Maksimo

2 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Oct 25, 2011, 11:54:26 AM10/25/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi vidas, ke la vorto “maksimo” estas jam en La Bona Lingvo kun la indiko “~ proverbo, morala diraĵo”. Ĉar mi instruos lecionon pri la proverboj ĉi-vespere, mi iom esploris la koncernajn vortojn en PIV, kaj  trovis tion:

 

*proverbo. Popola maksimo, enhavanta konsilon au konstaton pri ia ĝenerala, psikologia au morala veraĵo.

*sentenco. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo.

maksimo³. Principo de konduto, veraĵo pri la vivo, esprimita koncize.

 

Ŝajnas al mi, ke la vorto “maksimo” havas precize la saman signifon kiel la Fundamenta vorto “sentenco”.

 

Mi supozas, ke la diferenco inter “proverbo” kaj “sentenco” estas tio, ke almenaŭ teorie proverboj estas popolaj diraĵoj, dum iu ajn povas verki sentencon.

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

renato corsetti

unread,
Oct 25, 2011, 4:01:11 PM10/25/11
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

Ø   Mi vidas, ke la vorto “maksimo” estas jam en La Bona Lingvo kun la indiko “~ proverbo, morala diraĵo”. Ĉar mi instruos lecionon pri la proverboj ĉi-vespere, mi iom esploris la koncernajn vortojn en PIV, kaj  trovis tion:

 

Ĉu vi proponas ŝanĝi tiun linion al

 

maksimo [3oa] ~ sentenco [fun], morala diraĵo   ?

 

Renato

 

Anna Lowenstein

unread,
Oct 25, 2011, 5:57:40 PM10/25/11
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, mi dirus simple:

 

maksimo [oa] à sentenco [fun].

 

Legu atente la du difinojn.

 

*sentenco. Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo.

maksimo³. Principo de konduto, veraĵo pri la vivo, esprimita koncize.

 

Ambaŭ enhavas precize la samajn tri konceptojn:

 

mallonga frazo / konciza esprimo

morala ideo / principo de konduto

vero de la vivo / veraĵo pri la vivo.

 

Alivorte, la du difinoj estas identaj. La vorto Maksimo estas absolute nenecesa, kaj enhavas nenion, kio ne estas en la vorto Sentenco.

Cetere, mi ĵus parolis kun hungarino, bona esperantisto, kiu tute ne konis la vorton Maksimo.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: martedì 25 ottobre 2011 22.01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Maksimo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2011, 3:34:36 AM10/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Fakte, mi dirus simple:

 

maksimo [oa] à sentenco [fun].

En mia ekrano aperas lalitero "à". Mi ne povas kompreni ĉu vi akceptas la signon = aŭ ĉu vi preferas la sagon -->.

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Anna Lowenstein

unread,
Oct 26, 2011, 5:02:02 AM10/26/11
to la-bona...@googlegroups.com

La sagon.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 26 ottobre 2011 9.35


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Maksimo

 

Anna:

--

Marcos Cramer

unread,
Oct 30, 2011, 3:25:54 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus rimarkis ke nia listo enhavas jenan linion:

sentenc·o [fun] → dir·aĵ·o, proverb·o, (en la senco de 'frazo') fraz·o

La uzo de sago ĉi tie estas tre problema pro la Fundamenteco de "sentenco". La aldona fakto ke ni nun rekomendas "sentenco" kiel alternativon al "maksimo" ankaŭ kontraŭas ĉi tiun linion. Prefere ni tute forigu la linion.

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Oct 30, 2011, 7:51:21 PM10/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Miasente, maksimo, sentenco kaj proverbo ne estas sinonimoj.Ni ne havu
SSV-liniojn pri ili.


gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

renato corsetti

unread,
Oct 31, 2011, 11:35:35 AM10/31/11
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

 

> Prefere ni tute forigu la linion.

Provizore mi lasis ĝin tia:

 

sentenc·o [fun](en la senco de 'frazo') fraz·o

 

ĉar pro la angla sentence multaj komencis uzi ĝin en la gramatika senco.

 

Amike

 

Renato



Marcos Cramer

unread,
Nov 1, 2011, 11:49:41 AM11/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


Provizore mi lasis ĝin tia:

 

sentenc·o [fun](en la senco de 'frazo') fraz·o

 

ĉar pro la angla sentence multaj komencis uzi ĝin en la gramatika senco.


Mi persone memoras esti aŭdinta ĝin nur de komencantoj kiuj ĝenerale faras multajn erarojn.

Ĉar gugla serĉado de Esperantaĵoj kutime donas riĉan trezoron de lingvaj eraroj, mi ĵus gugle serĉis 'sentenco kaj estas',. La unua trafo, en kiu "sentenco" aperis en la senco de "frazo", estis la 66-a trafo. Ĉiuj antaŭaj uzi "sentenco" en la Fundamenta senco.

Mi do iom dubas pri la neceso de tia linio, sed tamen ne forte kontraŭas ĝin.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2011, 12:44:13 PM11/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>   Mi do iom dubas pri la neceso de tia linio, sed tamen ne forte kontraŭas ĝin.

Eble mi estis tro forte ŝokita, kiam mi vidis ĝin, ke mi iom supertaksis la neceson de la linio.

Kion pensas la aliaj?

Renato


Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Nov 1, 2011, 10:26:05 PM11/1/11
to la bona lingvo

Mi pensas je ambau lionioj necesas, t.e.:
Maksimo -> Sentenco
Sentenco -> Frazo
Amike,
Luis Raudón
Akapulko, Meksiko
On 1 nov, 10:44, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Markos:
>
> />   Mi do iom dubas pri la neceso de tia linio, sed tamen ne forte
> kontraŭas ĝin.
> /
> Eble mi estis tro forte ŝokita, kiam mi vidis ĝin, ke mi iom supertaksis
> la neceson de la linio.
>
> Kion pensas la aliaj?
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato.corse...@esperanto.it

银庚 季

unread,
Nov 2, 2011, 6:28:30 AM11/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
En ESPERANTO-ĈINA VORTARO oni diras ke la signifo de sentenco estas proksima al aforismo.ĉine:简jian洁jie的de警jing句ju.(La fonetikaj literoj estas aldonitaj de mi.)
                                                                            Ji Yingeng

--- 11年11月2日,周三, Luis Ignacio Raudón Uribe <lra...@gmail.com> 写道:

发件人: Luis Ignacio Raudón Uribe <lra...@gmail.com>
主题: (la bona lingvo) Re: Maksimo
收件人: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
日期: 2011年11月2日,周三,上午10:26

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2011, 12:17:40 PM11/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ji Yingeng:


>  En ESPERANTO-ĈINA VORTARO oni diras ke la signifo de sentenco estas proksima al aforismo.
Efektive, mi rigardis en PIV, kaj ŝajnas temi precize pri la sama afero. Mi dubas ĉu ni havu linion:

aforism-o [1oa] = sentenc-o [fun]

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages