"piktogramo"

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 1, 2010, 5:39:43 PM2/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la jenan linion:

piktogram·o ~ bild·o, bild·et·o, bild·o·skrib·o, bild·a sign·o

Neniu el ĉi tiuj alternativoj vere taŭgas. Aliflanke, en Vikipedio menciiĝas la laŭ mi tre taŭga alternativo "bildsimbolo". Mi preferus ke ni listigu nur ĉi tiun, kaj tiam ni povas ankaŭ uzi "-->" anstataŭ "~":

piktogram-o --> bild-simbol-o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2010, 2:54:39 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
piktogram-o --> bild-simbol-o

Kion opinias la aliaj?
Laŭ mi tio estas en ordo. Se neniu protestas, mi ŝanĝos.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Feb 2, 2010, 8:33:15 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
lau mi, piktogramo havas pli la implicon de skribado, do bildskribo.

Jose' Antonio

2010/2/2 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2010, 9:29:07 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio skribis:

lau mi, piktogramo havas pli la implicon de skribado, do bildskribo.

Ĉu vere? Skribado por mi rilatas al reprezentado de certaj vortoj aŭ frazoj el certa lingvo per certaj simboloj. 'Piktogramo' aliflanke ne reprezentas certan vorton aŭ frazon el certa lingvo (ili estas kompreneblaj translingve), kaj do la desegnadon de tia simbolo mi neniam nomus "skribado". Kion pensas la aliaj pri tio?

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
Feb 2, 2010, 10:17:11 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mia (malgranda) scio, piktogramoj trovighis inter la rimedoj de la
bildaj skribsistemoj, kiuj ghenerale ekzistis antau la fonetikaj
skribsistemoj. La evoluo de tiuj lastaj estis ghenerale lau la itinero
: unue vortosignoj, post silabosignoj, fine alfabetoj.


> 'Piktogramo' aliflanke ne reprezentas
> certan vorton aŭ frazon el certa lingvo (ili estas kompreneblaj
> translingve),

nu, ghuste tial iuj kreintoj de pazigrafioj pensis pri la shanco de
universala skribo komprenebla sendepende de la parolata lingvo
(samkiel la china skribado), por kio iuj klopodis krei au utiligi
piktogramojn kaj ideogramojn, kiel la genia Blissymbolics

Jose' Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Feb 2, 2010, 10:43:39 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
kompreneble, ankau estas multaj nuntempaj piktogramoj kiuj ne
apartenas al skribsistemoj, kiel la trafiksignoj kaj multaj aliaj.

José Antonio

2010/2/2 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:

Marcos Cramer

unread,
Feb 2, 2010, 10:55:21 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝajnas al mi, ke José kaj mi parolas pri du malsamaj aferoj. José ŝajne parolas pri tio, kion oni povas bonlingve nomi "vortosigno" (aŭ "vorterosigno") kaj novradike "logogramo" aŭ ideogramo. Ekzemplo de tio estas la ĉinaj skribsignoj, kaj ankaŭ la malnovaj egiptaj skribsignoj ("hieroglifoj").

MI aliflanke parolas pri tiuj modernaj, internacie unueciĝantaj bildetoj, kiuj estas tro ellaboritaj por taŭgi kiel skribsistemon. Mi mem ne povus desegni ilin, kaj la plej multaj aliaj homoj verŝajne ankaŭ ne. Sed ili ĝenerale ne estas mane desegnitaj, sed presitaj aŭ industrie produktitaj; tamen ili estas tre vaste komprenataj. En la aldonita dosiero bildsimboloj.png troviĝas multaj ekzemploj de tiaj bildsimboloj.

La pazigrafio apartenas al la unua klaso, do al la skribsignoj. Ili estas tiel simplaj ke oni povas facile lerni skribi ilin, sed tiu simpleco malfaciligas la komprenon, kaj neniu pazigrafia sistemo estas nuntempe vaste komprenata. En la aldonita dosiero paziografio.gif vi trovas ekzemplojn de tiaj skribsignoj el la sistemo "Blissymbolics".

Konklude, José kaj mi tute konsentas pri tio, ke tiajn signojn kiel la skribsignojn de "Blissymbolics" oni ne nomu "bildsimbolo", sed per io kun "skrib/" (mi preferas "skribsigno" al la José-a propono "bildskribo"). La malkonsento ŝajne nur estas pri tio, kion inkluzivas la jam uzata novradiko "piktogramo". Mi per ĝi ĉiam komprenis nur tiajn simbolojn kiel en bildsimboloj.png, kaj por tiaj simboloj mi certe ne uzus la radikon "skrib/". Sed ŝajne José komprenis la vorton "piktogramo" pli larĝe. Kial aliaj ĝin komprenas?

