mobil-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 5, 2012, 1:53:14 PM6/5/12
to °listo 'lbl'
Pro respondo en la listo "denask", kion vi pensus pri

pendaĵ-movilo

Mi konscias, ke ne ĉiuj pendaĵoj moviĝas.

Renato

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Jun 6, 2012, 3:53:27 AM6/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Pro respondo en la listo "denask", kion vi pensus pri

pendaĵ-movilo

Nu, tio pensigus pri ilo, kiu movas iujn pendaĵojn. Pri tio ne temas ĉi-kaze: Temas pri ilo konsistanta el pendaĵoj, kiuj povas esti movataj de vento, de bebo aŭ eble de eta elektra motoro en la ilo mem.

Mi pli kaj pli pensas, ke "pendaĵaro" estas la preferinda solvo.

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages