----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Ronald SchindlerVerzonden: donderdag 30 januari 2014 22:45Onderwerp: konsilo de la tago: dispensario - senpaga kuracejo
dispensari·o → sen·pag·a kurac·ej·o
__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1) La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
[fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .
* * *
CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>..![]()
__,_._,___
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Nun ni havas la linion:
dispensari·o → sen·pag·a kurac·ej·o
Mi ne memoras, kiel ni alvenis al tio. En la itala ‘dispensario’ estas ĉefe uzata parolante pri Afriko aŭ aliaj evoluantaj landoj por indiki ‘senpaga kuracejo’ aŭ ‘senpaga disdonejo de kuraciloj’.
Proponoj por ŝangi la linion estas bonvenaj.
Amike
Renato
--
Mi konstatas, ke la termino “dispensario” estas tre malsimile komprenata en la diversaj landoj. Suficxas kompari la anglalinvan pagxon de Vikipedio
http://en.wikipedia.org/wiki/Dispensary
kun tiu itala
http://it.wikipedia.org/wiki/Dispensario
aux kun tiu germana
http://de.wikipedia.org/wiki/Dispensaire
Koncerne la italan, mi tradukas el la itala vortaro Zingarelli:
>dispensario:
>Tra la franca dispensaire, el la angla dispensary, el to dispense en la senco “disdoni” (kuracilojn).
>Malsanuleja instituto, kie oni disdonas senpage konsultojn kak kuracilojn.
(klarigo: la senpageco devenas de la fakto, ke temas aux pri publikaj instancoj prizorgantaj socie gravajn malsanojn, aux pri bonfaraj organizoj por malricxuloj).
Do, la itala signifo estas tute akorda kun tiu de PIV.
Gxis
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Johan Derks
Inviato: venerdì 31 gennaio 2014 23:43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) dispensari-o
La baro, kiu mem stariĝas eble estas tio, ke de multaj jardekoj ne plu ekzistas tiaj ejoj en la mondo.
Sed, pro la notita diverseco de sencoj inter la naciaj lingvoj, proponindas, do, ke ni konsideru la sencon, kiu jam estas fiksita en Esperanto, laŭ la difino de PIV kaj eble laŭ la praa uzo kun ŝajna sama senco, inter aliaj, de Lidya Zamenhof:
“La Maŝriqu’l-Adhkár havas gravajn akcesoraĵojn, konsideratajn samvaloraj kiel la ĉef-konstruaĵo. Ili estas : lernejo por orfoj, dispensario kaj malsanulejo por malriĉuloj, hejmo por kripluloj, kolegio por supera scienca edukado, kaj gastejo.” – el “BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO” (1936).
Aŭ ni povas tute rezigni konsideri ĝi, surbaze de admono de la Akademio:
“Tio estas aparte rimarkebla en lingvo internacia, kies komunumo kolektive strebas eviti nenecesan balaston. La uzateco de kromaj formoj (prizono, karcero, arestejo, kaptitejo, bagno; hospitalo, kliniko, lazareto, ambulatorio, preventorio, dispensario) konjekteble estas dependa de tio, ĉu ili enkondukas gravan sencodistingon. Se ne, tiaj vortoj – speciale tiuj el ili, kiuj trudas enkondukon de novaj radikoj, – estas apenaŭ uzataj, eĉ se ili estas registritaj en gravaj vortaroj.” – el “RESPONDOJ DE LA KONSULTEJO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO” (2011).