la vorto en/nask/ito ?
Antonio:
persone, mi akceptas ennaskito.
Ronaldo:
Cetere (eble mi jam diris) nederlandaj instancoj distingas
allohxtonon disde awtohxtono. Versxajne cxar ne eblas dece nomi iun
"eksterlandano" se tiu naskigxis cxi tie kaj havas patr(in)on
plene nederlandan. Nur homoj kiuj naskigxis cxi tie kies ambaw
gepatroj naskigxis cxi tie oficiale nomigxas awtohxtonoj..
Antonio:
dum "indigxeno" (almenaux en la itala, sed versxajne ankaux en aliaj
lingvoj) havas negativan nuancon, "autoktono" estas neuxtra vorto, komence
uzita por indiki la lokajn, neimportitajn specojn kaj produktojn,sen
pritakso de kompara valoro.
La itala legxaro distingas nur inter "civitanoj" kaj "fremduloj" (noto: la
civitanoj de Euxropa Unio ne estas "fremduloj", sed "euxropaj civitanoj",
preskaux tute samrajtaj kiel la italaj civitanoj; cxiuj aliaj homoj de la
mondo estas "ekstereuxropunianoj", iu termino kiu akiris tre negativan
nuancon, pro tio ke gxenerale temas pri kontrauxlegxaj enmigrantoj el
malricxaj landoj, kvankam propre dirite ankaux svisoj, japanoj, usonanoj
estas ekstereuxropunianoj. Tia, cetere, estas ankaux la Papo, cxar Vatikano
ne aligxas al Euxropa Unio).
Gxis
Antonio De Salvo
mi intencis diri "fikse", en la senco, ke NE temas pri pas-logxado.
Gxis
Antonio