mi trovis, ke en Esperanto uzatas du diversaj radikoj por paroli pri
tiu speco de varmotransporto, laŭ kiu la varmo kuniras kun la movanta
fluido.
Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".
La Astronomia Terminaro (http://at.komputilo.org/) konsideras
"konvekcio" kiel evitindan, kaj resendas al "konvekto", sen tamen doni
kialon. Male, Vikipedio nur uzas la kapvorton "konvekcio". ReVo havas
neniun el la du.
La Tekstaro mem, surprize, havas nenion el la du. (Ĉu do oni neniam
parolis pri konvekto/konvekcio en la elektitaj tekstoj, aŭ ĉu ekzistas
simpla samsignifa esprimo jam vaste uzata, kiun mi ne konas?)
Mi mem ne kapablas proponi taŭgan kunmetaĵon por anstataŭigi la
vorton; tamen, almenaŭ unu el la du ni devos certe marki kiel
evitindan, kaj resendi al la alia.
Kion vi opinias? Amike,
--
Fabio
Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".
Amike salutas Leo
Laŭ PIV2005 konvekcio estas termino indikanta venton suprenirantan pro varmiĝo per kontakto kun varma grundo, dum konvekto (1) estas la fenomeno, kiun vi priskribis. Konvekto (2) = konvekcio
Leo:
Laŭ PIV2005 konvekcio estas termino indikanta venton suprenirantan pro varmiĝo per kontakto kun varma grundo, dum konvekto (1) estas la fenomeno, kiun vi priskribis. Konvekto (2) = konvekcioĈu, laŭ vi, oni bezonas ambaŭ radikojn?
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Notu ankau, ke "konvekti" estas transitiva kaj "konvekcii" estas netransitiva.
Konsiderante la proponojn de Leo kaj la observojn de Marcel, ĉu ni havu la linion:
konvekci-o --> al-supr-a vent-o, vent-o supr-e-n ?
Do la linio estu aŭ
konvekci·o → (veterscience) supr·e·n·vent·o; (fizike) konvekt·o
aŭ
konvekci·o → (veterscience kaj fizike) konvekt·o
Se ni ne trovas iun taŭgan alternativon al "konvekto", ni ankaŭ proponu tion por oficialigo, ĉu ne?
difini kiel ekzakte?
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Feb 19 07:42PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/cfb259679f80c9eb
>
> Je 19/02/2010 13:17, Fabio Bettani skribis:
>> Temas pri "konvekt/o" kaj "konvekci/o".
>
> Laŭ PIV2005 konvekcio estas termino indikanta venton suprenirantan pro
> varmiĝo per kontakto kun varma grundo,
law mi ni ne limigu la aferon al vento. Al mi sxajnas ke estas la
cxefa afero, ke
okzazas fluoj (en likvo aw gaso) *pro diferencoj en temperaturo*.
Se tiaj fluoj okazus en la likvametala kerno de la tero, kredeble same
temus pri
konvekto
> dum konvekto (1) estas la fenomeno, kiun vi priskribis. Konvekto (2)
> = konvekcio
cxi tie vi visxis iom tro de la citajxo..
gxis, Ronaldo N
Ĉu la resumo de via mesaĝo estas:
konvekt-i --> kun-flu-ig-i ?