Amike,

Marcos
bildsimboloj.png
paziogragio.gif

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2010, 11:35:48 AM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Jen la vortara difino de la itala termino “pittogramma” (= piktogramo):

[comp. del lat. pĭctus, part. pass. di pĭngere ‘dipingere’ e -gramma; 1958]
• Disegno di vario tipo, in uno o più colori, che riproduce il contenuto di un messaggio senza riferirsi ad alcuna forma linguistica parlata (per es. nella segnaletica stradale).

 

(= kunmetita per la latina “pictus”, preterita participo de “pingere”/ pentri kaj “-gramma”: 1958; diverstipa desegnajxo, unu- aux plurkolora, kiu reproduktas la enhavon de mesagxo sen rilato kun iu ajn parolata lingvoformo, ekzemple en la strata signalaro).

Laux mi, do, pravas Marcos, kiam li diras, ke temas pri afero alia ol ideogramo aux hieroglifo.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2010, 12:29:58 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis ĉiujn mesaĝojn pri "piktogramo" kaj iom serĉis pri la historio de la skribo. Efektive la afero ne estas tute klara.

Certe nuntempe "piktogramo" estas uzata por tio, kion ni nomas "bildsimbolo" (bildo de presilo en la komputilo por indiki "presu!"), sed historie kaj ankoraŭ nun (vidu la itallingvan vikipedion) oni trovas "piktogramo" ankaŭ por la fruegaj stadioj de skribado kiuj poste evoluas al logogramoj.

Kio pri la linio:

piktogram-o --> bild-simbol-o; vort-o-sign-o (en kelkaj skrib-sistemoj) ?


[Oni povus longe teoriumi pri tio, kio estas la signifo de la presileto en la komputilo. Ĉu ĝi estas vera piktogramo por indiki "presilo" aŭ "vorto-signo" por "presi" aŭ "presu"?]

Amike

Renato



Marcos Cramer ha scritto:

Tomaž Longyka

unread,
Feb 2, 2010, 1:02:05 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
La unua signifo de piktogramo estas bild-simbol-o kaj piktografio estas skribo per bild(simboloj), bonlingve bild-o-skrib-o. (La malnovegipta skribo konsistis el piktogramoj, do ĝi estis piktografio).
 
Amike
Tomaso

José Antonio Vergara

unread,
Feb 2, 2010, 1:02:29 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ghojas ke Marcos kaj Renato komprenis mian atentigon.

Jes ja, en la moderna, bilda civilizo, estas multaj el tiuj
bildsimbolaroj, pli kaj pli unuecigitaj, uzataj kiel signoj, ekz. la
sportoj en la Olimpikaj ludoj. En la hispana lingvo ech ekzistas
aparta vorto por la brancho de grafika kreado kiu okupighas pri tio
(senhaletica) (nh= tiu aparta litero hispana kun supersigno sur la n).

Kaj ankau estas skribsistemoj en kiuj parto el la signoj fakte estis
piktogramoj, almenau en siaj unuaj etapoj, kiel la china mem. Kaj
kompreneble kelkaj pazigrafioj ankau inkludis piktogramojn.

Do la kompromisa propono de Renato taugas, lau mi :

piktogram-o --> bild-simbol-o; vort-o-sign-o (en kelkaj skrib-sistemoj)

tamen mi preferus por la dua la formon "bild-skrib-er-o"

José Antonio Vergara

Fra Simo

unread,
Feb 2, 2010, 3:07:32 PM2/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Certe estas pli bone proponi unu tradukajhon, ol kelkajn (krom se kun indiko de ia signifodiferenco). El la menciataj, "bild/o" estas tro malpreciza, "bild/et/o" pli konvenas por la PIV-lingva "vinjet/o" (almenau por tiu signifo, kiu ne aperas s. v. "vinjet/o", sed lau kiu tiu vorto estas uzata en la "Antauparolo" al la PIV), "bild/o/skrib/o" shajnas al mi malklara kaj tute ne povanta respondi al la dezirata signifo (char iu aparta signo ne estas "skribo"), "bild/a sign/o" eble povus konveni ;  eble ankau "bild/a simbol/o" (duvorte, sed ne "bild-simbol/o" !) estas priatentinda.
     Mian propran iaman respondon mi en la nuna momento ne rememoras..


2010/2/1 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Andreas Kueck

unread,
Feb 2, 2010, 3:25:44 PM2/2/10
to la bona lingvo
On 1 Feb., 23:39, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> piktogram-o --> bild-simbol-o
>
> Kion opinias la aliaj?

Oni povas uzi bone lau Regulo 15 la vorton, char ghin prenis ne nur
Europaj lingvoj, sed ankau la japana, korea kaj turka.

--
Andreas Kueck

Pjer

unread,
Feb 3, 2010, 2:32:35 PM2/3/10
to la bona lingvo
Persone, kiel proponas José, mi uzus facile" bildskribero" anstataù
"piktogramo".

On 2 fév, 19:02, José Antonio Vergara <joseantonio.verg...@gmail.com>
wrote:

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages