stanco

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 4, 2009, 2:39:25 PM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas

stanc·o --> (ok·vers·a) strof·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2009, 5:18:26 PM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
stanc·o --> (ok·vers·a) strof·o
Mi aldonus:

stanc-o --> (ok-vers-a) strof-o (en poem-arto); (ornam-it-a) ĉambreg-o (en la Vatikano)

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 4, 2009, 5:54:26 PM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
stanc-o --> (ok-vers-a) strof-o (en poem-arto); (ornam-it-a) ĉambreg-o (en la Vatikano)

Laŭ PIV, tiu dua signifo de "stanco" ne nur estas uzata por ĉambrego en la Vatikano, sed en ajna palaco (la Vatikano nur estas menciata en uzekzemplo). Ĉiuokaze, necesas aldona dividilo en "ĉambr·eg·o".

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Feb 5, 2009, 5:16:55 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi proponas
>
> stanc·o --> (ok·vers·a) strof·o
>
> Kion opinias la aliaj?

Laux mi tio estas tro simpla. Mi ne memoras la rimskemon de stanco, sed
ekzistas 8-versaj strofoj, kiuj ne estas stancoj. Tiu, kiu itale nomigxas
"ottave rime" kaj hispane octava (real)", havas la rimskemon ABABABCD, kaj
mi supozas (sed ne certas), ke ili ne estas stancoj. Simile, ne suficxas
"fortraduki" "soneto"n per "14-versa poemo", cxar en la difino de soneto
enestas ankaux, ke la poemo konsistu el du 4-versaj strofoj sekvataj de du
3-versaj. Krome ekzistas reguloj pri rimskemo, kiuj tamen varias, tiel ke
oni devas subdividi sonetojn en francajn, italajn ktp. Japanoj povas gxoji,
ke se restas en Esperanto la euxropaj "stanco", "soneto" ktp., restos ankaux
"hajko".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2009, 6:19:01 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Laux mi tio estas tro simpla. 

Mi povas konsenti forigi "stanco" en la poema signifo, se dvi poste konsentos enmeti multajn formojn de arabaj kaj ĉinaj poemoj.

Se vi ankaŭ kontraŭstarus la malbonecon de "stanco" por "ĉambrego", mi mirus.

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 5, 2009, 8:14:31 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte, mi faris mian proponon pri "stanco" pro tio, ke mi vidis tekston, kie la vorto estis uzata simple kun la signifo "strofo". Tute ne temis pri io okversa. Ŝajne ankaŭ la angla vorto "stanza" havas tiel larĝan signifon, kaj influas iujn uzi ankaŭ la Esperantan "stanco" tiel.

Povas esti, ke "stanco" necesas kiel fakesprimo por certa rimskemo. Tiuokaze ni ne malrekomendu tiun signifon per "→", sed maksimume proponu (eble malpli precizan) alternativon per "~". Sed iel mi tamen volas vidi en la listo malrekomendon de "stanco" en la senco de "strofo", ĉar en Interreto troveblas pluraj tiaj nefakaj uzoj de "stanco".

Eble la linio povus esti

stanc·o (en la signifo de "strofo") → strof·o (la vorto "stanco" nur estu uzata kiel fakesprimo por certa italdevena speco de versaĵoj kun rimskemo abababcc)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2009, 9:47:43 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

stanc·o (en la signifo de "strofo") → strof·o (la vorto "stanco" nur estu uzata kiel fakesprimo por certa italdevena speco de versaĵoj kun rimskemo abababcc)
Tion ni ja povas aldoni.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Feb 5, 2009, 10:39:00 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Se vi ankaŭ kontraŭstarus la malbonecon de "stanco" por "ĉambrego", mi
> mirus.

Cxi-rilate mi ne donas al vi kialon por miri. Mi principe estas skeptika pri
homonimoj (samsonajxoj) en Esperanto, do se mi akceptas "stanco"n en la
poezia signifo, jam pro tiu skeptikeco mi ne povus akcepti gxin en la
cxambra senco. Ecx "soneto" estas iom gxena: la unuan fojon, kiam mi legis
tiun vorton en Esperanto (ne konante la versformon), mi analizis gxin kiel
"son-et-o". Sed ne trovante kontentigan koherecon per tiu analizo, mi
konsultis vortaron kaj tiam lernis pri la strukturo de soneto. Do, Esperanto
kontribuis al plivastigo de mia kulturo!!!

Otto

Leo De Cooman

unread,
Feb 5, 2009, 11:22:31 AM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:
> ... Mi principe estas skeptika pri homonimoj (samsonajxoj) en Esperanto,
> ...
___
Bona principo laŭ mi, kara Otto! Mi same pensas. Miaopinie precize tiuj
samsonaĵoj (kaj similsonaĵoj) faras la anglan tiel malfacile komprenebla
lingvo. Des pli, ke en la angla oni - laŭ angla samideano - havas 24
apartajn sonojn (eble ... sonetojn)

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Feb 5, 2009, 3:46:36 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Des pli, ke en la angla oni - laŭ angla samideano - havas 24
apartajn sonojn (eble ... sonetojn)

Kion vi ĉi-kaze intencas per "sono".

Laŭ la eminenta prononco-sciencisto John Wells (ankaŭ Esperantisto), la brit-angla havas 24 konsonantajn kaj 23 vokalajn fonemojn (sontipojn/parolsonojn) – plus du aldonajn konsonantojn kaj kvar aldonajn vokalojn uzatajn nur en fremdaj vortoj.

Esperanto havas entute 28 fonemojn, 23 konsonantajn kaj 5 vokalajn.

Tamen en la angla oni ankaŭ nombras diftongojn kiel apartajn fonemojn (kion oni ĉe Esperanto kutime ne faras, ĉar la eroj de la diftongoj estas memstaraj sonoj). Se oni ankaŭ nombrus la 6-7 eblajn diftongojn en Esperanto, tiam oni jam havus 11-12 vokalajn "sonojn".

Sed eĉ tiam la ĉefa diferenco en kvanto videblas ĉe la vokalaj sonoj. Ĉu vi do intencis "vokalajn sonojn" en via supra komento?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2009, 4:10:06 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi principe estas skeptika pri 
homonimoj (samsonajxoj) en Esperanto, do se mi akceptas "stanco"n en la 
poezia signifo, jam pro tiu skeptikeco mi ne povus akcepti gxin en la 
cxambra senco.
Do, bone! Vi rajtas ricevi la stirpermeson de esperantisto.

Renato


Fra Simo

unread,
Feb 5, 2009, 5:06:06 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/2/5 Pilar Otto <pil...@online.no>


Marcos:
> Mi proponas
>
> stanc·o --> (ok·vers·a) strof·o
>
> Kion opinias la aliaj?

Laux mi tio estas tro simpla. Mi ne memoras la rimskemon de stanco, sed
ekzistas 8-versaj strofoj, kiuj ne estas stancoj. Tiu, kiu itale nomigxas
"ottave rime" kaj hispane octava (real)", havas la rimskemon ABABABCD, kaj
mi supozas (sed ne certas), ke ili ne estas stancoj.
     Lau la PIV, la rimarangho de "stanco" estas abababcc. Mi tute ne certas, ke la vorto ("stanza", "stance", k. s.) konstante estas au estis uzata kun tiel preciza difiniteco ;  mi ech legas en unu vortaro, ke francalingve "stance" <stans> longe havis precize tiun saman signifon, lau kiu nun estas kutime uzata "strophe" <strof>, kiu nur en la 19-a centjaro ighis la pli kutima (kiam "strophe" ne tenas sin al la speciala greka signifo pri la grekaj versajhoj triparte kantataj kun irado de dancistaro).
     Mi konsentas, ke "stanco" kun la pli preciza signifo ne estas simple "okversa strofo", kvankam ghi ja estas strofo kaj okversa. Por rezignado pri aparta radiko necesus ia plia adjektivo, sed mi ne scias, kiu adjektivo taugus.
Simile, ne suficxas
"fortraduki" "soneto"n per "14-versa poemo", cxar en la difino de soneto
enestas ankaux, ke la poemo konsistu el du 4-versaj strofoj sekvataj de du
3-versaj. Krome ekzistas reguloj pri rimskemo, kiuj tamen varias, tiel ke
oni devas subdividi sonetojn en francajn, italajn ktp.
     Por fortradukado de "sonet/o" oni povas proponi la adjektivon "Petrark/a" (respektive "SHekspir/a", k. t. p.) kun la substantivo "vers/o/dek/kvar/o" au iu egala al tiu (mi ne scias, chu ne necesus streketo kunliga inter "dek/" kaj "kvar/"). Mi scias, ke Petrarko ne estis la unua faranto de chi tiaj versajhoj, sed li ja estis la plej fama, kaj pro la admirado al li venis imitantoj ekster Italujo. Eble ech sufichus "ital/a" anstatau "Petrark/a", "angl/a" anstatau "SHekspir/a", k. t. p.
     Mi opinias, ke ne urghas fortradukado de "stanc/o" kaj "sonet/o", char tiujn oni povas pravigi per la Regulo 15-a (dum chi tion mi ne volonte dirus pri "salam/o", char chi tiu, unuflanke, disvastighis pli kiel itala nomo de unu itala specialajho, ol kiel vorto vere "internacia" simile al "teatr/o" au "tragedi/o", kaj, aliflanke, ne havas internacie unu firman signifon : pro pretervido mi hodiau pli frue ne esprimis mian malkonsenton pri la anstatauigo de la simbolo "->" per la simbolo "~" en la paragrafo pri "salam/o"). Tamen ju malpli da ne-Fundamentaj vorteroj restos en la "bona" lingvo, des pli bona estos tiu lingvo.
 
Japanoj povas gxoji,
ke se restas en Esperanto la euxropaj "stanco", "soneto" ktp., restos ankaux
"hajko".
     KIal do "ghoji", ke io karakteriza pri onialanda kulturo ne estas tradukebla ?

Fra Simo

unread,
Feb 5, 2009, 5:13:24 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
[[[Simplatekste. --- Se neniu plia tion petos, mi jam sendados miajn
mesaghojn simplatekste nur al la propra adreso de tiu amiko, kiu tion
pro speciala kialo petis.]]]

2009/2/5 Pilar Otto <pil...@online.no>

Amike salutas Francisko

Fabio Bettani

unread,
Feb 5, 2009, 5:33:37 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/2/5 Fra Simo <fra...@gmail.com>:

> [[[Simplatekste. --- Se neniu plia tion petos, mi jam sendados miajn
> mesaghojn simplatekste nur al la propra adreso de tiu amiko, kiu tion
> pro speciala kialo petis.]]]

Fakte mi vere pensas, ke la plej bona solvo estus sendi mesaĝojn
simplatekstajn rekte al la listo.
Nuntempe nur unu listano bezonas tion, sed estontece novalvenintoj
povus sperti la saman problemon. Kaj ne ŝajnas al mi saĝa solvo, peti
al ĉiuj novuloj ĉu viaj mesaĝoj bone legeblas ĉe ili.

Male, neniu havas nek iam havos problemon kun simplatekstaj mesaĝoj,
ĉar ili korekte legeblas ĉe ĉiuj. Tial oni prefere uzu simplan
tekston, kaj aldonu kolorojn nur kiam ili vere bezonatas.

Tamen, tiu ĉi estas nur mia opinio, kaj mi persone bone legas ankaŭ
viajn kolorajn mesaĝojn!

Amike,

--
Fabio BETTANI
fabio.bettani heliko esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Feb 5, 2009, 5:43:47 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Mi principe estas skeptika pri
homonimoj (samsonajxoj) en Esperanto, do se mi akceptas "stanco"n en la
poezia signifo, jam pro tiu skeptikeco mi ne povus akcepti gxin en la
cxambra senco.

Nu, se oni devus eviti cxiujn homonimojn, la vivo farigxus tra malfacila
(ekzemple, oni devus forstreki vortojn kiaj akr-ido, am-uzo, av-ido,
barb-iro, bast-ono, burgx-ono, cxam-pano, cir-kulero, citr-ono, di-amanto,
di-veno, di-vido, ktp ktp.

Pri la cxambra senco: mi neniam uzis "stanco" tiucele, kvankam en la itala
oni parolas gxuste pri "stanze di Raffaello" en Vatikano; cetere, en la
itala la termino "stanza" estas uzata kiel plena sinonimo de "cxambro", ecx
por ordinaraj cxambroj de ordinara logxejo (ecx simpla bancxambro
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ban%C4%89ambro
nomigxas en la itala "stanza da bagno"), do por italo sonas strange, ke oni
rezervu la vorton "stanco" por luksa cxambro.
Mi aldonas, cxe-okaze, ke en itala lingvo estas "appartamento" (=
apartamento) cxiu memstara logxejo, sendepende cxu gxi estas popola ax
luksa/ nobela.
Gxis
Antonio

Leo De Cooman

unread,
Feb 5, 2009, 5:44:09 PM2/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
> Sed eĉ tiam la ĉefa diferenco en kvanto videblas ĉe la vokalaj sonoj. Ĉu vi do intencis "vokalajn sonojn" en via supra komento?
__
Jes. Mi devus serĉi la terminon, kiun uzis Claude Piron, sed tempo mankas pro voĉdonadaj agadoj ...
Amike salutas
Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 6, 2009, 3:15:06 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani skribis:

> 2009/2/5 Fra Simo <fra...@gmail.com>:
>> [[[Simplatekste. --- Se neniu plia tion petos, mi jam sendados miajn
>> mesaghojn simplatekste nur al la propra adreso de tiu amiko, kiu tion
>> pro speciala kialo petis.]]]

> Fakte mi vere pensas, ke la plej bona solvo estus sendi mesaĝojn
> simplatekstajn rekte al la listo.

Jes.

> Nuntempe nur unu listano bezonas tion, sed estontece novalvenintoj
> povus sperti la saman problemon. Kaj ne ŝajnas al mi saĝa solvo, peti
> al ĉiuj novuloj ĉu viaj mesaĝoj bone legeblas ĉe ili.

Ĉiuokaze mi vidas nur la simplatekstan version de ĉiuj mesaĝoj,
eĉ se ili estas verkitaj HTML-e. Eble ne ĉiuj scias, ke tiaj
mesaĝoj enhavas ankaŭ aŭtomate kreitan simplatekstan version
(almenaŭ ŝajnas, ke ĉiuj retpoŝtaj programoj aŭtomate kreas
tian version). Mi agordis mian retpoŝtlegilon, ke ĝi montru
al mi ĉiam nur la simplatekstan version. La HTML-version mi
vidas nur se mi aparte provas vidi ĝin, kaj tion mi praktike
neniam faras.

La koloroj de Francisko estas por mi do nur onidiraĵo.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Pilar Otto

unread,
Feb 6, 2009, 5:29:21 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Do, bone! Vi rajtas ricevi la stirpermeson de esperantisto.

STIR-???

Otto

Pilar Otto

unread,
Feb 6, 2009, 5:37:47 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
> 2009/2/5 Pilar Otto <pil...@online.no>

>
>> sed ekzistas 8-versaj strofoj, kiuj ne estas stancoj. Tiu, kiu itale
>> nomigxas "ottave rime" kaj hispane octava (real)", havas la
>> rimskemon ABABABCD,

Tajp-eraro mia: mi celis ABABABCC.

>> Japanoj povas gxoji,
>> ke se restas en Esperanto la euxropaj "stanco", "soneto" ktp., restos
>> ankaux
>> "hajko".
>
> KIal do "ghoji", ke io karakteriza pri onialanda kulturo ne estas
> tradukebla ?

Ne pro tio ili gxoju, sed pro tio, ke oni konsideras ankaux japanajn
kulturajxojn en la vortprovizo de Esperanto.

Otto

Pilar Otto

unread,
Feb 6, 2009, 6:06:11 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Otto:
>> Mi principe estas skeptika pri
> homonimoj (samsonajxoj) en Esperanto, do se mi akceptas "stanco"n en
> la poezia signifo, jam pro tiu skeptikeco mi ne povus akcepti gxin en
> la cxambra senco.
>
> Nu, se oni devus eviti cxiujn homonimojn, la vivo farigxus tra
> malfacila (ekzemple, oni devus forstreki vortojn kiaj akr-ido,
> am-uzo, av-ido, barb-iro, bast-ono,

Analizebla ankaux kiel bas-tono!

> burgx-ono, cxam-pano, cir-kulero,
> citr-ono, di-amanto, di-veno, di-vido, ktp ktp.

Prave. Mi estus devinta precizigi:

1) Skeptikeco ne egalas al absoluta ne-tolero.

2) Mia skeptikeco cxefe rilatas al samsonaj RADIKOJ. Mi kompreneble forte
bedauxrus, se oni forigus el Esperanto la eblon fari vortludojn. Pensu
ekzemple pri lando - kies logxantoj versxajne estas vegetaranoj -, kiu
nomigxas Juglando, kaj kies cxefurbo estas Kukurbo! Vivu Schwartz!

Sed gxenas min, ke "sankcii" povas signifi jen "aprobi", jen "malpermesi".
Dum iu UK mi demandis la Akademion pri tio, kaj ricevis respondon - mi ne
memoras, cxu de Al bault aux Waringhien -, kiu sxajnis al mi tiom
nekontentiga, ke mi gxin forgesis!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 6:24:08 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
STIR-???
Ĉu vi deziras la direkt-permeson?

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Feb 6, 2009, 6:27:38 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Fabio Bettani skribis:
>
>> 2009/2/5 Fra Simo <fra...@gmail.com>:
>>> [[[Simplatekste. --- Se neniu plia tion petos, mi jam sendados miajn
>>> mesaghojn simplatekste nur al la propra adreso de tiu amiko, kiu
>>> tion pro speciala kialo petis.]]]
>
>> Fakte mi vere pensas, ke la plej bona solvo estus sendi mesaĝojn
>> simplatekstajn rekte al la listo.
>
> Jes.
>
>> Nuntempe nur unu listano bezonas tion,

Mi havas kialon supozi, ke la aludita listano estas mi; sed mi ne diris, ke
mi "bezonas" simplatekstan version. Mi senprobleme legas la tekston ankaux
de HTML-versioj ktp., mi nur ne perceptas la kolor-indikojn. Praktike, do,
cxe mi funkcias kiel cxe Bertilo:

> Ĉiuokaze mi vidas nur la simplatekstan version de ĉiuj mesaĝoj,
> eĉ se ili estas verkitaj HTML-e. Eble ne ĉiuj scias, ke tiaj
> mesaĝoj enhavas ankaŭ aŭtomate kreitan simplatekstan version
> (almenaŭ ŝajnas, ke ĉiuj retpoŝtaj programoj aŭtomate kreas
> tian version). Mi agordis mian retpoŝtlegilon, ke ĝi montru
> al mi ĉiam nur la simplatekstan version. La HTML-version mi
> vidas nur se mi aparte provas vidi ĝin, kaj tion mi praktike
> neniam faras.
>
> La koloroj de Francisko estas por mi do nur onidiraĵo.

Du kromaj konsiderajxoj:

1) Simplatekstaj mesagxoj okupas malpli da spaco ol HTML-mesagxoj.

2) Iuj listoj ne akceptas HTML-mesagxojn.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2009, 6:31:12 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Sed gxenas min, ke "sankcii" povas signifi jen "aprobi", jen "malpermesi". 
Do, de vi venas nia linio:

sankci·o [fun] (en la senco de malpermeso, puno) → mal·permes·o, pun·o

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Feb 6, 2009, 7:26:59 AM2/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Otto:
>> STIR-???
> Ĉu vi deziras la direkt-permeson?

Eble, aux eble la sxofor(ad)permeson, cxar mi pensas, ke "sxofori" estas pli
malfacile malhavebla ol "stiri".

Otto

Fra Simo

unread,
Feb 7, 2009, 2:30:16 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/2/5 Fra Simo <fra...@gmail.com>:
> [[[Simplatekste. --- Se neniu plia tion petos, mi jam sendados miajn
> mesaghojn simplatekste nur al la propra adreso de tiu amiko, kiu tion
> pro speciala kialo petis.]]]
     Responde al miaj chi-supraj linioj venis kelkaj respondoj kun novaj argumentoj, ke mi ja sendu mesaghojn al la tuta grupo per "simpla teksto". Tiel mi do farados, kontraue al tio, kion mi faris pri la kelkaj plej jhusaj.
     Tiuteme mi ankorau havas demandon : chu al iuj el vi ricevado per HTLM-forma teksto estas iel utila au iel agrabla ? Per simplatekstigo oni ja perdas (kiam ekzistas tiaj) ne nur la kolordiferencojn, sed multon plian (per "gmail" almenaue la jenon : kursivigon, plidikigon, pligrandigon, substrekadond i v e r s e c o n  d e  l a  l i t e r s t i l o j  kaj eblon de nerompeblaj interspacoj, signadon de vortoj au vortopartoj per chirkaua kolorigo, havo  de  ne-rompeblaj  interspacoj,

citajhigo,

 shovado pli dekstren)

      Alivorte, chu sendadi nur per "simpla teksto", au chu per ambau manieroj (kio el "gmail" kaj el iuj aliaj sendejoj shajnas facile farebla) ?
 
     Amike salutas                       Francisko 

Fra Simo

unread,
Feb 7, 2009, 2:33:22 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
[[[[J"en la samo simplatekste]]]]

Renato Corsetti

unread,
Feb 7, 2009, 4:01:05 PM2/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
chu sendadi nur per "simpla teksto", au chu per ambau manieroj
Ŝajnas ke la plejmulto ŝatas ankoraŭ la simplan teskton.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages