Enordigo de la litero H

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 25, 2007, 6:10:32 PM10/25/07
to la-bona...@googlegroups.com
C'u iu havas observojn pri la jenaj ankorau' ne pritraktitaj vortoj,
kiuj venas el antu'aj listoj?

hacxi streketumi

halangxo sxercgalimatio, sensenca parolado

halukso pieda dikfingro

hobal-o mirho

holm-o monteto

homeopat-o
homologa : inter sama

hordo aracxo, acxularo

humur-o ?????

hurli : (lupe) bleki

Amike

Renato

Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>

Anna Lowenstein

unread,
Oct 27, 2007, 7:08:03 AM10/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
“Humuro” s’ajnas al mi utila vorto, kiun mi plurfoje uzas en mia nuna
verko (kaj mi uzas neoficialajn vortojn nur post serioza pripensado). Oni ne
povas anstatau’igi g’in per la fundamenta “humoro”, kiu havas tute alian
signifon. Estus ankau’ malfacile anstatau’igi g’in per alia vorto au’
esprimo.
La vorto “homeopato” kondukas al la problemo –o/-io. Mi rimarkas ke
“Homeopatio” apartenas al la 1-a OA, sed “Homeopato” nur la la 7a. G’uste
same pri “Biologio” kaj “Biologo”, kaj “Biografio” (kiu fakte apartenas la
la 2a OA) kaj “Biografo”.
Evidente oni uzis la 7an OA kiel manieron neoficiale oficialigi la
koncepton -io/-o por sciencoj kaj sciencistoj, sen la aparta voc’donado de
la akademianoj, kiu necesas por enkonduki novan lingvan koncepton.
Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 26 ottobre 2007 0.11
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Enordigo de la litero H

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2007, 8:21:07 AM10/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> "Humuro" s'ajnas al mi utila vorto, kiun mi plurfoje uzas en mia nuna
>verko (kaj mi uzas neoficialajn vortojn nur post serioza pripensado). Oni ne
>povas anstatau'igi g'in per la fundamenta "humoro", kiu havas tute alian
>signifon. Estus ankau' malfacile anstatau'igi g'in per alia vorto au'
>esprimo.

C'u per io kun la radiko "s'erc-"? Mi konsentas pri la problemeco de la okazo.

Kiel oni diras la paron humoro/humuro en viaj lingvoj?

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2007, 8:23:55 AM10/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>La vorto “homeopato” kondukas al la problemo ­o/-io.

Grandega problemo, kiun iam iu devos alfronti.

Mi, do, demandas, kiel oni povas diri simple "homeopati-", se tio eblas.

Pilar Otto

unread,
Oct 28, 2007, 5:31:17 PM10/28/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras la paron humoro/humuro en viaj lingvoj?

En la norvega "humoro" = "humør" (akcento sur la lasta silabo), "humuro" =
"humor" (akcento sur la unua silabo). Ekzistas ankaux pli "indigxenaj"
norvegaj vortoj, sed la jxus cititaj apartenas al la gxenerale uzata
lingvajxo.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2007, 3:43:59 AM10/29/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>En la norvega "humoro" = "humør" (akcento sur la
>lasta silabo), "humuro" = "humor" (akcento sur la unua silabo).

Bedau'rinde au' malbedau'rinde tiu procedo ne estas uzebla en Esperanto.

Amike

Harri Laine

unread,
Oct 29, 2007, 5:33:31 AM10/29/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras la paron humoro/humuro en viaj lingvoj?

En la finna:

humoro: mieliala (anim+stato), tuuli (la vorto propre signifas "vento")

humuro: huumori (tiun fremdvorton oni apenaux plu sentas fremda).

La PIV-a difino de "humuro" sxajnas al mi strange scienceca. La finna
"huumori" esence aludas pri ia petola, plej ofte bonvola sxercemo, pri
tia sinteno al la vivo aux pri tia literatura stilo. Sxercadon aux
komikon tio inkluzivas, sed laux mia kompreno la vorto apenaux estas
uzata pri ekz. moka aux ironia sxercado, almenaux oni tiaokaze aldonu
ekz. ke "li havas strangan senton pri humuro". Tamen, ekzistas "musta
huumori" (nigra humuro), kun sxercoj ekz. pri morto.

Mi opinias la vorton utila kaj uzas gxin, sed mi kun intereso legas
opiniojn de alilingvanoj.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2007, 7:11:02 AM10/29/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>humoro: mieliala (anim+stato), tuuli (la vorto propre signifas "vento")

anim-stato s'ajnas al mi bona alternativo por humoro.

>La finna "huumori" esence aludas pri ia petola, plej ofte bonvola
>sxercemo, pri tia sinteno al la vivo aux pri tia literatura stilo.

Mi kredas, ke g'uste al la radiko "sxerc-" oni povas rigardi por
samsignifa esprimo.

Tadasi Saka

unread,
Oct 30, 2007, 2:15:43 AM10/30/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras la paron humoro/humuro en viaj lingvoj?

En la japana:

humoro: kibun(ekz. tanosii kibun=gaja humoro)

humuro: yu^moa(pruntita el la angla "humour"; ekz. yu^moa no sensu ga
aru=havi bonan senson de humuro)

Amike,

Tadasi

SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2007, 4:17:34 AM10/30/07
to la-bona...@googlegroups.com

>humoro: kibun(ekz. tanosii kibun=gaja humoro)
>humuro: yu^moa(pruntita el la angla "humour"; ekz. yu^moa no sensu ga
>aru=havi bonan senson de humuro)

dankon, tadasi! do, ankau' en la japana la du konceptoj havas du tute
malsamajn vortojn.

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages