adekvata

2 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Nov 22, 2013, 10:36:56 AM11/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas:

adekvat-a (neoficiala) --> taŭg-a (fundamenta)

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2013, 1:27:26 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

adekvat-a (neoficiala) --> taŭg-a (fundamenta)

Mi ne havas problemojn pri tio. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato

lowenstein, anna

unread,
Nov 23, 2013, 1:59:29 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Foje "adekvata" povus ankaŭ signifi "sufiĉa", ĉu ne?

Anna


2013/11/23 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 23, 2013, 3:13:34 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi diras jene:

(1/bonproporcia): adekvata; (bon)proporcia; gxusta; konvena;

adekvata/ (bon)proporcia/ gxusta/ konvena puno;

 

(2/tauxga): adekvata; alcela; (cel)konforma; konvena; lauxcela; oportuna; trafa; tauxga;

adekvata/ (cel)konforma/ konvena al la cirkonstancoj;

 

(3/suficxa): suficxa;

suficxa antauxaverto

 

gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: sabato 23 novembre 2013 19:59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) adekvat-a

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2013, 3:44:31 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio, mi ne scias, ĉu mi komprenis. Ĉu vi volas iri, ke la linio por vi estus:

 

adekvat-a à bonproporcia, ĝusta, konvena, taŭga, sufiĉa  ?

 

Amike

 

Renato

 

Antonio De Salvo

unread,
Nov 23, 2013, 4:25:57 PM11/23/13
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, laux la cirkonstancoj.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 23 novembre 2013 21:45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) adekvat-a

--

Johan Derks

unread,
Nov 24, 2013, 3:43:40 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Adekvata ne signifas konvena, ghi nur signifas suficha, almenau ne launombre, sed lau la kvalitoj.
Tiun kvalitan sufichecon proksimas la vorto ghusta. Oni povus "diri": ghustece suficha. (ghuste suficha jam misgvidas.)
Ghi ne signifas konvena, char en Esperanto la vorto konvena miaopinie (vidu ankau PIV) pli pensigas pri konveneco al la situacio,
ne tiom al la objekto priparolata.
 
Kompreneble, donante serion da vortoj kiuj chiuj kovras parteton de la signifokampo de adekvata,
oni povas sugesti la supersufichecon de tiu vorto.
Kio gravas estas chu la kerno de la signifokampo havas iun plivaloron por la homa esprimbezonado
kaj chu tiu estas jam kovrata de iu alia vorto.
Oni ankau povas konsilighi el la etimologio de la vorto kaj la difinoj en nacilingvaj vortaroj:
adaequatus (egaligita). Plachas al mi: "den gestellten Bedingungen angemessen" (tauga por la difinitaj kondichoj).
 
El "Kiom internacia estas mia vorto?" mi lernas, ke
La vorto 'adequate' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
24 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
93,7% de la 620.333.492 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 94,7% de 29.680.950,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

Char tutmonde la vorto estas multe malpli vaste konata, mi ne povas pledi por enpreno lau la 15a regulo.
Mi nur atentigas, ke tauga anstatauanto ne estas tiel facile trovebla kiel vershajne Antonio pensas.
 
Amike,
Johan
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
--

Antonio De Salvo

unread,
Nov 24, 2013, 5:48:52 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi samopinias, ke cxiu el la proponitaj anstatauxajxoj kovras nur parton el la signifoj de “adekvata”; fakte, mi aldonis ke oni povas uzi ilin “laux la cirkonstancoj”.

Plejampleksaj estas ”tauxga” kaj “gxusta”. En apartaj kazoj, ankaux povas utili “justa” (ekz. : justa kompenso).

Pri “konvena”: en la vortaro Germana-E  Krause estas gxuste “konvena” kiel unua traduko de “angemessen”; same en la angla vortaro Benson cxe “suitable”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: domenica 24 novembre 2013 09:44


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) adekvat-a

 

Adekvata ne signifas konvena, ghi nur signifas suficha, almenau ne launombre, sed lau la kvalitoj.

Josenilton

unread,
Nov 24, 2013, 6:31:11 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com

Estas ĉiam menciinde, ke neniu vorto esprimas centprocente fidele la aferon, kiun ĝi nomas, des pli ĉar neniu afero sin prezentas al ni kun cent procentoj de sia formo aŭ enhavo. Ĉiu vorto estas konvenciaĵo, kiel ajn ĝi provas esprimi per kunmetitaj morfemoj la aferon sub nomigo. Jes, sub. La noma vorto eĉ estas barilo, aŭ pli bone, kovrilo kontraŭ la vido de la afero.

La sola problemo, tamen, estas, ke, se ni malkovras la aferon, prenante de sur ĝi ties nomo-kovrilon, kion ni vidos sube de ĝi? Nenion. Kial? Simple: ne ekzistas afero sen nomo, almenaŭ rilate niajn sentokapablojn. Sed kiam ni kovras/stampas/signigas la aferon per nomo, tiam ni malvidas ĝin en ties pureco/tuteco/pleneco. Kaj tiel ni vivas en tiu senfina iteracio, kiu ŝanĝiĝas kun la paso de la generacioj da kulturoj kaj nomoj, sed ĉiam kun la sama dilemo.


2013/11/24 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2013, 7:40:35 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Post la lasta mesaĝo de Antonio por provi progresigi la aferon, mi provizore registris la linion:

adekvata → (laŭ la kunteksto) taŭg·a, ĝust·a, konven·a

De nun la debato centriĝu je tiu linio kaj provu proponi alternativojn.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 24, 2013, 8:29:32 AM11/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:
> adekvata → /(laŭ la kunteksto)/ taŭg·a, ĝust·a, konven·a
> De nun la debato centriĝu je tiu linio kaj provu proponi alternativojn.
Oni eble povus aldoni "konforma"... tamen miaopine utilas sinonimo kun
pli vasta signifo.
J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Nov 25, 2013, 5:17:53 AM11/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
...tamen miaopine utilas sinonimo kun pli vasta signifo.
 
"Adekvata" evidente havas plurajn signifojn, kiujn oni redonu laŭ la kunteksto per pli precizaj vortoj. Kaj kien malaperis la signifo "sufiĉa" el la proponita listo? Kompreneble, "adekvata" ne ĉiam signifas "sufiĉa", sed foje jes.

Anna
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages