Novaj vortoj

3 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Mar 12, 2007, 4:29:51 PM3/12/07
to la-bona...@googlegroups.com

Ekspekti à atendi, antau’vidi

Ekskuzi à senkulpigi

Ekscizi à fortranc’i

Ekspektori à krac’i

zzzzzzz

 

-----------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Tel: 06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

Detlef Karthaus

unread,
Mar 12, 2007, 11:49:24 PM3/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Re: ekspekti.
 
En la vortaro de Krause Esperanto-Deutsch  cxe "ekspekti"  la verkisto resendas nin al la kvina signifo de 'atendi".  Esperantisto emas pensi ke cxiu vorto havas nur unu signifon. Eble kiam gxi jam havas 5 signifoj nova vorto ne estas troa.
 
"La virino atendas cxe la auxtobushaltejo. Sxi ekspektas bebon kaj sxi antauxvidas ke gxi estos bela."
 
"Kelkaj netauxgaj ekskuzoj ne senkulpigas la homon"
 
 
Mi ne havas opinion pri "ekscizi" kaj "ekspektori"   Mi neniam uzas ilin.
 
Detlef Karthaus
--
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada

Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2007, 5:19:21 PM3/14/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Ekspekti, Ekskuzi, Ekscizi, Ekspektori

provizore registritaj.

renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2007, 5:27:02 PM3/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Detylef:

>Esperantisto emas pensi ke cxiu vorto havas nur unu signifon.

Efektive mi iom naive atendas tion.

>"La virino atendas cxe la auxtobushaltejo. Sxi ekspektas bebon kaj
>sxi antauxvidas ke gxi estos bela."

Sed en la itala (c'u ne ankau' en la angla kaj en aliaj eu'ropaj
lingvoj?) la tri nocioj de "atendi" en c'i tiu frazo s'ajnas
kunligitaj kaj dirataj per la sama vorto.

Amike

Renato

Detlef Karthaus

unread,
Mar 14, 2007, 7:04:46 PM3/14/07
to la-bona...@googlegroups.com

Re ekspekti
 
Fakte mi eraras cxar mi nun vidas en PIV ke "ekspekto"  estas matematika fakvorto (mezvaloro de stokasta variablo) .
 
Mi ne estis kontenta kun "atendi", sed mi nun konscias ke la angla "expect" havas multajn  signifojn.
 
expect (anticipate) v anticipare (aspettarsi)
expect (ask) v chiedere (attendersi)
expect (bear) v portare
expect (consider due) v essere dovuto
expect (consider obligatory) v considerare obbligatorio
expect (consider reasonable) v considerare razionale
expect (have hopes) v avere delle aspettative
expect (hope) v sperare (aspettarsi)
expect (look forward) v pregustare
expect (require) v richiedere (attendersi)
expect (wait) v attendere
 
 

>"La virino atendas cxe la auxtobushaltejo. Sxi ekspektas bebon kaj
>sxi antauxvidas ke gxi estos bela."
 
 

On 3/14/07, Renato Corsetti < renato....@gmail.com> wrote:
>Sed en la itala (c'u ne ankau' en la angla kaj en aliaj eu'ropaj
lingvoj?) la tri nocioj de "atendi" en c'i tiu frazo s'ajnas
kunligitaj kaj dirataj per la sama vorto.
 
    En la angla oni havas   "wait" kaj "expect"  kaj en la german  "warten"  kaj "erwarten" .  En la germana, la unua estas netransitiva kaj la dua transitiva. 
 
Amike

Detlef

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2007, 4:58:08 AM3/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:

>En la angla oni havas "wait" kaj "expect" kaj en la

>germana "warten" kaj "erwarten" . En la germana, la unua estas

>netransitiva kaj la dua transitiva.

Fakte ankau' en la itala oni ludas per la radiko "aspettare" kiu
povas ig'i "aspettarsi" (s'ajnrefleksiva en la itala = mediala).
Aparta itala situacio, ekzistas du vortoj "aspettare" kaj
"attendere", la unua apartenas al la parolata lingvo kaj la dua al la
skriba-literatura, sed la signifo estas precize la sama. Pli mapli
c'iuj signifoj de "expect", kiujn vi donis, povas esti redonataj per
aspettare, kiu ankau' signifas simple "atendi".

Anna Lowenstein

unread,
Mar 18, 2007, 11:36:51 AM3/18/07
to la-bona...@googlegroups.com

 

 

 

>"La virino atendas cxe la auxtobushaltejo. Sxi ekspektas bebon kaj
>sxi antauxvidas ke gxi estos bela."

 

 “Ekspekti bebon” = atendi infanon, esti graveda, esti naskonta. La fakto, ke en la angla oni diras tion per verbo + objekto, ne nepre signifas, ke en Esperanto necesas uzi precize la saman frazostrukturon.

Kore,

Anna

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages